Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

e
Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
 
== Aspekto ==
Kiel ĉe aliaj membroj de la pasera familio, la Kaŝtana pasero estas malgranda, diketa kantobirdo kun dika beko taŭga por sia dieto de semoj. Ĝi estas 10.5 al 11.5 cm longa,<ref name = "HBW">{{harvnb|Summers-Smith|2009| p=806}}</ref> kaj la plej malgranda membro de la genro ''Passer''.<ref>{{harvnb|Summers-Smith|1988|p=290}}</ref> Ĝi pezas inter 12 kaj 17 g.<ref name = "HBW"/> Enverguro gamas el 6.0 al 6.5 cm ĉe maskloj kaj el 5.7 al 6.0 ĉe inoj. Vosto, beko kaj tarso estas respektive ĉirkaŭ 4, 1 kaj 1.5 cm.<ref name=Clement/> La [[plumaro]] de la reprodukta masklo estas ĉefe malhelbruna (kio nomigas la specion) kun nigra nuanco ĉe vizaĝo, flugiloj kaj vosto. Li ne estas facile konfuzata kun iu ajn alia birdo escepte pri la [[Bruna teksisto]], kiu estas pli granda kaj havas blankon en flugiloj. La kruroj kaj piedoj de la reprodukta masklo estas kornokoloraj (palgrizaj).<ref name=Clement/> La nereprodukta masklo de Bruna pasero havas blankan punktecon en supraj partoj, kaj multe de la plumaro estas sablokolora aŭ blankeca kun brunaj duonlunaj markoj, ĝis kiam la brilbruna de la reprodukta plumaro aperas pro eluzado. La beko de la nereprodukta masklo nuancas al malhelpinta kornokoloro, simila al tiu de inoj, sed sen malhelaj nuancoj en la tranĉa bordo de la makzelo (malsupra parto de la [[beko]]).<ref name=Clement/>
 
Inoj havas la saman plumarbildon de maskloj, kvankam iom pli senkoloran.<ref name=Summers65/> La ino havas grizan kapon; sablokolorajn superokulan strion, mentonon kaj gorĝon; nigrecajn kaj brunecajn suprajn partojn; kaj blankecajn subajn partojn. La beko de la ino estas palflava kun pinto kaj tranĉa bordo de la makzelo malhelaj. Junuloj estas grizecaj kun bruna dorso, palflava superokula strio kaj pala kornokolora beko.<ref name=Clement/><ref>{{harvnb|Sharpe|1888| p=332}}</ref> Inoj kaj junuloj havas brunajn nuancojn en superokula strio, ŝultroj kaj gorĝo, per kio ili povas esti distingataj el aliaj paseroj, kiaj la [[Kenja pasero]] kaj la aliaj ruĝecaj paseroj, kiuj estas komunaj en multo de la teritorio de la Bruna pasero; aŭ el la [[Dompasero]], kiu loĝas ankaŭ en partoj de ties teritorio.<ref name=Clement>{{harvnb|Clement|Harris|Davis|1993|pp=467–468}}</ref>
 
La baza alvoko de la Kaŝtana pasero estas trenata ĉirpado, kun du konstatitaj variaĵoj: kuraĝa minacalvoko, sone kiel ''ĉrrrrit'' aŭ ''ĉrrrrreeeerrrrrrrr'' kaj ''ĉiu ĉiu'' flugalvoko. Memmontrantaj maskloj elsendas altatonan babileman triladon, sone kiel ''ĉiŭiza ĉiŭiza ĉi-ĉi-ĉi-ĉi- sii-sii-sii-siiĉi''.<ref name = "HBW"/><ref name=Summers66/>
 
== Taksonomio ==
Dum iom da tempo tiuj specioj estis konsiderataj tre praaj inter la paseroj de la genro ''Passer'', kaj nur de malproksime rilataj al la nigramakulaj paseroj de la [[Palearkto]] kiaj la Dompasero. Agnoske de tio, ili estis foje enmetitaj en separata genro aŭ [[subgenro]] ''Auripasser''. Oni supozis, ke la ceremonia memmontrado de la Moaba pasero evoluis separate en simila medio, kiel ekzemplo de [[konverĝa evoluo]].<ref name=SummersEvo/>
 
Tamen studoj de paseroj pere de [[DNA]] indikas, ke la Bruna kaj la Orpaseroj estas ĉu devenaj el aŭ estas la plej proksimaj parencoj de la palearktaj nigramakulaj paseroj.<ref>{{cite journal| last= Allende | first= Luis M. | coauthors= Rubio, Isabel; Ruíz-del-Valle, Valentin; Guillén, Jesus; Martínez-Laso, Jorge; Lowy, Ernesto; Varela, Pilar; Zamora, Jorge; Arnaiz-Villena, Antonio | year= 2001 | title= The Old World sparrows (genus ''Passer'') phylogeography and their relative abundance of nuclear mtDNA pseudogenes | journal= Journal of Molecular Evolution | volume=53 | pages= 144–154| url = http://chopo.pntic.mec.es/~biolmol/publicaciones/Passer.pdf |format = PDF}}</ref><ref> González, Javier; Melanie Siow, Eduardo Garcia-del-Rey, Guillermo Delgado kaj Michael Wink, ''Phylogenetic relationships of the Cape Verde Sparrow based on mitochondrial and nuclear DNA'', konsultita la 7an de februaro 2010, Systematics 2008, Göttingen, 2008 http://web.archive.org/web/20110707192833/http://www.avescanarias.com/pdfs/CO%20Garcia-del-Rey%20POSTER%20(PASIAG).pdf </ref> Oni ne agnoskas subspeciojn, sed unu estis priskribata de britia ornitologo George L. G. Van Someren en 1922 el norda Kenjo, kiel ''Sorella eminibey guasso''.<ref name=Summers61/><ref>{{harvnb|Friedmann|1930|pp=392–393}}</ref>
 
== Distribuado kaj habitato ==
Dum la studo de Payne, oni vidis seksumadon nur ĉe akacioj, ĉe la nestoj de la sociaj teksistoj. Inoj flugas al memmontrantaj maskloj kaj postulas seksumadon per tipa pasera sistemo de kaŭro, tremo kaj mallevo de flugiloj.<ref name="Payne"/> Kiam masklo vidas memmontrantan inon, li flugas al ŝi kaj tuj suriras ŝin. Masklo pluas la flugiltremadon dum seksumado, kaj ino kaŭras, tremas, levas kapon kaj metas sian voston horizontale. Post seksumado la ino forflugas kaj la masklo pluas memmontradon.<ref name="Payne"/> Dum tiu pariĝado kaj poste, maskloj kaj pariĝintaj paroj interferas kun la nestokonstruado de la teksistoj, ĝis kiam ili forpelas tiujn. Dum la studo de Payne, "oni vidis forpelojn kaj luktojn inter la du specioj preskaŭ ĉiun minuton de observado", kaj la masklaj paseroj pasis ĉirkaŭ kvinonon de la tago ĉikane la sociajn teksistojn.<ref name="Payne"/> Oni scias malmulte de la kovo- kaj idozorga periodoj en naturo.<ref name=Summers65/> En kaptiveco la kovoperiodo daŭras 18 al 19 tagoj.<ref name = "HBW"/> Ovaro tipe enhavas 3 aŭ 4 ovojn,<ref name=Summers65/> kiuj estas ovoformaj, ĉefe blankaj aŭ bluecblankaj.<ref>{{harvnb|Ogilvie-Grant|1912| p=211}}</ref> Kelkaj observoj indikas ke la idoj estas manĝigataj nur de la ino.<ref name = "HBW"/>
 
== Referencoj ==
{{reflist|2}}
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=53088|title=Passer eminibey|downloaded=12a Majo 2006}} Datumaro enhavas ankaŭ informon, kial la birdo estas konsiderata kiel '''Malplej zorgiga''' (LC) (angle).
 
=== Cititaj verkoj ===
* {{cite book |title=Finches and Sparrows: An Identification Guide |publisher=Christopher Helm |first1=Peter |last1=Clement |first2=Alan |last2=Harris |first3=John |last3=Davis |location=London |year=1993 |isbn=0-7136-8917-2|ref=harv}}
* {{cite book |last=Davies|first=Nick B.|year=2000|title=Cuckoos, Cowbirds, and other cheats |publisher=T. & A. D. Poyser|location=London|others=ilustrata de David Quinn|isbn=0-85661-135-2|ref=harv}}
* {{cite book|last=Friedmann|first=Herbert|year=1930|title=Smithsonian Institution United States National Museum Bulletin 153. Birds Collected by the Childs Frick Expedition to Ethiopia and Kenya County. Part 2.—Passeres|url=http://www.archive.org/details/bulletinunitedst15321937unit|publisher=United States Government Printing Office|location=Washington|ref=harv}}
* {{cite book|last=Ogilvie-Grant|first=W. R.|title=Catalogue of the collection of birds' eggs in the British Museum (Natural History). Volume V: Carinatæ (Passeriformes completed)|year=1912|url=http://books.google.com/books?id=t8VRAAAAMAAJ&source=gbs_navlinks_s|location=London|publisher=Taylor and Francis|ref=harv}}
* {{cite book|last=Sharpe|first=R. Bowdler|year=1888|title=Catalogue of the Passeriformes, or Perching Birds, in the Collection of the British Museum. Fringilliformes: Part III. Containing the Family Fringillidæ|volume=XII|url=http://www.archive.org/details/catalogueofbirds12brit|publisher=Taylor and Francis|location=London|ref=harv}}
* {{cite book|last=Summers-Smith|first=J. Denis|year=1988|others=ilustrata de Robert Gillmor|title=The Sparrows: a study of the genus ''Passer''|publisher=T. & A. D. Poyser|location=Calton, Staffs, England|isbn=0-85661-048-8|ref=harv}}
* {{cite book|first=J. Denis|last=Summers-Smith|editors=del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew; Christie, David|contribution=Family Passeridae (Old World Sparrows)|title=[[Handbook of the Birds of the World]]. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows|year=2009|location=Barcelona|publisher=Lynx Edicions|isbn=978-84-96553-50-7|ref=harv}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
[[Kategorio:Paseredoj]]
[[Kategorio:Birdoj de Afriko]]
 
{{LigoLeginda|fr}}
{{link GA|en}}
112 889

redaktoj