Jaenbert: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 6 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3045779)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Jaenbert''' (m. la [[12-an de aŭgusto]] [[792]]) estis ĉefepiskopo de [[Canterbury]], [[Anglio]].
 
== Familio kaj frua vivo ==
Li devenis de eminenta familio de [[Kent]], Anglio, kaj ĝuis amikajn rilatojn kun Egbert la 2-a, reĝo de Kent de ĉ. 765 al ĉ. 779. Li estis monaĥo, kaj poste abato, de [[Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury)]].
 
== Ĉefepiskopo ==
Oni konsekris lin kiel ĉefepiskopo de Canterbury la 2-an de februaro 765, ĉe la kortego de [[Offa (Mercia)|Offa]], reĝo de [[Mercia]] kaj la plej potenca [[anglosaksoj|anglosaksa]] reganto. Tiutempe la reĝo de Kent agnoskis Offa kiel superulo.
 
== Disputoj kun Offa de Mercia ==
En 776 Kent sukcese ribelis kontraŭ Offa. La ribelo estis eble parte instigata de Jaenbert. Poste Egbert donis plurajn bienojn al la katedralo de Canterbury. Ne post 785 Offa regajnis sian aŭtoritaton en Kent, kaj konfiskis tiujn bienojn, redonante ilin al siaj sekvantoj.
 
Linio 14:
Jaenbert rifuzis kroni Ecgfrith, filon de Offa, kiel kunreĝo de Mercia, kaj havis sian propran monfarejon ĉe Canterbury, kontraŭ la volo de Offa. Ili plue malakordis pri bienoj kaj pri la sendependo de Kent. Sekvis grava disputo. Offa levis la episkopejon [[Lichfield]] en ĉefepiskopejon, tiel ege malpligrandigante la aŭtoritaton de Jaenbert, kaj Higbert, ĉefepiskopo de Lichfield (kiu estis tute sub la influo de Offa), ekestris plurajn diocezojn antaŭe sub la ĉefepiskopoj de Canterbury.
 
== Morto ==
Jaenbert mortis en 792 kaj entombiĝis en Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury). Li estis venerata kiel sanktulo. Aethelhard sekvis lin kiel ĉefepiskopo de Canterbury.
 
Linio 21:
[[Kategorio:Ĉefepiskopoj de Canterbury]]
[[Kategorio:Mortintoj en 792]]
 
{{LigoLeginda|en}}