Esperanta skoltismo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 15 jaroj
malmajuskligo
(iom pri la tempo post la EdE)
(malmajuskligo)
'''Skolta movado'''. La [[skoltismo]]n fondis lordo [[Robert BADENBaden-POWELLPowell|Robert Baden Powell]], angla generalo, en 1908, ĉefe por disciplinigi la varmegajn, aventuremajn junuloj, donante al ili eblecon vivi laŭ knabaj instinktoj, tamen lernante memstarecon, progresante laŭ pedagogiaj principoj. La ĉefaj celoj estas: pli sana, pli sincera, pli memstara, ĉiam helpema, servopreta, purviva, modesta, ŝparema, indulga kaj bonhumora, tamen severa junularo, kiu konsideras ĉiujn - de ia ajn nacio, raso, religio kaj profesio - kiel fratojn. Kiel int. movado ĝi jam atingis la nombron de pli ol du milionoj kaj al la ĉiukvarjare aranĝitaj tendaregoj, nomitaj ĵamboreoj, venas kelkdek miloj el ĉiuj mondpartoj.
 
E radikiĝis en ĝi nur malrapide. En 1918 angla trupestro, [[A._W._THOMSON|A. W. Thomson]] (ps. Avoto) ekpensis sur franca militkampo la ideon: por helpi la int. amikiĝon kaj reciprokan servon de la junularo oni fondu Skoltan E-istan Ligon (SEL). Li fariĝis prez., lia frato, subtrupestro K. Graham Thomson, la honora sekr. Poste Norman Booth, Netherton, brita trupestro, fariĝis la honora ĝen. sekr., kiu kun la kasisto D. H. Davis multege laboris por organizi SEL. La celoj de SEL estas: 1. disvastigi skoltajn idealojn per E, 2 disvastigi E-n inter la skoltaro, 3. krei skoltan E literaturon, 4. eldoni int. skoltan revuon 5. solidarigi la senton de frateco, komunan en la skolta kaj E movadoj, inter diversnaciaj junuloj.
201 405

redaktoj