Armand Jean du Plessis de Richelieu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 9:
Richelieu estas ankaŭ fama pro sia subteno pri [[arto]], precipe kun la fondo de la [[Franca Akademio]], kiu devas trakti aferojn rilate al la [[franca lingvo]]. La kardinalo estis kelkfoje kromnomita « la ruĝa Eminenco » (''l'Éminence rouge''), pro la [[Ruĝo|ruĝa koloro]] de la kardinala vesto.
 
== Biografio kaj kunteksto ==
 
[[ImageDosiero:Kardinaal_de_Richelieu.jpg|thumb|right|240px|''Triobla portreto de la Kardinalo Richelieu'' de Philippe de Champaigne, Londono, [[National Gallery]].]]
''Armand Jean du Plessis'' naskiĝis kiel filo de mezklasa familio en Parizo en 1585, meze de la epoko de la nomitaj religiaj militoj, Nome la reĝado de [[Henriko la 3-a (Francio)|Henriko la 3-a]] ne sukcesis regi la regnon, dividita inter la protestantoj de Enriko de Navaro kaj la katolikoj de Henriko de Gizo. Samjare kun la nasko de Armand Jean du Plessis, Henriko la 3-a aprobis la proklamon de Nemours per kiu nuligis la reĝajn rajtojn heredajn de Henriko de Navaro, ĉar estis protestanta kaj estro de ties partio. Tiam ekis la milito nomita de la tri Henrikoj, kiu finis pro morto de Henriko de Gizo kaj reamikiĝo de la reĝo kun Henriko de Navaro aprile de 1589, malmulte antaŭ la murdo de la reĝo aŭguste samjare. Ties entroniĝo estis komplika ĉar granda parto de la nobelaro ne akceptis protestantan reĝon aliancano de Anglio; tamen en 1593 la reĝo ŝajnige almenaŭ konvertiĝis al [[katolikismo]]. Venis epoko de repaciĝo kaj en 1598 la reĝo proklamis la edikton de [[Nantes]], per kiu oni permesis liberon al protestantoj.<ref>Por la tuta ĉapitro María de los Ángeles Pérez Samper, ''Richelieu, la pasión por el poder'', Historia y vida, Barcelono, novembro de 2001, paĝo 84-85 kaj por la ĉapitro paĝoj 82-91. </ref> La administra regado estis fidita al ministro Sully. La reĝo [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] estis edzo de Margarita de Valois, fratino de Henriko la 3-a kaj reĝino Margot de Navaro, sed ili estis separiĝintaj. Por sekurigi la sukcedon la reĝo nuligis tiun geedzecon kaj edziĝis al [[Maria de Mediĉo]], kiu naskis heredonton, Ludoviko, kaj aliajn filojn.
 
Linio 22:
Ekde tiam la jam kardinalo dediĉis sin al plifortigo de la povo kaj figuro de la monarko, kiu kiel uzanto de "didevena povo", ĝuis ege taŭge helpon de katolika kardenalo. Richelieu edukis la junan reĝon, verkis por li politikan testamenton, kaj sekurigis ties situacion kontraŭ la deziroj de la patrino kaj regentino. Tiu estus dezirinta pacon kun Hispanio, sed Richelieu konvinkis la reĝon al la milito kaj en 1629 li iĝis ĉefministro ([[favoratulo]]). Multaj konspiroj okazis en tiu epoko kaj eĉ kun partpreno de membroj de la reĝa familio. En 1630 la konflikto inter patrino kaj filo finis per venko de la reĝo kun helpo de la kardinalo: la eks-reĝino definitive estis ekzilita al [[Kolonjo]] kie mortos en 1642. Richelieu jam ne havis rivalon en la franca kortego. En 1631 la reĝo nomumis lin duko de Richelieu. Ĉar tiu opiniis, ke la hispandevena reĝino povus influi la reĝon al paciĝo kun Hispanio, Richelieu apartigis ŝin disde la reĝo, kio poste inspiros la verkiston [[Aleksandro Dumas]] la romantismajn romanojn pri la malica kardinalo kaj la bonaj [[tri muskedistoj]].
 
[[ImageDosiero:RichelieuRochelle.jpg|thumb|left|260px|La kardinalo Richelieu ĉe la sieĝo de [[La Rochelle]] (1627-1628) kontraŭ la protestantoj, de [[Henri-Paul Motte]].]]
Krome Richelieu reformis la administradon, ekonomion, renovigis la mararmeon, protektis la Sorbonon, kreis la [[Franca Akademio|Francan Akademion]] kaj protektis la artojn. Tamen la malbona agrikultura produktado kaj la milito malbonigis la ekonomion. Francio estis kaŝe apoginte la potencojn malamikajn de Habsburgoj nome [[Svedio]] kaj [[Nederlando]] en la [[Tridekjara Milito]]. Post malvenko de svedoj en Nördlingen, en 1635 Richelieu eniris rekte en la milito kontraŭ Hispanio. Ĉefe li apogis katalunojn kaj portugalojn kontraŭ la centra kastilia monarkio kaj agadis sude kie konkeris la tiamajn katalunajn graflandojn [[Rusiljono]] kaj [[Cerdanjo]].
 
La situacio de la reĝino estis malforta ĉar ne naskis ankoraŭ heredonton, sed en 1638 naskiĝis filo, kiu estos poste [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]]. Krome la reĝino naskis ankaŭ alian princon, kaj kun la hereda afero solvita, ŝia influo kreskis. Dum la milito en 1642 la kardinalo mortiĝis kaj nur post kelkaj monatoj ankaŭ la reĝo [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]]. Iom poste la franca armeo venkis super la hispanoj en Rocroy. La reĝino Ana de Aŭstrio funkciis kiel regentino kaj kiel ĉefministro alia kardinalo, nome [[Mazarin]], kiu sekvis la politikon markitan de Richelieu.
 
== Notoj ==
<references/>
 
Linio 38:
 
{{vivtempo|1585|1642|Richelieu}}
 
[[Kategorio:Francaj kardinaloj]]
[[Kategorio:Historio de Francio]]
[[Kategorio:Ĉefministroj de Francio]]
 
{{LigoLeginda|de}}