Hamburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 312:
 
== Esperanto en Hamburgo ==
La urbo ekde la jaro [[1904]] havas unu el la plej viglaj kaj tradiciaj Esperanto-kluboj de Germanio. La [[12-an de septembro]] [[1910]] [[L. L. Zamenhof]] per ŝipo alvenis en Hamburg, revenante de la [[6-a UK|sesa Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Vaŝingtono]]. En la jaroj post 1904 iom post iom fondiĝis 12 pliaj Esperanto-grupoj en diversaj urbopartoj, inter alie unuiĝoj de e-lingvaj komercistoj, metiistoj kaj laboristoj. La hamburga movado prosperis ĝis la jaro 1935, kiam la Nazia registaro malpermesis la agadon por Esperanto en Germanio. En [[1945]] estis fondita la nuna [[Hamburga Esperanto-Societo]] por daŭrigi la agadon de la antaŭmilitaj kluboj. La societo fariĝis loka grupo de Germana Esperanto-Asocio. Ekde la jaro [[1960]] en Hamburgo ekzistas strato kun la nomo ''Zamenhofweg'' en la kvartalo ''Farmsen'' kaj ekde 1971 Esperanto-arbo kun memortabulo en la urboparto ''Horn''.
 
De la 1960-aj jaroj la Hamburga Esperanto-Societo havas propran klubejon, kiun ĝi unue luprenis kaj en 1978 povis aĉeti. Inter la [[27-a de decembro]] [[1965]] kaj la [[3-a de januaro]] [[1965]] la 9-a [[Internacia Seminario]] de [[Germana Esperanto-Junularo]] okazis en Hamburgo kaj pritraktis la temon "Li kaj ŝi - junaj homoj en la moderna mondo"; ankaŭ la 15-a Internacia Seminario inter decembro [[1971]] kaj januaro [[1972]] gastis en la urbo kaj debatis la temon "Homo kaj tekniko". Ĝis nun ses fojojn la [[Germana Esperanto-Kongreso]] gastis en la urbo, nome en 1931, 1956, 1967, 1974, 1986 kaj 2007, kaj en 1974 eĉ la [[UK 1974|Universala Kongreso de Esperanto]] venis al la urbo.
 
Inter la jaroj [[1980]] kaj [[1986]] la administrejo de [[Germana Esperanto-Junularo]] troviĝis en Hamburgo, en fazo, kiam pli kaj pli da junuloj interesiĝis pri Esperanto, kaj dumnokte en kelo iuj volontuloj per malnovaj presmaŝinoj presis milojn da Esperanto-informiloj, ĉar mankis mono profesie presigi informajn materialojn. Tiumaniere dum pluraj jaroj produktiĝis ankaŭ ekzemple la eŭropa renkontiĝo-bulteno "[[Koncize]]" kaj la listo de gastigantoj "[[Pasporta Servo]]". PliPor pli da historiaj eroj: vidu la paĝon [[Esperanto-Hamburg]].
 
== Eksteraj ligiloj ==