Trafiklumoj: Malsamoj inter versioj

42 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
e
Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Forigo de 51 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q8004))
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj)
La 4-an de aŭgusto 1914 estis instalitaj la unuaj "modernaj" trafiklumoj en [[Klevlando]], [[Usono]]. Ili regis la trafikon inter la avenuo Euclid kaj la strato 105-a Orienta. Ĝi disponis pri ruĝaj kaj verdaj lumoj, lokitaj sur bazo en formo de brako. Krome ĝi enhavis elsendilon de zumoj kiel ties brita antaŭanto. Du zumaĵoj avertis, ke la antaŭenironta trafiko estis tiu de la avenuo kaj ununura zumaĵo avertis, ke la antaŭenironta trafiko estas tiu de la strato 105-a. Tiu havis du kolorojn, ruĝan kaj verdan, kaj la zumilon, baze sur la desegno de James Hoge, por havigi avertilon por kolorŝanĝoj. La desegno de James Hoge ([http://patimg2.uspto.gov/.piw?Docid=01251666&PageNum=6&idkey=NONE USPTO # 1251666 Sept. 22, 1913]) ebligis al la [[polico]] kaj al la [[fajrobrigadisto]]j regi la signalojn okaze de urĝo.
 
La unuaj trafiklumoj kvarstataj, kun tri koloroj estis kreitaj de policano William Potts en [[Detroit]] en 1920.<ref>{{cite journal | quotes=no|first=Sheldon|last=Moyer|title=Mr. 'Trafficlight'|journal=Motor News|publisher=Automobile Club of Michigan|pages=14-15,27|month=March|year=1947|url=http://www33.brinkster.com/iiiii/trfclt/mrtrafficlight/mrtrafficlight.html}}</ref>
 
En 1923 Garrett Morgan patentis trafiksignalilon, kvankam ĝi ne estis antaŭanto de la modernaj trafiklumoj.<ref>[http://www33.brinkster.com/iiiii/trfclt/ Inventing history:
Garrett Morgan and the traffic signal]. Retrieved 2008-04-16.</ref> Ashville en [[Ohio]] polemikas por esti la loko kun la plej malnovaj funkciantaj trafiklumoj en Usono, uzitaj en [[vojkruciĝo]] ĝis [[1982]], kiam ili estis translokitaj al loka muzeo.<ref>[http://ohiosmalltownmuseum.org/museum1.htm Neato Stuff At the Ashville Museum]. ''Ashville Area Heritage Society''. Retrieved 2008-04-16.</ref>
 
La unua interkonektita sistemo de trafiklumoj estis instalita en [[Sallagurbo]] en [[1917]], kun ses konektitaj vojkruciĝoj regataj samtempe de permana konektilo. Aŭtomata kontrolo de interkonektitaj trafiklumoj estis enmetita en marto de [[1922]] en [[Houston (Teksaso)]].<ref>http://groups-beta.google.com/group/sci.engr.civil/msg/7cd1c5cf072bb20c</ref> La unuaj aŭtomataj eksperimentaj trafiklumoj en [[Britio]] estis instalitaj en [[Wolverhampton]] en [[1927]].<ref>[http://www.localhistory.scit.wlv.ac.uk/plaques/LichfieldStreet.htm City Centre Blue Plaques<!-- Bot generated title -->]</ref>
 
En [[Germanio]] fine de la [[20-a jarcento]] okazis kurioza polemiko post la kunfandiĝo kun la ĝistiama orienta teritorio, nome de la [[Germana Demokratia Respubliko]], kiam la unuigo de multaj sistemoj kaj kutimoj kondamnis al malapero multajn eksajn aferojn, kiel la [[Ampelmännchen]], tio estas trafiklumoj por piedirantoj kun specifa desegno (viro kun ĉapelo, virinoj, ktp) kiel nostalgia retenebla afero
 
La koloroj de la trafiklumoj reprezentantaj halton kaj iron ŝajne devenas el tiuj uzitaj por halto (ruĝo) kaj iro (verda) en mara regularo (vidu artikolon [[Tribordo]]), laŭ kiu la ŝipo de maldekstro devas halti por tiu kiu iras dekstre.
 
[[Kategorio:Trafiko]]
 
{{LigoElstara|fi}}
{{LigoLeginda|de}}
112 941

redaktoj