Trifingra mevo: Malsamoj inter versioj

43 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
e
Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
(oiseaŭ → oiseaux)
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj)
Plenkreskuloj estas mezgranda birdo de ĉirkaŭ 38 ĝis 41 cm longaj kun enverguro de 90 ĝis 108 cm kaj pezo de 300 ĝis 500 g. Ili havas (per '''tre puraj koloroj''') blankajn kapon kaj korpon, grizajn dorson kaj flugilojn kun '''tre nigraj pintoj''' sen io da blanko. La '''kruroj estas nigraj''' kaj la '''beko tute flava''' sen ruĝa pinta makulo. Kelkaj ekzempleroj havas rozgrizajn aŭ ruĝecajn krurojn kio alvenigas al konfuzo kun la '''Ruĝkrura trifingra mevo'''. Vintre ili atingas grizajn makulon malantaŭ la okulo kaj mezkolumon.
 
Junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj pro nigra flugilstrio kun formo de litero 'W' simila al tiuj de junuloj de [[Rozmevo]] aŭ [[Pigmea mevo]] kaj pli da blanko malantaŭe, krom la malantaŭohula makulo kaj nigra finstrio en vosto.
=== Disvastiĝo kaj kutimoj ===
Tiu [[Holarkta ekozono|holarkta]] specio reproduktiĝas en marbordoj de la norda [[Pacifiko]] kaj norda [[Atlantiko]], plej ofte en Norda Ameriko -sudokcidenta [[Alasko]], nordorienta [[Kanado]] kaj [[Gronlando]]- kaj Eŭropo -[[Islando]], [[Britio]], norda [[Francio]], [[Skandinavio]], nordokcidenta [[Rusio]] kaj nordorienta [[Siberio]]-. Ĝi vintras en maro en pli sudaj latitudoj ĝis la [[Mediteraneo]], sed la plej sudaj restas loĝantaj.
 
Ĝi reproduktiĝas en grandaj kolonioj '''en klifoj''' kaj tie la specio estas tre bruema. Tiu nestado en klifoj inter mevoj okazas nur en la genro ''Rissa''. Tiuj kapablas uzi la plej krutajn partojn de vertikalaj klifoj, kiel ĉe insulo [[Staple]] en insularo [[Farne]] (Hogan, 2005). La ino demetas 1 aŭ pli ofte 2 punktitajn sablokolorajn ovojn en tiu granda nesto kovrita kun musko aŭ algoj. La idoj estas blankaj ĉar ili ne bezonas kamufladon disde predantoj kaj ne vagas el nesto kiel la mevoj de la genro ''[[Larus]]'' pro evidentaj kialoj sekurecaj, sed tute male restas tie pli ol unu monato.
 
Estas pli ol 2 milionoj da paroj nur en Eŭropo.
Estas du rasoj de '''Nigrokrura trifingra mevo''':
 
* '''''Rissa tridactyla tridactyla''''' en la Norda [[Atlantiko]], kiu estas la ununura mevo inter ĉiuj el la Laredoj kiu havas nur tre etan aŭ eĉ nenian malantaŭan fingron.
 
* '''''Rissa tridactyla pollicaris''''' en la Norda [[Pacifiko]], kiu (kiel la latina nomo ''pollex'', polekso aŭ dikfingro, indikas) havas normalan malantaŭan fingron.
== '''Ruĝkrura trifingra mevo''' ==
La '''Ruĝkrura trifingra mevo''' ('''''Rissa brevirostris''''') estas specio tre lokigita en eta regiono de subarkta Pacifiko. Krom la ruĝaj kruraoj de la nomo, ĝi estas tre simila al sia parenco multe pli konata; aliaj diferencoj inkludas la pli mallongan bekon kaj pli helajn grizajn flugilojn wings, kaj en la junuloj mankon de malhela traflugila bildo kun formo de "W" kaj de nigra fina vostostrio kiujn ja havas junuloj de '''Nigrokrura trifingra mevo'''. Kiel la Pacifika raso de '''Nigrokrura trifingra mevo''', la '''Ruĝkrura trifingra mevo''' havas normalan malantaŭan fingron. Ĉar kelkaj ekzempleroj de '''Nigrokrura trifingra mevo''' havas ruĝecajn krurojn, ĉiu informo pri '''Ruĝkrura trifingra mevo''' for de la subarkta Pacifika teritorio devas certigi pri la aliaj diferencoj kaj ne nur la kloro de la kruroj.
<br clear="all">
<gallery>
 
{{Ĥaradrioformaj birdoj}}
 
{{LigoLeginda|de}}
 
[[Kategorio:Mevoj]]
[[Kategorio:Bestoj el la Palearkta ekozono]]
[[Kategorio:Birdoj]]
 
{{LigoElstara|de}}
112 941

redaktoj