Bienvenue chez les Ch'tis: Malsamoj inter versioj

e
Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Forigo de 17 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1144330))
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj)
}}
 
'''''Bienvenue chez les Ch’tis''''' (“Bonvenon en ''Ŝti''-lando”, "Ŝti" estas dialekta vorto por nordfrancoj) estas franca [[filmo]] aperinta en 2008. Ĝi estas la dua filmo de la franca humuristo [[Dany Boon]], post ''[[La Maison du bonheur (filmo)|La Maison du bonheur]]''.
 
== Intrigo ==
Philippe Abrams ([[Kad Merad]]), estro de poŝtoficejo en [[Salon-de-Provence]] en [[Bouches-du-Rhône]] (suda Francio), klopodas por akiri postenon ĉe [[Mediteraneo|mediteranea marbordo]]. Ĉar li malsukcese provis fripone kredigi, ke li estas invalido, li estas punita: oni enoficigas lin al [[Bergues]] en Nordfrancio, apud [[Dunkerque]].
 
En la filmo, sudfrancoj opinias, ke nordo estas malkomforta kaj malvarmega regiono. Philippe Abrams malĝoje forlasas sian hejmon, havante multe da antaŭjuĝoj. Kontraŭatende li malkovras tre gasteman kaj interesan regionon. Li amikiĝas kun Antoine Bailleul ([[Dany Boon]]), poŝtisto en la oficejo, kiun li estras. Philippe Abrams provas kaŝi tiun ĝojan surprizon al sia edzino ([[Zoé Félix]]), restanta en sudo; li konsideras, ke momenta malproksimeco estas bona por ilia rilato. Li ŝajnigas sian novan vivon suferiga, por ke ŝi ne volu veni al Bergues.
 
== Aktoroj ==
[[Dosiero:Dany Boon Postier.JPG|thumb|right|Dany Boon en Bergues dum farado de filmo, junie de 2007]]
* [[Kad Merad]]: Philippe Abrams, poŝtoficisto
* [[Christophe Rossignon]]: la kelnero
== Pri la filmo ==
[[Dosiero:Winokbelfort.jpg|thumb|right|La [[belfrido]] de [[Bergues]], loko de la filmo]]
La vorto ''Ch’ti'' (elparolata "ŝti") estas dialekta nomo de iuj loĝantoj de norda Francio. Ĝi ankaŭ estas la nomo de ties lingvo, [[Pikarda franca dialekto|pikarda]] dialekto, kiu preferas la [[ŝuŝo|ŝuŝajn]] sonojn al la siblaj.
''Bienvenue chez les Ch’tis'' aperis la 20-an de februaro 2008 en [[Nordo-Kaleza Markolo]] kaj en kelkaj kinejoj de [[Somme]]. Ĝi aperis en tuta Francio unu semajnon poste. La filmo rapide fariĝis granda sukceso: je la 8-a de aprilo, pli ol 17 milionoj da spektantoj vidis ĝin, 6 semajnojn post la apero. Estas la unua franca filmo plej vidita en Francio, antaŭ ''[[La Grande Vadrouille]]''.
 
== Videoteko ==
Aperis [[DVD]], [[blu-radia disko]] kaj [[VHS]]-kasedo la {{daton|29|oktobro|2008}}.
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />
 
== Eksteraj ligiloj ==
* {{fr}} [http://www.bienvenuechezleschtis-lefilm.com/ Oficiala retejo]
* [http://french.imdb.com/title/tt1064932/combined ''Bienvenue chez les Ch’tis''] ĉe [[Internet Movie Database]]
[[Kategorio:Komediaj filmoj]]
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 2008]]
 
{{LigoElstara|de}}
{{LigoLeginda|fr}}
112 889

redaktoj