Jido (lingvo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e koherigo
Linio 484:
Estas hezito pri la esperanta nomo de la lingvo.
 
Formale la nomo '''judgermana lingvo''' estas tre bona: ĝi klare priskribas sian signifon kaj estas ĝuste formita laŭ la reguloj de la esperanta gramatiko. Tamen ial ĝi estas malpli ofte uzata de la koncernuloj, kiuj preferas diri ''Jido'' aŭ ''la jida lingvo''.
 
La termino '''La jida lingvo''' estas iom pli ofte uzata, kvankam logike ĝi estas difekta. Ĝi estas formita laŭ la supraĵa analogio kun ''la franca lingvo, la rusa lingvo'' ktp; tamen tiuj lastaj implicas la interpreton ''la lingvo de la francoj, la lingvo de la rusoj'' ktp; la lingva nomepiteto estas [[rilatiga adjektivo]], derivita de sunstantiva radiko. La analogio do postulas, ke ''la jida lingvo'' estu ''la lingvo de la jidoj''. Kio do estu tiuj ''jidoj'' ?
 
Judgermane ''jid'' estas [[judo]] ĝenerale, ne speciale [[aŝkenazo]]; ekz-e tia estas la persiano [[Purimo|Mordeĥajo]]:
Linio 494:
Estus do iom konfuze atribui al ''jido'' la signifon ''aŝkenazo''; kaj fakte ula uzo de ''jido'' en Esperanto ne ekzistas. Tial la adjektivo ''jida'' en «jida lingvo» estas difinebla nur per «rilata al la jida lingvo», kio formas mislogikan cirklon.
 
Tial iuj (interalie, la PIV-oj kaj ReVo) uzas la substantivan lingvonomon '''Jido''', samkiel oni uzas la nomojn [[Sanskrito]], [[Slavono]], [[Volapuko]], [[Esperanto]]. Tio estas senriproĉa logike, sed restas la malkohero inter la ula signifo de la fonta lingvo kaj ĝia nomo esperanta. Pli kohera (kaj pli internacia) estus la sporade reinventata nomo '''Jidiŝo'''.
 
Tamen la vortoj ''jida, Jido, Jidiŝo'' ĉiuj egale prezentas fontetikan malfacilaĵon en sia unua silabo. La sonkombino /ji/ implicas frotan prononcon de /j/; tio estas ofta prononco en Esperanto, sed egale (aŭ eĉ pli) konvena realigo de /j/ estas la duonvokalo [ĭ]; kaj la kombino [ĭido], [ĭida] estas malpli facila kaj klara; ĝi ĝene konfuzeblas kun la lingvonomo [[Ido (lingvo)|Ido]] (kaj ties adjektiva derivaĵo ''ida''), sufiĉe aktuala por la esperantistoj.
 
== Aliaj projektoj ==