Rostock: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e alilingvaj nomoj jam en informkesto
Linio 52:
 
==Esperanto==
La Esperanto-grupon de Rostock pro historiaj ŝanĝoj kvar fojojn necesis fondi: La unua fondo okazis je la 10-a de oktobro 1908 en la metiista ripozejo-gastejo "Stadt Halle". Tie pri Esperanto prelegis la migranta metiisto s-ro Schlaf el Dresdeno, kaj konvinkis 30 kolegojn esperantistiĝi - sekve de tio oni sukcese fondis la unuan grupon, krome ekorganizis Esperanto-kursojn kaj ĉiusemajnan duhoran lingvoekzercadon. Post la unua Mondmilito sekvis la dua fondo, ĉar multaj antaŭaj membroj mortis en la milito kaj kelkaj aliaj rezignis. En la venontaj jaroj kolektiĝis iamaj esperantistoj, progresemaj laboristoj kaj oficistoj, kiel ''A. Wilken, O. Wackerow,'' d-ro ''Gieraß, Willi Puls''<!-- ne metu ruĝajn internajn ligilojn, ĝis ne troveblas pliaj biografiaj informoj kaj komenceblas artikoloj aŭ almenaŭ koncernaj alineoj en la listo "ĝermolisto de germanaj esperantistoj"--> por fondi novan grupon de [[Germana Laborista Esperanto-Asocio]]. Oni denove regule aranĝis kursojn en la ''Margarethen''-lernejo. En 1928 la angla Esperanto-instruisto "Flower" instruis dum tre viglaj kursoj. Danke al la pozitiva evoluo de la urba klubo, la juna esperantisto [[Rudi Graetz]] povis disvastigi la Esperanto-movadon en tuta [[Meklenburgo]]. Ekde 1933 la nova reĝimo de Nazia Germanio malpermesis unue la laboristan Esperanto-movadon, du jarojn pli poste ĉiun esperantistan agadon, ankaŭ en Rostock. Post la [[Dua Mondmilito]] restis malpermeso disvastigi la lingvon. Danke al la seninterrompa agado de Rudi Graetz kaj aliaj aktivuloj en 1965 la ŝtataj instancoj de [[GDR]] permesis apliki Esperanton en la kadro de [[Kulturligo de GDR]], kaj la 31-an de aŭgusto 1965 en la Heinrich-Mann-klubejo de la urbo estis elektita estraro de la GDR-a distrikto Rostock. La unuan kurson por 1945 ekde la 14-a de januaro 1966 gvidis [[Detlev Blanke]], studento ĉe la [[universitato de Rostock]], kaj pliajn kursojn gvidis samtempe [[Paul Köster]] en [[Warnemünde]], [[Werner Plate]] en Rostock kaj ''U. Hannemann'' en [[Bad Doberan]].<ref>historiaj informoj el la artikolo "85 jaroj Esperanto-grupo en Rostock'' fare de Werner Plate, en ''Esperanto-aktuell'' 8/1993, paĝo 6</ref> Post la [[reunuiĝo de Germanio]] la urba Esperanto-grupo devis plian fojon registriĝi kiel urba organizaĵo, la membrojn kunfondis la [[Landa Asocio de Meklenburgo-Antaŭpomerio|Landan Esperanto-Asocion de Meklenburgo-Antaŭpomerio]], kiu kadre de la [[69-a Germana Esperanto-Kongreso]] en majo 1991 akceptiĝis en [[Germana Esperanto-Asocio]].
Disponeblas Rondiro tra la preĝejo de Sankta Maria, kio estas esperantigita versio de la loke disponebla informilo, tradukita kun la helpo de [[Peter Bäß]], pastro en [[Berlin]].
 
Disponeblas "Rondiro tra la preĝejo de Sankta Maria", kio estas esperantigita versio de la loke disponebla informilo, tradukita kun la helpo de [[Peter Bäß]], pastro en [[Berlin]].
 
Ankaŭ pri esperantista kunlaboro kun Rostoko legu en urbo Ŝĉeĉino (Szczecin).