Rumanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
1a -> 1-a
Linio 34:
| MEP jaro = ?
| MEP pokapa = $ 1.480
}}'''Rumanio''' aŭ '''Rumanujo''' (rumane ''România'') estas lando en [[Balkana duoninsulo]], ĉe la [[Nigra Maro]]. Ĝi estas lando situanta sudoriente de [[Centreŭropo]], membro de [[OTAN]] ekde la 29a29-a de marto de [[2004]] kaj de [[Eŭropa Unio]] ekde la 1-a de januaro de [[2007]].
 
Ĝi estas la sepa lando de la [[Eŭropa Unio]] laŭ loĝantaro kaj la naŭa laŭ areo. Limas kun [[Ukrainio]] norde kaj nordoriente, [[Moldavio]] nordoriente, [[Hungario]] okcidente, kaj [[Serbio]] sudokcidente kaj [[Bulgario]] sude. Rumanio havas ankaŭ mallarĝan marbordon ĉe la [[Nigra Maro]] (sudoriente).
Linio 47:
La fakto ke la [[rumanoj]] uzas por si mem nomon devenan el la [[latina]] ''romanus'' (''romiano'' en [[esperanto]]) estas dokumentita ekde la [[16-a jarcento]], inklude fare de [[humanismo|humanistoj]] el [[Italio]] kiu veturis tra [[Transilvanio]], [[Moldavio]], [[Valaĥio]].<ref>''"nunc se Romanos vocant"'' A. Verres, Acta et Epistolae, I, p. 243</ref><ref> ''"...si dimandano in lingua loro Romei...se alcuno dimanda se sano parlare in la lingua valacca, dicono a questo in questo modo: Sti Rominest ? Che vol dire: Sai tu Romano,..."'' Cl. Isopescu, Notizie intorno ai romeni nella letteratura geografica italiana del Cinquecento, ĉe ''Bulletin de la Section Historique'', XVI, 1929, p. 1- 90</ref><ref> ''“Anzi essi si chiamano romanesci, e vogliono molti che erano mandati quì quei che erano dannati a cavar metalli...”'' ĉe Maria Holban, ''Călători străini despre Țările Române'', vol. II, p. 158–161</ref><ref> ''"Tout ce pays la Wallachie et Moldavie et la plus part de la Transivanie a esté peuplé des colonie romaines du temps de Traian l’empereur…Ceux du pays se disent vrais successeurs des Romains et nomment leur parler romanechte, c'est-à-dire romain … "'' ''Voyage fait par moy'', Pierres Lescalopier l’an 1574 de Venise a Constantinople, fol 48 in Paul Cernovodeanu, ''Studii si materiale de istorie medievala'', IV, 1960, p. 444</ref>
 
La plej antikva dokumento en la [[rumana]] pri kiu oni scias estas de la jaro [[1521]], nome [[Letero de Neacșu|letero verkita de Neacșu de Câmpulung]]<ref>Iorga, N., Hurmuzachi, Apud, ed., [http://cimec.ro/Istorie/neacsu/rom/scrisoare.htm La letero de Neacșu de Câmpulung,] vol. Documente, XI, pp. 843.</ref> por averti la urbestron de [[Braŝovo]] pri tuja atako de la [[Otomana Imperio|otomanoj]]. En tiu dokumento, [[Valaĥio]] (reale "Valaĥio" estas [[eksonimo]]) estas nomata ''Țara Românească'' (laŭlitere ''La Rumana Lando'', ĉar ''rumân'' signifis ''rumano''). En la venontaj jarcentoj oni uzis ambaŭ formojn —''român'' kaj ''rumân''— kiel annomo de la lando,<ref>"am scris aceste sfente cǎrți de învățături, sǎ fie popilor rumânesti... sǎ înțeleagǎ toți oamenii cine-s rumâni creștini" "Întrebare creștineascǎ" (1559), ''Bibliografía româneascǎ veche'', IV, 1944, p. 6. "...că văzum cum toate limbile au și înfluresc întru cuvintele slǎvite a lui Dumnezeu numai noi românii pre limbă nu avem. Pentru aceia cu mare muncǎ scoasem de limba jidoveascǎ si greceascǎ si srâbeascǎ pre limba româneascǎ 5 cărți ale lui Moisi prorocul si patru cărți și le dăruim voo frați rumâni și le-au scris în cheltuială multǎ... și le-au dăruit voo fraților români,... și le-au scris voo fraților români" Palia de la Orǎștie (1581–1582), București, 1968. " În Țara Ardealului nu lăcuiesc numai unguri, ce și sași peste seamă de mulți și români peste tot locul...", Grigore Ureche, ''Letopisețul Țării Moldovei'', p. 133-134.</ref> sed ''rumân'' eksignifis ''servisto'', kaj, post la nuligo de la servoreĝimo en [[1746]], la formo ''rumân'' malaparis grade.<ref>Brezeanu, Stelian (1999). ''Romanitatea Orientalǎ în Evul Mediu''. Bucarest: Editura All Educational, 229-246.</ref> La nomo ''România'' kun la signifo ''Patrio de ĉiuj rumanoj'' aperis komence de la [[19a19-a jarcento]].<ref> La unua konata mencio de la termino "Romania" en la moderna senco de la vorto, estas de la verko de la greka erudiciulo Dimitrie Daniel Philippide, publikita en Lepsiko en 1816 kaj nomta "La historio de Romanio", sekve de "La geografio de Romanio".</ref>
 
Rumanio kaj [[Moldavio]] estas la unikaj landoj de [[Orienta Eŭropo]] kies oficiala lingvo estas de deveno [[latinidaj lingvoj|latinida]], kaj granda majoritato de la rumanoj fieras pri sia [[latina]] deveno. La figuro de la granda romia imperiestro [[Trajano]] (kiu konkeris parton de [[Dakio]]) aperas en la [[Deșteaptă-te, române!|nacia himno de la lando]], komponita dum la [[Revolucio de 1848]].
Linio 77:
 
=== Mezepoko kaj Moderna Epoko ===
La antaŭeniro de la [[ĝermanoj]] de finoj de la [[3a3-a jarcento]] faris ke, fine, la imperiestro [[Aŭreliano]] decidis forlasi la regionon al [[gotoj]] kaj tiele estis la unua provinco perdita de la Romia Imperio. La gotoj vivis kun la indiĝena loĝantaro ĝis la [[4a4-a jarcento]], kiam la [[hunoj]], alia nomada popolo setlis portempe en ĉi tiu regiono. De la [[6-a jarcento]] la indiĝena loĝantaro devis alfronti la ondegojn de emmigrintaj [[slavoj]]. La [[gepidoj]] kaj [[Avaroj (mezepoka popolo)|avaroj]] regis Transilvanion ĝis la [[8-a jarcento]], kaj poste la [[Bulgario|bulgaroj]] inkludis parton de la nuna Rumanio en sia imperio ĝis [[1018]].
 
[[Dosiero:Roemenië 1600.png|thumb|250px|Mapo de 1600, kie klare videblas la tri tiamaj regionoj: Transilvanio dependa de Hungario kaj Valaĥio kaj Moldavio, dependaj de Turkio.]]
La [[hungaroj]] konkeris [[Transilvanio]]n inter la 11-a kaj [[13-a jarcento]]j, kaj ĝi estis inkludita en ties [[Reĝlando de Hungario|Reĝlando]] ĝis la [[16a16-a jarcento]]. Dum la jarcentoj [[12-a jarcento|12-a]] kaj [[13-a jarcento|13-a]], koloniigis koncernan teritorion de Transilvanio [[germanoj]] de [[Saksio]]. En la [[16a16-a jarcento]], post la hungara malvenko fronte al la [[otomana Imperio|otomanaj turkoj]] en la batalo de Mohács ([[1526]]), oni formis la princlandon aŭtonoman Transilvanion, vasalo de la [[otomana Imperio]] ĝis la [[18a18-a jarcento]] ([[1711]]).
 
La kultura influo de la [[Bizanca Imperio]] observeblas ĉefe en la rumanaj [[preĝejo]]j.
 
Transilvanio restis sub hungara influo (kaj poste [[Aŭstrohungara Imperio]] kaj poste de [[Aŭstrio]], dum Valaĥio kaj Moldavio restis sub influo de la Otomana Imperio. La sola senjoro kiu atingis la kuniĝon de Transilvanio, Valaĥio kaj Moldavio antaŭ 1918 estis Mihai Viteazul, komenca reganto de Valaĥio, kiu en 1600 atingis la kuniĝon, per militaj venkoj kaj diplomatiaj interkonsentoj. Tamen, la kuniĝo nur daŭris jaron, ĉar estis Mihai perfidita kaj murdita en 1601. Ĉiukaze la limo inter Valaĥio kaj Transilvanio aŭ inter Moldavio kaj Transilvanio ne estis ĝustaj tra la jarcentoj: ekzemple, partoj de la regiono de Braŝovo (hodiaŭ en la rumana regiono Transilvanio) estis parto de Valaĥio en pluraj periodoj. Unu el la elementoj de la bontenado de la konscienco de unueco de la rumanoj en Transilvanio estis la [[ortodoksismo]]. Dum necese oni estu katoliko aŭ protestanto por prosperi socie kion faris kaj hungaroj kaj germanoj. Ĝenerale, la multnombraj decidoj de diskriminacio kontraŭ la rumanoj en Transilvanio, havis kiel rezulto la fortigon de lia etna konscienco. En la 18a18-a jarcento, la rumanaj intelektuloj de Transilvanio reliefigis la romian originon de la rumanoj, same kiel faris iuj intelektuloj de Valaĥio kaj Moldavio.
 
=== Al la sendependigo kaj unuigo ===
Linio 92:
[[Valaĥio]] kaj [[Princlando de Moldavio|Moldavio]] devis alfronti al la [[otomana Imperio]] (kaj al aliaj malamikoj) tra la jarcentoj, en ripetitaj okazoj devante pagi impostojn por subteni sian sendependecon. Malgraŭ la kontinuaj militoj, ili ankaŭ atingis kulturajn atingojn, kiel dum la reĝado de [[Mircea la 1-a de Valaĥio|Mircea cel Bătrân]], [[Matei Basarab]], [[Constantin Brâncoveanu]] aŭ [[Dimitrie Cantemir]]. Elstaraj luktistoj kontraŭotomanaj estis [[Mircea la 1-a de Valaĥio|Mircea cel Bătrân]], elvokita en la poemo de [[Mihai Eminescu|Eminescu]], [[Vlad Țepeș]], [[Stefano la 3-a (Moldavio)|Ștefan cel Mare]], [[Mikaelo de Valaĥio]] kaj iuj inkludas tie al [[János Hunyadi|Iancu de Hunedoara]], reganto de [[Transilvanio]] kaj patro de la reĝo de Hungario [[Matiaso la 1-a (Hungario)|Matiaso Korvino]].<ref>[http://www.mek.iif.hu/porta/szint/egyeb/lexikon/pallas/html/049/pc004971.html#6 ĉe Hunyadi] en la Hungara vortaro de Nagy Pallas</ref> Kvankam ambaŭ prinslandoj estis dependaj de la Otomana Imperio konservis siajn aŭtonomecojn, ĉar la Imperio plie interesiĝis pri la enspezo de impostoj kaj pri rekrutado de soldataro.
 
En la [[18a18-a jarcento]] la du princlandoj perdis sian rajton al propra ekstera politiko, ĝis la definitiva sendependeco de la lando en [[1878]]. La rumanoj (inkluditaj tiuj de [[Transilvanio]]) ankaŭ partoprenis en la [[Revolucio de 1848]], animitaj de la idealoj de la [[romantika naciismo]]. [[Alexandru Ioan Cuza]] ([[1859]]-[[1866]]) estis la unua reganto de la "[[Kunigitaj Princlandoj de Valaĥio kaj Moldavio]]", pioniro de reformoj laŭ franca modelo. Tamen, Cuza estis devigita abdiki fare de la sektoroj pli reakciaj, kaj oni elektis fremdan princon por regi la Princlandojn Kunigitajn. Tiu princo estis [[Karolo la 1-a de Rumanio|Karolo]] ([[1866]]-[[1914]]), de [[Hohenzollern-Sigmaringen]], kiu alvenis por esti la unua reĝo de Rumanio, en [[1881]], kiam la eŭropaj povoj agnoskis la sendependecon de Rumanio, tra la [[Kongreso de Berlino de 1878]] (post la partopreno de la rumanoj en la [[Rusa-Turka Milito, 1877–1878|rusa-turka milito]]). Estis la periodo de la komencoj de la [[industriiĝo]] de la lando, kaj la komencoj de la [[kapitalismo]].
 
=== 20a20-a jarcento ===
Rumanio deklaris sin neŭtrala en [[1914]], je la komenco de la [[unua mondmilito]], sub la nova reĝo [[Ferdinando la 1-a de Rumanio|Ferdinando]], nevo de Karolo, sed akceptis eniri en la milito formante parton de la [[Triopa Entento]] en [[1916]], kun la espero regrupigi ĉiujn provincojn kun plimulto de rumana loĝantaro. En [[1775]], la Monarkio de [[Habsburgoj]] estis aneksinta la parton nordan de Moldavio, nome [[Bukovino]], kaj la [[otomana Imperio]] parton de suda [[Bugeac]]. En [[1812]] la [[rusa Imperio]] estis aneksinta parton de [[Besarabio]], parte redonita post la [[Milito de Krimeo]], per la Pariza Traktato. Je la fino de la [[19a19-a jarcento]], la Monarkio de [[Habsburgoj]] enkorpigis [[Transilvanio]]n en kio poste nomiĝis la [[Aŭstra Imperio]]. Kun la Pakto de Berlino de [[1878]], la sendependeco de Rumanio estis agnoskita de la Eŭropaj Povoj. Por cedi al [[Rusio]] la tri distriktojn de la sudo de [[Besarabio]] kiuj estis rekuperitaj post la Milito de Krimeo de [[1852]], la nova [[Reĝlando de Rumanio]] ricevis [[Dobrogea]]. Je la fino de la [[unua mondmilito]], la [[Aŭstrohungara Imperio]] kaj la [[rusa Imperio]] estis kolapsintaj, lasante ke [[Besarabio]], [[Bukovino]] kaj [[Transilvanio]], kuniĝu libere kun Rumanio en [[1918]].
 
[[Dosiero:Romania1939physical.jpg|250px|thumb|Granda Rumanio, 1939.]]
El la [[1920-aj jaroj]] Rumanio atingis sian plej grandan etendon kaj prosperis kaj ekonomie kaj kulture. En la jardeko de 1930, dum la reĝado de [[Karolo la 2-a de (Rumanio)|Karolo la 2a2-a]], ŝprucis forta faŝisma movado, nomita la "[[Gvardio de Fero]]". En [[1940]] [[Sovetio]] devigis Rumanion cedi al ĝi [[Besarabio]]n kaj la nordon de [[Bukovino]], dum la [[nazia Germanio]] koncedis la nordon de [[Transilvanio]] al [[Hungario]] kaj la sudon de [[Dobrogea]] al [[Bulgario]]. La okazaĵoj de [[1940]] estis responditaj tiam por la tuta rumana socio, kun la escepto de la tiame malgranda grupo [[Komunismo|komunisma]] establita en la lando, kiu apogis la eksteran politikon de [[Sovetio]]. La 5an5-an de septembro de [[1940]] la marŝalo [[Ion Antonescu]] faris [[puĉo]]n kaj akiris la registaron. Lia ĉefa intenco estis rekuperi la perditaj teritorioj en [[1940]]. En [[1941]] Ion Antonescu sukcesis fini kun la [[Gvardio de Fero]].
 
[[Dosiero:Romania WWII ES.png|thumb|left|250px|Rumanio post la Dua Mondmilito.]]
Linio 105:
En tiu sama jaro estis proklamita la [[Popola Respubliko de Rumanio]] kaj [[Constantin Ion Parhon]] ekprenis la povon. En [[1952]], estis sekvita de [[Petru Groza]], kiu regis ĝis [[1958]], kiam lin sekvis [[Gheorghe Gheorghiu-Dej]]. Dum lia registaro, ĝi iniciatis periodon de ia sendependeco koncerne al [[Sovetio]] kaj reaperis iu sento [[naciismo|naciisma]] rumana, sed atente prigardita de la [[Rumana Komunisma Partio]]. Post la registaro de Chivu Stoica, en [[1967]] venis la prezidanteco de la registaro al [[Nicolae Ceaușescu]]. Lia devio al politiko personalisma kaj diktatora, havigis al li en la komenco la amikecon de okcidentaj registaroj por promocii la malfondon de la [[Pakto de Varsovio]] kaj kritiki la sovetiajn intervenojn en [[Ĉeĥoslovakio]]n kaj [[Afganio]]n en [[1968]] kaj [[1979]] respektive. Krome, la vivnivelo en la lando estis akceptebla, kaj estis plena dungiteco. Tamen, Ceaușescu alvenis al izolado de la Okcidento kaj al kopiado el [[Norda Koreio]] de la [[kulto al la personeco]]. Menciindas ke la epoko de la [[socialismo]] en Rumanio estis ankaŭ epoko de la persekutado de la reprezentantoj de la [[Rumana Ortodoksa Eklezio]] (kaj de la aliaj religioj), kaj ajna religia demonstracio estis malpermesita.
 
[[Dosiero:Romanian Revolution 1989 1.jpg|thumb|200px|Kontraŭkomunistaj protestantoj dum la [[Rumana Revolucio de 1989|1989a revolucio]]. Rumanio estis la ununura lando de Orienta Eŭropo kiu forigis perforte la komunisman reĝimon. Rigardindas flagoj kun forigita ĝistiama blazono]]
En la [[1980-aj jaroj]] Ceaușescu iniciatis politikon kiu havis kiel celon fini kun la ekstera ŝuldo. La metodo estis la tiel-nomita "raciigo" (drasta redukto) de artikloj de unua neceso kiel viando, lakto, ovoj, hejma akvo kaj elektra lumo. La unuaj demonstracioj [[kontraŭkomunismo|kontraŭkomunismaj]] okazis en [[Braŝovo]] en [[1987]], sed ili estis subpremitaj. Kiel respondo al la situacio en la lando, eksplodis la [[Rumana Revolucio de 1989]] en [[Timișoara]] kaj, poste, en [[Bukareŝto]] kaj en ĉiuj gravaj urboj, en [[decembro]] de [[1989]]. [[Nicolae Ceaușescu]] estis perdinta la apogon de la armeo kaj estis arestita, juĝita kaj ekzekutita kun sia edzino kaj konsilantino [[Elena Ceaușescu]], la tagon de [[Kristnasko]]. Iuj ortodoksaj sektoroj kritikis poste la ekzekuton en la tago de Kristnasko.
 
Linio 238:
Rumanio estas ŝtato sen oficiala religio, kvankam pli ol 89% de la loĝantaro enkadriĝas en la [[Rumana Ortodoksa Eklezio]] (laŭ la censo de [[2002]]). Ankaŭ estas signifaj kvantoj da [[Katolika eklezio|katolikoj]] (kaj de [[katolika Latina Eklezio|latina rito]] kaj de [[orientaj katolikaj eklezioj|orienta rito]], kiuj reprezentas ĉirkaŭ 5,6% de la loĝantaro, multaj de ili de la hungara kaj germana minoritatoj de Transilvanio), [[Protestantismo|protestantoj]] (kaj luteranaj kaj kalvinismaj, ĉirkaŭ 3,7% de la loĝantaro), [[Pentekosta Kristanismo|grupoj pentekostaj]] kaj [[Islamo|islamanoj]] (ĉirkaŭ 100.000, 0.4% de la tuta loĝantaro). Laŭ la censo de [[2002]], vivis en la lando ankaŭ 23.105 [[ateisto]]j kaj senreligiuloj kaj 6.100 [[judo]]j, kvankam multegaj supervivintoj elmigris al Israelo post la Dua Mondmilito. La procento de kredantoj en Rumanio estas komparebla al la procento de kredantoj en [[Turkio]], kun la mencio ke Turkio estas lando majoritate [[Islamo|islama]].
 
La [[rumana lingvo|rumana]] estas la oficiala lingvo de la lando. Sekvas ĝin laŭ graveco la [[hungara lingvo|hungara]] kaj la [[Cigana lingvo|cigana]] (kiu havas nenion rilate la [[rumana lingvo|rumanan]], sed kun la ''romis'', la rumanaj ciganoj), parolitaj de la loĝantaroj de tiuj etnoj. La [[ukraina]] estas parolata en areoj de Maramures, Bukovino, Dobruĝo kaj Banat. La [[angla lingvo|angla]] estas la unua fremda lingvo kiun oni studas en la plimulto de la rumanaj lernejoj, kaj nuntempe estas kresko de pruntoj de la angla en la rumana vortotrezoro. La [[franca lingvo|franca]] estas parolata de signifa nombro da personoj (ĉirkaŭ 5 milionoj), kaj Rumanio estas membro de la [[Frankofonio]]. Ankaŭ la [[kastilia lingvo|hispana]] estas parolata de granda nombro de la loĝantaro kaj la nombro kreskas.<ref>[http://www.anis.ro/index.php?page=afaceri&sec=afaceri_avantaje&lang=ro Outsourcing IT în România], Asociația Patronală a Industriei de Software și Servicii (Asocio Dungista de Industria de Softvaro kaj Servoj), de 13a13-a de novembro de [[2005]]</ref>
 
== Kulturo ==
Linio 252:
== Famaj rumanoj ==
* [[Victor Babeș]], kreinto de la moderna mikrobiologio, aŭtoro de la unua traktato de bakteriologio.
* [[Constantin Brâncuși]], grava skulptisto de la 20a20-a jarcento.
* [[Paul Celan]], verkisto kaj poeto de germana lingvo.
* [[Sergiu Celibidache]], dirigento de orkestro.
Linio 260:
* [[Eugen Coșeriu]], filologo
* [[Mircea Eliade]], verkisto kaj filozofo, pri historio de religioj.
* [[George Enescu]], grava komponisto de la 20a20-a jarcento.
* [[Gheorghe Hagi]], futbolisto,
* [[Eugen Ionescu]], kreinto de la "teatro de absurdo" en franca.