Lester Young: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (5), |left → |maldekstra (2), |right → |dekstra (2) per AWB
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 56:
=== Militotempo ===
[[Dosiero:Ray Bauduc, Herschel Evans, Bob Haggard, Eddie Miller, Lester Young, Matty Matlock, Howard Theatre, Washington D.C., ca. 1941.jpg|eta|maldekstra|290px|Lester Young kun [[Ray Bauduc]], [[Herschel Evans]], [[Bob Haggart]], [[Eddie Miller]], [[Matty Matlock]], en teatrejo Howard, Vaŝingtono, proks. 1941.<br /> Foto de [[William P. Gottlieb]].]]
En [[1940]] Lester Young forlasis la bandon de Basie. Lia rompiĝo kun [[Count Basie]] baziĝas en lia superstiĉo: li rifuzis kunlabori je sonregistrado vendredon, la 13-an. Poste li estris komence de [[1941]] mallongvivan grupon en la ĵazklubejo ''Kelly’s Stable'' ĉe la [[novjorko|novjorka]] 52-a Strato. Majon de 1941 li aliĝis kun sia frato, frapinstrumentisto [[Lee Young]], al sesopo, kun kiu li ludis en [[Los-Anĝeleso]] kaj septembron de 1942 en la klubejo ''[[Cafe Society]]'' en Novjorko. Malgraŭ ĉiu admiro kaj populareco, kiun li ĝuis, li ne sukcesis teni bandon trans pli longa tempospaco; li simple ne estis denaska bandestro. La partnereco kun lia frato finiĝis en [[1943]], kaj iom ironie Lester fariĝis gastmuzikisto en bando, kiun direktis la kapabla, sed ne grava tenorsaksofonisto [[Al Sears]].
 
Decembron de 1943 li re-eniris same abrupte, kiel li forlasis ĝin, en la bandon de Basie. Ĉi tiun duan fojon ilia kunlaboro ja ne estis tiel spektakla kiel ekde 1936 ĝis 1940 : tamen menciindas, ke tiu dua kunlaborado okazis dum la [[sonregistrada bojkoto]] (''recording ban'') de 1942/44, tiel ke ne ekzistas oficialaj surdiskigaĵoj el ĉi tiu tempo. En [[1944]] li unuafoje gajnis la voĉdonadojn de ''Down Beat'' kiel plej bona tenorsaksofonisto.
Linio 75:
[[Dosiero:Mercury Records I Got Rhythm.JPG|eta|maldekstra|180px|Young, [[Charlie Parker]] kaj [[Coleman Hawkins]] sur Mercury-[[ŝelakdisko]] „I Got Rhythm“ de la JATP-koncerto aprilon de 1946]]
 
Lester Young estis en Eŭropo pro la koncertoj de [[Jazz at the Philharmonic]] ĉiufoje printempon de 1952 kaj 1953. Jam ekde 1946<ref>Vd. Dave Gelly: akompanteksto pri ''The Complete Lester Young Studio Recordings'', (Verve, eld. 1999). Ekz. Lester Young sonregistris kun [[Nat King Cole]] kaj [[Buddy Rich]] por Grantz ''[[I Cover the Waterfront]]'' marton aŭ aprilon de 1946. Gi aperis kune kun "Jubilee shows" de [[American Forces Network|Armed Forces Radio Service]]</ref> li surdiskigis kun [[Norman Granz]] por ties eldonejoj ''Clef'' kaj ''Norgran'', poste por [[Verve Records]].<ref>Detale dokumentite sur la ok-diska ''Complete Lester Young Studio Sessions on Verve''</ref> Ĝis 1958 [[Norman Granz]] sonregistris la tenorsaksofoniston, inter alie kun la trumpetistoj [[Roy Eldridge]] kaj [[Harry Sweets Edison]], la pianistoj [[Nat King Cole]], [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]], [[Teddy Wilson]], [[Hank Jones]] kaj [[Oscar Peterson]], la gitaristoj [[Freddie Green]], [[Barney Kessel]], la basistoj [[John Ore]], [[Ray Brown]], la frapinstrumentistoj [[Buddy Rich]], [[Jo Jones]] kaj [[J. C. Heard]]. Ekestis tiutempe – laŭstile [[ĉeftendenca ĵazo]] – aro da brilaĵoj, pecoj kiel ''Up ’n’ Adam'' (en 1950, kun Nat Cole), ''Undercover Girl Blues'' (en 1951, kun John Lewis), ''Gigantic Blues'' (1956, kun [[Vic Dickenson]] kaj Roy Eldridge) kaj ''Prez’ Return'' (en 1956, kun [[Teddy Wilson]]) samkiel en 1952 la Norgran-dosko ''[[Lester Young with the Oscar Peterson Trio]]''.<ref>Vd.Kunzler p. 1325</ref>
Entute la registraĵoj por Norman Granz estis nur malforta rebrilo de la granda tenorsaksofonisto. Sed ofte trembrilis en ili, kaj oni sentis ankoraŭ ion de la genio de ĉi tiu granda muzikisto – ekz. sur la disko de ''Verve'' ''The Jazz Giants ’56'' kun Teddy Wilson, Roy Eldridge, Vic Dickenson kaj aliaj grandaj [[svingo (muzikstilo)|svingomuzikistoj]].<ref>Vd. Berendt, p. 86</ref> Krom tiuj suckesaj registrad-kunsidoj tamen ankaŭ okazis katastrofaj situacioj, kiam plene ebriiĝinta Lester Young preterlasis prezentodatojn, kolapsis aŭ almenaŭ muzike seniluziiĝis.<ref>Vd. Kunzler, p. 1325</ref>
 
Linio 83:
Dume ankaŭ lia tria geedzeco frakasiĝis. Liaj problemoj por ĉiu estis evidentaj. Ekde printempo de 1958 li ne plu loĝis en sia domo, sed en Hotelo Alvin vidalvide de la muzikisto-renkontejo [[Birdland (ĵazklubejo)|Birdland]] (ĉe la stratangulo de la 52a- Strato kun [[Broadway]]), kie virino zorgis pri li. Li ja montris indikojn de resangiĝo kaj ludis julion en Newport kun [[Jack Teagarden]], suferis tamen ĉiam denove atakojn. Plejparte li restis en sia hotelĉambro, kie li drinkis ĝis tri botelojn da ĝino potage kaj prefere aŭskultis diskojn de Sinatra. Foje ne estis pretervideble, kiel ebrie li sidis sur seĝo vidalvide de la klubejo kaj imagis ludi saksofonon.
 
Finfine li vizitis – i. a. kun la ''Birdland All Stars'' – en 1959 [[Parizo]]n kaj havis en la klubejo [[Blue Note (Parizo)|Blue Note]] katastrofan prezentadon. Ben Benjamin, ĉefo de la klubejo, raportis: "''Lester estis malsanega, kiam li ludis por mi. Li estis preskaŭ apatia. Li volis veturi hejmen, ĉar, kiel li diris, li ne povas paroli kun la francaj kuracistoj. Li suferis je stomak-ulcero kaj mi kredas, ke li iomete trodrinkas...&nbsp;.''"<ref>Vd. Berendt p. 86; Al ĵurnalisto Postif li diris tiutempe, ke li baldaŭ mortos. ''Jazz Hot'', aprilon de 1959, citite laŭ Polillo ''Jazz''</ref>.
 
Lester Young revenis plene elĉerpita al Novjorko. Mallongan tempon poste virino malkovris lin [[komato|komatan]] en lia hotelĉambro. Li mortis pro korhalto, finfine tamen pro la konsekvencoj de sia dependeco al alkoholo kaj aliaj drogoj kaj pro la diversaj malsanoj, kiuj dum la jaroj antaŭe subfosis lian sanon. Lester Young spertis la sorton de aliaj grandaj ĵazmuzikistoj kiel [[Charlie Parker]] aŭ [[Billie Holiday]], kiu mortis mallonge post li; ŝi kolapsis ricevante la informon pri la morto de Young. Dum la veturado al la entombigo ŝi esprimis al Leonard Feather, ke verŝajne ŝi estos la venonta.
 
== Personeco ==
[[Leonard Feather]] priskribas la personecon de Lester Young per anekdoto, kiun rakontis al li iama kunmuzikisto de Young: "iam mi donis al li paron da ŝuoj, kaj iun tagon mi eniris kaj trovis ilin en lia paperrubujo. Nur tiam mi komprenis, ke estis tiaj kun malmolaj plandumoj, kaj ke li ĉiam nur surmetus mokasenojn aŭ pantoflojn''". Ĉi tiu historieto montras, kio konsistigis la personecon de Lester Young kiel homo kaj muzikisto. Principe li estis afabla, restis tamen soleca; iu, kiu ne alkutimiĝis en ĉi tiu mondo de "''ununoktaj fikrilatoj''", hotelĉambroj, agentoj, diboĉadojn en malbelaj klubejoj kaj de ras-apartigo kaj diskriminacio, kio kulminis terure dum lia militserva tempo<ref name="Vd. Leonard Feather"/>.
 
[[Dosiero:Lester Young (Gottlieb 09441).jpg|eta|dekstra|290px|Lester Young, prezentado en la novjorka [[Ĵazklubejoj de la 52-a Strato|Famous Door]], proks. septembron de 1946. Foto de [[William P. Gottlieb]].]]
Agento diris pri li: "''Lester havas la sentemon de [[Charles Baudelaire]] aŭ [[James Joyce]]. Li vivas en aparta mondo, kaj kio troviĝas ekstere de ĉi tiu mondo, laŭ konvinko de Prez ne estas sur la mondo. Sed: ĉi tiu lia propra mondo estas mirinda mondo, kiu estas milda kaj amika kaj dolĉa''". Frapinstrumentisto [[Jo Jones]] opiniis: "''ĉio kio vundas iun ajn homan estaĵon, vundas lin''".<ref>Vd. Joachim E. Berendt, p. 84</ref>
 
Linio 105:
== Liaj kolegoj pri li ==
 
* "''Se al oni plene klariĝis, ke la originaleco de Lester Young estas neelĉerpebla, tiam oni komprenis, kial li estas aparta grandiozulo. neniam enŝteliĝas fuŝo; oni travivas elstaran soloiston, al kiu neniam mankas ideoj, kiu neniam ŝtelas ion de alia: absolute memstara persono.''" <small>[[Boris Vian]]<ref>Kritiko pri la disko ''Lover Come back To me / It’s Only a Paper Moon''</ref></small>
* "''Mi ankoraŭ scias, kiel Lester jam tiam en [[Kansasurbo]] en la klubejo Subway blovis sobrajn sonojn sur sia tenorilo. Tio estis tute malgranda ejo […]. Kiam mi unuafoje aŭdis Lesteron, mi estis surprizita. Li bezonis plurajn [[rekantaĵo]]jn, por evoluigi sian ludon, sed tiam, ho, kia blovilo!'' <small>[[Mary Lou Williams]]<ref>Hentoff/Shapiro, ''Jazz erzählt'' p. 323</ref></small>
* "''Mi kantis dumtempe en la bando de Basie, kaj Lester loĝis ĉe mia patrino kaj mi hejme. Mi donis al li la nomon 'Prezidanto', li nomis min 'Sinjorino', kaj al mia patrino li donis la nomon 'Dukino'. Ni estis la reĝa familio de Harlemo. Pres kaj [[Herschel Evans]] ĉiam nur pensis pri tio, kiel unu povas superatuti la alian. Oni trovis ilin en la orkestroĉambro, skulptante je iliaj anĉoj, provante tion ĉiam denove per novaj kaj aliaj kaj farante ĉion nur penseblan, por superi la alian. Iam Herschel demandis Lesteron: 'Diru, kial vi ne ludas aldon? Vi havas sonon taŭgan por aldo!' Lester fingropintumis sian frunton: 'Ĉi-supre okazas la aferoj, mia kara', li diris al Herschel, 'la plej multaj el vi estas primitivuloj. Nur ventrohavaj kaj nenion plu.'" <small>[[Billie Holiday]]<ref>Hentoff/Shapiro, ''Jazz erzählt'' p. 324 f.</ref></small>
* "''Ĉiu, kiu ludas instrumenton, esprimas tion, kion li pensas. Lester ludis aron da muzikaj frazoj, kiuj vere estis vortoj. Li povis laŭlitere paroli sur sia blovilo. Tio estas liaspeca konversacio. Je 85 elcentoj de la kazoj mi povas diri, pri kio li parolas. Mi povus surpaperigi liajn pensojn – pro kaŭzo de tio, kion mi aŭdas de el lia blovilo. [[Benny Goodman]] eĉ faris muzikaĵon el frazo, kiun ludis Lester: 'Mi bezonas iomete da mono'.''" <small>[[Jo Jones]] <ref>Joachim-Ernst Berendt, p. 85</ref></small>
* "''Estis simple ĉi tiu absolute grandioza muziko, kiun li faris. Ne estis, ke li aparte bone fartis, sed li estis plene malstabila. Ni ne nenion pensis pri tio. Ni lasis lin sidi flanke sur benko. ''(...)'' estis ankaŭ eĉ ne malĝoje. Mi ne memoras, ke iu ajn dirus: 'Mi kredas, ke li mortos baldaŭ'. Tion ni ne pensis.''" <small>[[Milt Hinton]], 1957<ref>Donald Clarke, p. 486 Milt Hinton pri televida prezentado de Lester Young kun Billie Holiday la 8-an de decembro 1957</ref></small>
 
== Influo ==
Linio 132:
* [[Billie Holiday]]: ''The Quintessential Billie Holiday'', Vol. 3 (1936–37), Vol. 4 (1937), Vol. 5 (1937–38), Vol. 9 (1940–42), [[Columbia Records|Columbia]]
* [[Nat King Cole]]: ''1941–1943'', [[Classics]]
* Billie Holiday: ''Lady In Autumn'' (1946–59), [[The Verve Music Group|Verve]]
* Lester Young: ''The Complete Savoy Recordings'' ([[Savoy Records]], 1944–52)
* ''[[The Complete Aladdin Recordings of Lester Young]]'' (ekde oktobro de 1945 ĝis decembro de 1947), [[Blue Note Records|Blue Note]] Re-Issue Series
* ''[[Bird and Pres - The '46 Concerts Jazz at the Philharmonic]]'' (januaro/aprilon de 1946)
* ''[[Jazz At The Philharmonic]]'' (ab 1946), Clef/Verve<br />Koncertregistraĵo produktita de [[Norman Granz]] kun ŝanĝiĝanta instrumentistaro.
* Lester Young: ''Prez’s Hat'', Vol. 1 – Vol. 5, (1938–1955), Philology (itala diskeldonejo)<br />Nur ''Prez’s Hat'', Vol.1 enhavas i.&nbsp;a. la unuan koncertregistraĵon el la mita pariza „Blue Note“ (''There Will Never Be Another You'') same kiel koncertregistraĵo de ''This Is Always / [[I Cover the Waterfront]]'' kun piano-enkonduko de [[Hank Jones]].
 
* Lester Young: ''The Complete Verve Studio Sessions'' (1946–1958), Verve<br />Enhavas ĉiujn registraĵojn produktitajn de Norman Granz ĉe [[Mercury Records|Mercury]], Clef, Norgran kaj Verve Records.
 
* ''Lester Young And The Piano Giants'' (1946–1956), Verve<br />kun [[Sweets Edison|Harry „Sweets“ Edison]], [[Roy Eldridge]], [[Vic Dickenson]], [[Nat King Cole]], [[Hank Jones]], [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]], [[Teddy Wilson]], [[Freddie Green]], [[Ray Brown]], [[Jo Jones]], [[Buddy Rich]]
Linio 162:
== Bibliografio ==
{{Portalo Muziko}}
* Frank Büchmann-Möller: ''You just fight for your life- the story of Lester Young'', New York, Praeger 1990
* Frank Büchmann-Möller ''You got to be original, Man! The Music of Lester Young'' (komentita diskografio)
* [[Werner Burkhardt]], Joachim Gerth: ''Lester Young'', Pegasus Verlag, Wetzlar 1959
* Douglas Henry Daniels ''Lester Leaps in: the life and times of Lester „Pres“ Young'', Boston, Beacon Press 1990
* Luc Delannoy ''Pres - the Story of Lester Young'', University of Arkansas Press 1993
* [[Arrigo Polillo]] ''Jazz'', München, Piper 1984, Kapitel Lester Young
* [[Lewis Porter]]: ''Lester Young'', Twayne 1985
* Lewis Porter (eldonisto) ''The Lester Young Reader'', Washington D.C., Smithsonian Press 1991
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{commons}}
* [http://www.arte.tv/de/kunst-musik/cd-tipps/Jahrhundertwerke/30_20Jahrhundertaufnahmen_20des_20Jazz/1320254.html Lester Young: The Complete Aladdin Sessions (Vol. 1)], [[ARTE|arte]], 8-an de septembro 2006, serio: „30 Jahrhundertaufnahmen des Jazz“, de Günther Huesmann
* La [http://www.umkc.edu/orgs/kcjazz/jazznote/0bytes.htm Jones-Smith Inc.] registraĵoj el 1936
* [http://www.pbs.org/jazz/biography/artist_id_young_lester.htm Biografio pri Lester Young Bio el la serio de Ken Burns]
* [http://www.enotes.com/contemporary-musicians/young-lester-biography Biografio de Anderson]
* [http://www.duke.edu/~mlc10/MUS140/Discography.htm Diskografio ĉe ''Duke.edu'']
 
{{elstara}}
Linio 183:
 
{{vivtempo|1909|1959|Young, Lester}}
{{LigoLeginda|de}}
 
[[Kategorio:Usonaj ĵazsaksofonistoj]]