Aleksandro la 6-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e + Vidu ankaŭ; + Vivtempo; + Projektoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 18:
 
Li apartenis al familio de la malalta nobelaro de Valencilando, kaj li estis filo de la fratino de la papo [[Kaliksto la 3-a]]. De infanaĝo li estis destinita al eklezia kariero. Antaŭ ol atingi aĝon de 16 jaroj li jam akiris eklezian profiton en Xàtiva kaj kanonikajn postenojn en [[Sogorb]] kaj [[Valencio]]. En [[1449]] li iris al [[Italio]] por studado,en [[1456]] li doktoriĝis pri kanona juro en Bolonjo, kaj en tiu sama jaro lia onklo fariĝis papo kaj nomumis lin kardinalo-diakono de Sankta Nikolao "in Carcere Tulliano". De tiam lia influo sur la Roma kurio estis pli kaj pli larĝa, se oni kalkulas la nombron kaj la rentojn de digneco kaj prebendo kiujn liaj manoj atingis. Li estis tenanto kaj administranto de la mitro de Girona kaj València, de Cartagena, de Albano, de Porto, de Mallorca kaj de Eger, inter aliaj.
Verŝajne li fariĝis [[sacerdoto]] en 1458 aŭ 1459. Nomumite vic-kanceliero de la Eklezio en 1457 fare de Kaliksto la 3-a, li konservis la postenon sub la papadoj de Pio la 2-a, Paŭlo la 2-a, Siksto la 4-a, kaj Inocento la 8-a. Dum sia kardinala etapo, li okupiĝis pri diversaj diplomataj misioj, la plej grava el kiuj eble estis tiu kiun komisiis al li la gereĝoj de Katalunio-Aragono kaj Kastilio (1456-1456) por akiri helpon por krucmiliton kontraŭ la turkoj. En tiu okazo por la lasta fojo li revenis sur la katalunan grundon kaj, kvankam li ne sukcesis je sia propono, li intervenis en la solvo de la interna milito de la Kataluna Princlando, kaj legalizis fraŭdan geedzecon inter Ferdinando la 2-a kaj Elizabeto de Kastilio, kiujn li nomis en 1496 la Katolikaj Gereĝoj.
 
Li do estis la unua papo de la "Nova Epoko": tri monatojn post lia papiĝo [[Kristoforo Kolumbo]] alvenis al [[Ameriko]]. Samtempe li estis la plej memorinda papo de la [[renesanco]].
 
La nomo de lia patro estis Lanzol aŭ Llançol, sed li prenis tiun de sia patrino, kiam lia patrina onklo fariĝis la papo Kaliksto la 3-a (8-an de aprilo 1455). Li studis juron en Bolonjo kaj, post la elekto de lia onklo, fariĝis tre rapide episkopo, kardinalo kaj fine vic-kanceliero de la Eklezio, kiu nepotismo karakterizas lian epokon. Li laboris en la [[roma kurio|kurio]] dum kvin papadoj, akirante multe da administracia sperto, da influo kaj da riĉaĵo, sed ne multe da povo. Kutime ŝparema, li sciis montri se necese lukson kaj li loĝis en bela palaco. Agrablaj estis liaj manieroj kaj lia aspekto tre alloga, sed kiel ĉe multe da tiamaj prelatoj lia moralo tute ne estis senriproĉa. Liaj du ĉefaj pasioj estis la or-avidemo kaj la allogo al la virinoj. Krome, li tro amis la infanojn, kiujn liaj amatinoj donis al li.
 
[[Dosiero:Kmska Titiaan - Jacopo Pesaro bisschop van Paphos voorgesteld door paus Alexander VI Borgia aan de heilige Petrus - 28-02-2010 13-56-55.jpg|thumb|left|200px|Aleksandro la 6-a fare de [[Tiziano]].]]
Linio 37:
Sammaniere oni atentigas ke la apogo liverita al la filo Cezaro ekscese agresanta (laŭdata tamen de [[Machiavelli]]) por la reelstablo de la suveneco de la papa ŝtato en Romanjo en kiu la papaj delegitoj agadis kiel Sinjorioj sendependaj kaj despotaj, estis, en la papo, orientita al la sama celo pli ol al senskrupula krueleco en uzado de la milita forto. Por atingi tiun ŝtatan integrecon kaj defendi al Aleksadro la 5-a ne mankis okazon por komprenigi ke mem estas preta uzi soldularmeon por okupi teritoriojn de najbaraj landoj.
 
Plue al oni plaĉas romarki ke, inter la potilikaj sukcesoj en la tiutempaj kontraŭaj cirkonstancoj, ne justus subtaksi lian politikon de tolero koncerne hredojn. Kiam tiuj estis forigitaj el Hispanio kaj estis neakceptitaj en Florenco, Milano, Napolo, Venecio kaj aliloke, Papo Borgia loĝigi en sia teritorioj 8.000 el ili, kaj publike monpunis romajn hebreojn kiuj, timinte perdi sian civitanan staton, tro insistis, eĉ per mondonacoj, por ke la azilo ne estu koncedita. Li ankaŭ establis akcepto-centron sur la Appia antikva. Pro tia tolero la papo estis epitetata “marrano”, plimalbonigo de la termino “konverso”. En proceso en Romo kontraŭ 180 marranoj, li volis akceptis ilian proponon de repaĉiĝo; nur unu el ili estis bedaŭrinde mortopunita. Vidu: La leggenda nera di Papa Borgia , 2008, Verona ISBN:978-88-89913-88-8)
 
== Bibliografio ==
* Lorenzo Pingiotti, ''La leggenda nera di papa Borgia'', Fede & Cultura, 2008
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 57:
 
{{vivtempo|1431|1503|Aleksandro la 6-a}}
 
{{LigoLeginda|et}}