Karolo la Granda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 19:
Karolo mortis en 814, reginte kiel imperiestro ĉirkaŭ 13 jaroj. Liaj restoj estis alportitaj al lia imperia ĉefurbo [[Aĥeno]] en kio estas nune [[Germanio]]. Lia filo [[Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko]] sukcedis lin. La urbo de [[Aĥeno]] fondis en [[1949]] la ĉiujare disdonatan internacian Karolo-premion, memore al lia figuro.
 
== Politika fono ==
[[FileDosiero:Karldergrossesignatur.svg|thumb|400px|[[Monogramo]] de Karlomagno, el subskribo de reĝa diplomo: en latina ''Signum ''(monogr.: KAROLVS)'' Karoli gloriosissimi regis}}'']]
Ĉirkaŭ la 6a jarcento, la okcidenta [[Ĝermanaj popoloj|ĝermanaj]] [[frankoj]] estis estintaj [[kristanigo|kristanigitaj]], kaj [[Francio]], regataj de [[Merovidoj]], estis la plej povega el la regnoj kiuj estis sukcedintaj post la [[Okcidenta Romia Imperio]]. Post la [[Batalo de Tertry]], tamen, la Merovidoj iom elpoviĝis, pro epoko nomita de ''nenifarantaj reĝoj''. Preskaŭ ĉia regado estis farita de la oficirestro, nome [[majordomo]].<ref name=France/Neustria>{{cite web|url=http://www.britannica.com/EBchecked/topic/215768/France/40279/The-hegemony-of-Neustria |title=France :: The hegemony of Neustria - Encyclopædia Britannica |publisher=Britannica.com |date=24 April 2013 |accessdate=14a Januaro 2014}}</ref>
 
En 687, [[Pepino el Herstal]], majordomo de la palaco de [[Aŭstrazio]], finigis la luktemon inter variaj reĝoj kaj ties majordomoj per la venko ĉe Tertry kaj iĝis la nura guberniestro de la tuta Franka Regno.<ref name=France/Neustria /> Pepino mem estis la pranepo de du el plej gravaj figuroj de la Aŭstrazia Regno, nome Sankta [[Arnulfo de Metz]] kaj [[Pepino el Landen]]. Pepino el Herstal estos sukcedita de sia neleĝa filo Karlo, poste konata kiel [[Karlo Martel]].
Linio 31:
Sub la Karolidoj, la franka regno ekenhavis areon inkludantan plej el Okcidenta Eŭropo; kaj ties divido formis la bazojn por la modernaj [[Historio de Francio|Francio]] kaj [[Historio de Germanio|Germanio]].<ref>{{harvnb|Oman|1914|pp=409–410}} portretas la gravon de la [[Traktato de Verdun]], 843, inter la pranepoj de Karlomagno, kiel fonda evento de sendependa Francio sub ties unua reĝo, [[Karlo la 2-a (Francio)|Karlo Senhara]], kaj de sendependa Germanio, sub ties unua reĝo, [[Ludoviko la Germano]], kaj de sendependa intermeza ŝtato etenfa el la teritorio de la nuna [[Nederlando]] laŭlonge de la landlimoj sude de Romo laŭ [[Lotaro la 1-a (Franka Regno)|Lotaro la 1-a]], kiu retenis la titolon de imperiestro kaj la ĉefurbojn [[Aĥeno]] kaj [[Romo]] sen tia jurisdikcio. La meza regno disiĝis ĉirkaŭ 890. La dispono de ties teritorio restis kiel ĉefa fonto de diskonsentoj inter Francio, Germanio, kaj Italio ĝis la 20a jarcento. La solvo estis la kreado de pli malgrandaj nacioj en la mezaj zonoj, ĉefe [[Nederlando]] kaj [[Svisio]] sed ankaŭ kelkajn tre malgrandajn ŝtatojn. La koncepto kaj memoro de unuigita Exuropo restis ĝis nune.</ref> La [[religio|religiaj]], politikaj, kaj artaj evoluoj originitaj el centre situa Francio ludos gravan rolon por la tuta Eŭropo.
 
== Vivo ==
=== Junaĝo ===
Karolo estis la unuenaskita filo de [[Pipino la Malgranda]] (714 – 24a Septembro 768, reĝis el 751) kaj de ties edzino [[Bertrada de Laon]] (720 – 12a Julio 783), kies geedziĝo estis oficialigita nur en la jaro [[479]] pro tre proksima parenceco. Li havis pli junajn fraton [[Karloman la 1-a|Karloman]] kaj fratinon Gisla. La plej junaj gefratoj Pipino, Rothaid kaj Adelheid mortis junaĝe. [[Einhard]], biografo de Karolo, skribis en sia verko [[Vita Karoli Magni]], ke ne ekzistas skribaj dokumentoj pri la infanaĝo kaj la junaĝo de la imperiestro. Li menciis ankaŭ, ke dum li verkis la libron, ĉirkaŭ 15 jaroj post la morto de Karolo, plu neniu vivis, kiu povintus raporti pri tio<ref>Ĉapitro 4</ref>.
 
[[FileDosiero:Spoorlijn37.png|thumb|255px|Regiono de Akeno-Lieĝo (kun nuntempaj limoj, komercaj kaj veturaj vojoj).]]
Tiele oni havas malmultan certigan informon pri nasko-dato kaj -loko. Pri dato, kelkaj sugestoj (2a Aprilo 742) povus indiki, ke Karolomagno ja estis ekstergeedza filo, kion kompreneble Einhard ne diras. Ĉiuj informoj devenas el fakto ke la imperiestro estis pli ol 70jaraĝa je mortiĝo. La preciza naskoloko de Karlomagno estas nekonata, kvankam historiistoj sugestis [[Akeno]]n en moderna Germanio, kaj [[Lieĝo (urbo)|Lieĝo]] ([[Herstal (Belgio)|Herstal]]) en nuntempa Belgio kiel eblaj lokoj.<ref>{{cite web|url=http://www.history.com/topics/charlemagne |title=Charlemagne |publisher=History.com |accessdate=14a Januaro 2014}}</ref> Akeno kaj Lieĝo estas proksima al la regiono el kie familioj de kaj Merovidoj kaj Karolidoj originiĝis. Aliaj urboj estis sugestitaj, kiaj [[Düren]], [[Gauting]], [[Mürlenbach]],<ref>[http://www.route-gottfried-von-bouillon.de/index.php?rid=1307&cid=5&area=content Route Gottfried von Bouillon e.V. - deutsche Sektion]. Route-gottfried-von-bouillon.de. Konsultita la 2013-09-07.</ref> [[Quierzy]] kaj [[Prüm]].
 
=== La konfuza alta posteno ===
La plej povegaj oficiroj de la Frankoj, nome Majordomo de Palaco (''Maior Domus'') kaj unu aŭpliaj reĝoj (rex, reges), estis enpostenigitaj per elektado popola; ne estis veraj elektoj sed iel oni atentis la popolan volon por elekti oficirojn ''ad quos summa imperii pertinebat'', "al kiuj koncernis plej altaj aferoj de la ŝtato." Evidente kelkaj decidoj estis farataj de la Papo, kiujn devis esti ratifitaj per popola asembleo, kiu kuniĝis unufoje jare.<ref>{{harvnb|Einhard|1999|loc=1. The Merovingian Family}}</ref>
 
Linio 49:
La lingva analizo ĉiukaze sugestas, ke estis ne du heredoj, kiuj estus kreintaj distingajn reĝecojn regantajn super distingaj regnoj, male temas pri unusola kuna heredo kaj reĝeco tenata de du samegalaj reĝoj, nome Karlo kaj lia frato Karlomano. Kiel antaŭe oni konsideris distingajn jurisdikciojn. Karlo ricevis la originan parton de Pepino kiel Majyordomo: la eksteraj partoj de la regno bordaj al maro, nome [[Neŭstrio]], okcidenta [[Akvitanio]], kaj la nordaj partoj de [[Aŭstrazio]]; dum Karlomano ricevis la iaman parton de sia onklo, nome la internajn partojn: suda Aŭstrazio, [[Septimanio]], orienta Akvitanio, [[Burgonjo]], Provenco, kaj [[Ŝvaboj|Ŝvabio]], nome teroj borde al [[Italio]]. La demando ĉu tiuj jurisdikcioj estis kunecaj partoj revenantaj al la alia frato kaze de morto de unu el ili aŭ estis hereditaj propre pasataj al la descendantoj de la mortunta frato neniam estis definitive decidita de la Frankoj. Tiu afero riepete aperos dum la venontaj jardekoj ĝis la pranepoj de Karlomagno kreis distingajn suverenajn regnojn.
 
=== Akvitanio ===
{{Ĉefartikolo|Akvitanio}}
 
[[FileDosiero:Charlemagne denier Tours 793 to 812.jpg|thumb|upright|[[Denaro]] el la epoko de Karlomagno, [[Tours]], 793–812]]
Heredo de la landoj iam sub romia [[juro]] (''ius'' aŭ ''iustitia'') reprezentis ne nur transmito de posedaĵoj kaj privilegioj sed ankaŭ la altiĝo kaj devoj ligitaj al la heredo. Pepino je sia morto estis en proceszo konstrui imperion, nome malfacila tasko:<ref>{{harvnb|Russell|1930|page=87}}.</ref><blockquote>"Tiam, konstrui regnon el agregaĵo de malgrandaj ŝtatoj estis per si mem de ne granda malfacilo&nbsp;... Sed teni la ŝtaton netuŝite post esti formita estis kolosa tasko&nbsp;... Ĉiuj el la minoraj ŝtatoj&nbsp;... havis sian malgrandan suverenecon&nbsp;... kiu&nbsp;... donis al si ĉefe por&nbsp;... luktadi, rabadi kaj piratadi."</blockquote>
 
Linio 59:
Ĉirkaŭ 660 la [[Duklando Vaskonio]] kuniĝis al la [[Duklando Akvitanio]] por formi ununuran regnon sub [[Felikso de Akvitanio]], reganta el Tuluzo. Tio estis kuna regno kun 28-jaraĝa vaska reĝo, [[Lupo la 1-a (Akvitanio)|Lupo la 1-a aŭ Lupus]].<ref>{{harvnb|Douglas|Bilbao|2005|pp=36–37}}.''Lupus'' estas la latina traduko de la vaska Oĉoa, "lupo."</ref> Tiu regno estis suverena kaj sendependa. Unuflakne Vaskonio evitis predadon iĝante ludanto en la kampo de eŭropa politiko. Aliflanke ĉiaj aranĝoj fartiaj de Felikso kun la malfortiĝintaj Merovidoj estis nuligitaj kaj eksvalidaj. Post la morto de Felikso en 670 la kuneca propraĵo de la reĝeco venis entute al Lupus. Ĉar la Baskoj ne havis leĝojn de kuneca heredo, sed male praktikis la rajtojn de [[unuenaskiteco]], Lupus fakte fondis heredan dinastion de Baskaj reĝoj de etendigita Akvitanio.<ref>{{harvnb|Collins|1987|p=100}}.</ref>
 
==== Akiro de Akvitanio fare de la Karolidoj ====
{{Ĉefartikolo|Islama invado de Iberio}}
[[FileDosiero:Friedrich Kaulbach - Krönung Karls des Großen.jpg|thumb|300px|Imperia kronigo de Karlomagno, de [[Friedrich Kaulbach]], 1861]]
La latinlingvaj kronikoj pri la fino de la [[Hispania]] regno de Visigotoj estas ege fuŝaj kaj kontraŭdiraj.<ref>{{harvnb|Collins|2004|pp=130–131}}, "The sequence of events&nbsp;... has not been assisted by the tendency of the historians to take all the information&nbsp;... from all the available sources and combine it to produce a single synthetic account&nbsp;... As a rule of thumb, reliability, and also brevity of narrative, are usually in direct proportion to chronological proximity."</ref> La [[Islamo|islamaj]] fontoj, tamen, prezentas pli koheran rigardon, kiel ĉe ''Ta'rikh iftitah al-Andalus'' ("Historio de la konkero de al-Andalus") de [[Ibn al-Kutija]] (nomo kiu signifas "la filo de la Gota virino," reference al nepino de la lasta reĝo de la tuta Visigota Hispanio, kiu edziĝis al islamano). Ibn al-Kutija, kiu havis alian, multe pli longan nomon, devis esti fida je iu grado al familia parola tradicio.
 
Linio 78:
Malpli ol unua jaron post sia geedziĝo, Karlomagno repudiis Desiderata kaj tuj edziĝis al 13-jaraĝa svabia nome Hildegard. La repudiita Desiderata revenis al la kortego de ŝia patro ĉe Pavio. Ŝia patro koleriĝis, kaj klopodis alianciĝi kun Karlomano por venki super Karlo. Antaŭ malfermo de milito tamen Karlomano mortis la 5an de Decembro 771, ŝajne pro naturaj kaŭzoj. La vidvino de Karlomano, nome Gerberga, foriris al la kortego de Desiderio en Lombardio kun siaj filoj por protektado.
 
=== Italiaj kampanjoj ===
[[FileDosiero:Charlemagne and Pope Adrian I.jpg|thumb|La Franka reĝo Karlomagno estis katolika kaj havis fortan rilaton kun la papoj tra sia vivo. En 772, kiam la papo [[Adriano la 1-a]] estis minacita de invadantoj, lareĝo kuris al Romo por havigi helpon. Tie, la papo petas Karlomagnon helpon ĉe kunsido ĉe Romo.]]
Post la morto de sia frato [[Karlomano]] ([[771]]), Karlomagno regis sole. Li venkis la [[lombardoj]]n kaj dominis la nordon de [[Italio]] ([[774]]). Tiu milito klare montris, kiom la povo de la frankaj reĝoj progresis de Pipino la Malgranda al lia filio: Pipino jam intervenis en Italio kontraŭ la Lombardoj, kiuj minacis la papon; ilia reĝlando, kiel ĉiuj fonditaj de la Barbaroj, estis tre malforta kaj energia ago povus facili ĝin detrui; sed Pipino ne havis sufiĉe da aŭtoritato sur siaj soldatoj. Venkite, la Lombardoj enfermiĝis en Pavio (sufiĉe montras ilian malgrandan nombron tio, ke unu sola urbo kapablis enteni ilin tute); venis la malbona sezono; tiam la armeanoj de Pipino la Malgranda postulis reveni hejmen kaj ilia reĝo ne povis devigi ilin resti. Li subskribis haste ian traktaton kun la Lombardoj, kiuj sin devontigis fari, kion li deziras, ja decidinte forgesi la promeson.
 
Kiam siavice Karolo la Granda venis en Italion kontraŭ la Lombardoj, ili rekomencis la saman strategion, sed tiufoje la Frankoj sieĝis Pavion kaj restis eĉ dum la vintro. Rezisti ne plu eblis; la Lombardoj kapitulacis kaj ilia reĝlando malaperis por ĉiam. Teorie ĝi daŭris, kun nura ŝanĝo de reĝo (Karolo la Granda aldonis al siaj titoloj la titolon «reĝo de la Lombardoj»). Fakte ĝi estis aneksita.
 
=== Reĝo ===
Karlomagno kreis la reĝlandon de [[reĝlando Akvitanio|Akvitanio]], venkis la [[lombardoj]]n, dominis la nordon de [[Italio]] ([[774]]), sturmis [[Bavario]]n, enkorpigis [[duklando Saksio|SaksioSaksion]]n ([[799]]), kaj submetis la [[Frisoj]]n ([[785]]), la avarojn de [[Panonio]] ([[796]]) kaj la [[saksoj]]n ([[804]]), kun pli ol tridek jaroj da batalado. Post malsukcesi en la venko de islama [[Iberio]], li kreis zonon de sekureco sude de la [[Pireneoj]], la [[Hispana Marko]] (''Marca Hispanica''); simile li fondis okcidente la [[markio]]n de [[Bretonio]] ([[789]]-[[790]]).
 
=== Imperiestro ===
 
[[FileDosiero:Charlemagne et Louis le Pieux.jpg|dekstre|thumb|Karolo instruante al [[Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko la Pia]]]]
Tiom da potenco kuraĝigis lin por revivigi la [[Romia Imperio de Okcidento|Romian Imperion de Okcidento]]. La [[papo]] lin kronis kiel [[Romio|romian]] imperiestron ([[25-a de decembro]] de [[800]] en [[Romo]]), kreante la [[Sankta Romia Imperio|Sanktan Romian Imperion]], samnivela ol [[Bizancio]] kaj la [[Kaliflando]] de [[Bagdado]]. Page, li prestiĝis la papon kiel estro de eklezio kontraŭ bizanciaj [[patriarĥo]]j. El Aĥeno li kontrolis la administradon de la imperio sendante duopojn el unu nobelo kaj unu [[episkopo]]. Kleraj eklezianoj permesis malsimplan regon trans ligojn de barbara tribo. Inspiranto de kultura renaskiĝo, li kreis palacan lernejon. Li plimultigis la artlaborejojn en la monaĥejoj, zorgis la evoluon de [[Kristanismo]] kaj savis la komercajn kontaktojn kun orienta Mediteraneo. En [[813]] li kronigis sian filon [[Ludoviko la Pia]], komencante la dinastion [[Karolidoj]].
 
== Posta efiko ==
[[FileDosiero:Harun-Charlemagne.jpg|thumb|[[Harun ar-Raŝid]] ricevas delegitaron de Karlomagno en [[Bagdado]], de Julius Köckert (1864)]]
Mezepokaj eŭropanoj taksis lin [[kavaliro|kavalira]] modelo, unu el la [[Naŭ Prodoj]], kaj verkis epopearon pri agoj liaj kaj de liaj kavaliroj (la Dekdu [[Paruloj de Francio]]).
 
Linio 102:
Kelkaj historiistoj dubas ke Karolo iam ekzistis. Laŭ ili "Karolo la Falsigita" estas nur ĉarma legendo<ref>http://www.fantomzeit.de/?p=1527#more-1527</ref>.
 
== Antaŭularo de Karolo la Granda ==
{| border="1" cellpadding="4" cellspacing="4" style="border: 2px solid gray; border-collapse: collapse;"
| align="center" width="12%"|[[Pipino la Meza]]<br />(* ĉ. 635, † 714),<br /> franka [[majordomo|dommmajstro]]
Linio 124:
|}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Karolida Imperio]]
 
== Bibliografio ==
* Wilson, Derek 2006 : Charlemagne, ''Doubleday/Random House, Inc.'', New York, 226p. ISBN 0-385-51670-3 {{en}}
{{Commons|Karl I. der Grosse}}
{{Ligiltabelo Karolidoj}}
{{Ligiltabelo Reĝoj kaj imperiestroj de Francio}}
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
Linio 139:
 
{{Vivtempo|742|814|}}
 
[[Kategorio:Historio de Germanio]]
[[Kategorio:Karolo la Granda| ]]
[[Kategorio:Karolidoj]]
[[Kategorio:Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio]]
 
{{LigoLeginda|ja}}
{{LigoLeginda|lt}}
{{Link GA|en}}
{{Link GA|es}}