Venceslaus Ulricus Hammershaimb: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[ImageDosiero:Faroe stamp 048 europe (v u hammershaimb).jpg|right|200px|Venceslaus Ulricus Hammershaimb sur poŝtmarko]]
'''Venceslaus Ulricus HAMMERSHAIMB''' [VENSeslaŭs ulRIKus HAMershajm] ([[25-a de marto]] [[1819]] - [[8-a de aprilo]] [[1909]] en [[Kopenhago]]), ankaŭ nomata '''V. U. Hammershaimb''' aŭ simple '''Venzel Hammershaimb''', estis [[Ferooj|Feroa]] [[paroĥestro]] kaj [[filologo]]. Oni konsideras lin la fondinto de la moderna [[feroa lingvo|feroa skribita lingvo]].
 
La patra flanko de la Hammershaimb-a familio originis en [[Germanio]], sed li mem kreskis [[Ferooj|Feroe]] kaj sentis sin feroano. Li studis [[teologio]]n en Kopenhago, kie li ekkonis Danan pastron kaj [[filosofo]]n [[Nikolaj Frederik Severin Grundtvig|Grundtvig]]. Tamen li ekloĝis Feroe en [[1855]], kaj li pastriĝis en insulo [[Streymoy]]. Lin ade interesis la [[feroaj dialektoj]], kaj li multe studis sian lingvon. En [[1867]] li iĝis Feroa paroĥestro, kaj li ĉeestis la [[Feroa asembleo|Feroan asembleon]] dum tri periodoj. Li vivis kun sia edzino en [[Danio]] ekde [[1878]] ĝis sia morto en Kopenhago en [[1909]].
 
== Lingvika laboro ==
En [[1846]] Hammershaimb eldonis libron pri ''færøisk ortographie'' (Feroa [[ortografio]]). Ĉi libro tenis elstaran pozicion en la Feroa lingviko ĝis nun. Sian skribnormon li forte proksimigis al la [[Norena lingvo|Norena]] origino de la lingvo. Finfine ekestis kompromiso, akceptebla por ĉiuj dialektoj Feroaj. Pluse la ortografio ne tro distancigas la lingvon de antikvaj skribaĵoj kaj de ceteraj [[Nord-ĝermana lingvaro|Skandinaviaj lingvoj]]. Tamen hodiaŭ, en la [[21-a jarcento]], la skribita lingvo sufiĉe foras de la [[prononco]], pro kio malfacilas la lingvolernado por multaj infanoj en la insularo.
 
== Verkoj ==
* 1852: ''Færøske Kvæder'' "Feroaj poemoj/kantoj", Kopenhago; 2-a eldono, Ferooj 1969
* 1891: ''Færøsk Anthologi I. Tekst samt historisk og grammatisk Indledning'' "Feroa antologio 1. Teksto kaj historia-gramatika enkonduko", Kopenhago; 2-a eldono, [[Tórshavn]] 1969
 
== Literaturo ==
* Gerson - H. Hansen: ''Dansk Biografisk Lexikon'', Bd. IV, Gyldendalske Boghandels Forlag, Kopenhago 1892 [http://www.lysator.liu.se/runeberg/dbl/6/], Artikolo pri Hammershaimb: http://www.lysator.liu.se/runeberg/dbl/6/0550.html (Danlingva)
* W.B. Lockwood: ''An Introduction to Modern Faroese'', [[Føroya Skúlabókagrunnur]], Tórshavn 1977 (Enkonduko), 4-a eldono 2002 [http://www.framtak.com/books] (Anglalingva)
* Eyðun Andreassen: ''Faroese Ballads and the Faroese Ballad Dance. A Bibliography'': http://www.setur.fo/pdf/20020909152806.pdf (Anglalingva)
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|V. U. Hammershaimb}}
* [http://www.hammershaimb.dk Hammershaimb.dk] (Dana paĝo, de parenco de Hammershaimb)
 
{{DEFAULTSORT:Hammershaimb, Venceslaus Ulricus}}
Linio 27:
[[Kategorio:Mortintoj en 1909]]
[[Kategorio:Personoj:Feroa lingvo]]
 
{{LigoLeginda|de}}