Ine (Wessex): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 14 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q451580)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Ine''' estis reĝo de [[Wessex]], [[Anglio]], de 688 al sia abdiko en 726. Li plej famas pro sia leĝaro.
 
== Familio ==
Li estis ano de la reĝa familio de Wessex. Lia patro estis Cenred, kaj lia avo, Ceolwald. Li havis du filinojn: Cwenburg kaj Cuthburg, kiu edziĝis al [[Aldfrith]], reĝo de [[Northumbria]], kaj kiu, post disiĝi de Aldfrith, iĝis la unua abatino de [[Wimborne Minster]].
 
== Altroniĝo ==
En 688 [[Caedwalla]], kiu regis Wessex ekde ĉirkaŭ 685, abdikis por pilgrimi al [[Romo]], kaj Ine sekvis lin kiel reĝo. Eble unue li kunregis Wessex kune kun sia patro.
 
== Regado ==
Caedwalla ege pligrandigis la regnon Wessex, kaj konkeris [[Isle of Wight]], [[Sussex]], [[Kent]], [[Surrey]] kaj parton de [[Dumnonia]]. Ine retenis Isle of Wight kaj akiris pli da teritorio en Dumnonia (sudokcidenta Anglio).
 
Linio 26:
La sekvantan jaron Aethelburg, edzino de Ine, detruis [[Taunton]], urbon fonditan de Ine. La saman jaron, Ealdberht, ekzilita de Wessex, fuĝis al Surrey kaj Sussex. Pro tio Ine invadis Sussex. En 725 li denove invadis tiun regnon, ĉifoje mortigante Ealdberht.
 
== Enregnaj aferoj ==
La unua mencio de la posteno [[Ealdorman]] okazis dum la regado de Ine, kaj eble estis Ine kiu unue dividis Wessex en regionojn proksimume egalajn al la nunaj graflandoj [[Hampshire]], [[Wiltshire]], [[Somerset]], [[Devon]] kaj [[Dorset]].
 
Linio 37:
Ine subtenis la ordigon de la eklezio en Wessex, kaj estris la unuan sinodon en la regno, kie li mem prelegis.
 
== Leĝaro ==
La unua anglosaksa leĝaro de kiu restas kopio eldoniĝis en Kent en 602 aŭ 603, kaj dum la 670-a aŭ 680-a jardeko tie eldoniĝis plua leĝaro.
 
Linio 48:
La leĝoj rilate la anglosaksojn iom diferencis de tiuj rilate la keltojn, kiuj probable estis la plejparto de la loĝantaro de okcidenta Wessex, aparte la regionojn kaptitajn de Dumnonia.
 
== Abdiko ==
En 726 Ine abdikis - laŭ la anglosaksa historiisto [[Bede (historiisto)|Bede]], li deziris transdoni Wessex al pli junaj viroj kaj pilgrimi (kiel sia antaŭulo Caedwalla) al [[Romo]]. Laŭ Bede, multaj homoj vojaĝis al Romo pro kredo ke tio pliverŝajnigus eniron al la Ĉielo. Eble Ine aŭ [[Offa]] de Mercia fondis en Romo la ''Schola Saxonum'' (la ''Anglosaksan Kolegion''), kiu evoluis en gastejon por vizitantoj el Anglio. Ne certas kiun jaron Ine mortis.
 
Linio 55:
[[Kategorio:Anglosaksoj]]
[[Kategorio:Reĝoj de Wessex]]
 
{{LigoElstara|en}}
{{LigoLeginda|es}}