Eduardo la 2-a (Anglio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 51 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q5236)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
'''Eduardo la 2-a''' (n. la [[25-an de aprilo]] [[1284]], m. septembron aŭ oktobron [[1327]]) estis reĝo de [[Anglio]] de 1307 ĝis 1327.
 
== Familio kaj frua vivo ==
Eduardo estis filo de [[Eduardo la 1-a (Anglio)]] kaj [[Eleanora de Kastilio]]. Li naskiĝis ĉe [[Kastelo Caernarfon]], [[Kimrio]].
 
Linio 10:
Kiel infano, Eduardo la 2-a fianĉiĝis al [[Izabela de Francio]], filino de [[Filipo la 4-a (Francio)]]: tio estis parto de akordo por solvi konfliktojn pri la vastaj anglaj posedaĵoj en Francio. Tamen plurfoje lia patro deziris malebligi la geedzigon.
 
== Surtroniĝo ==
Eduardo la 1-a mortis la 7-an de julio 1307 survoje al kampanjo kontraŭ la skotoj. Laŭdire la mortanta reĝo petis sian filon boligi lian kadavron, eltiri la ostojn, kaj porti ilin kun la armeo ĝis la skotoj tute malvenkis: se tio veris, Eduardo la 2-a malobeis - li entombigis sian patron en [[Abatejo Westminster]]. Tuj li revenigis Gaveston al la kortego, kaj nomumis lin grafo de [[Kornvalo]].
 
== Edziĝo ==
La 25-an de januaro 1308, ĉe [[Boulogne-sur-Mer]], Eduardo kaj Izabela geedziĝis. Dum Eduardo forestis de Anglio, Gaveston servis kiel regento. Tamen rilatoj inter Eduardo kaj Izabela malglatis: Eduardo (kiu verŝajne ambaŭseksemis) ofte neglektis sian edzinon kaj ŝajne preferis bonaspektajn virajn favoratojn. La favoratoj klopodis malpliigi la influon de Izabela kaj senigi ŝin de bienoj kaj enspezoj.
 
== Konfliktoj kun nobeloj ==
Multaj anglaj nobeloj malkontentis pro la influo de Gaveston. En 1311 ili devigis Eduardon ekzili Gaveston. Kiam Eduardo revenigis Gaveston la sekvantan jaron, tiu kaptiĝis kaj murdiĝis. Plurajn semajnojn la lamentanta Eduardo retenis la restaĵojn de sia amiko ĝis la eklezio devigis lin entombigi ilin. Kolerege la reĝo planis militon kontraŭ la baronojn kiuj komplotis kontraŭ li kaj Gaveston: sed septembron 1312 la baronoj, verŝajne kredante ke mankis al ili sufiĉe da forto, eniris pacdiskutojn, kaj oktobron kvar potencaj grafoj cedis kaj petis pardonon.
 
== Skotlando ==
De 1307 al 1314 Eduardo la 2-a militis en Skotlando, sed fine de ĉiu kampanjo [[Roberto Bruso]] rekonkeris pli da tiu lando. Junion 1314 Eduardo retenis nur [[Kastelo Stirling|Kastelon Stirling]] kaj [[Berwick-upon-Tweed]]. Stirling estis sieĝata. La 24-an de junio 1314, survoje al Stirling kun armeo de 20 mil infanterianoj kaj 3 mil kavaliroj, Eduardo decide malvenkis dum la [[batalo de Bannockburn]]. Tio ege malpliigis lian potencon en Anglio.
 
== La familio Le Despenser ==
Post la morto de Gaveston, Eduardo plifavoris sian bonevon (kaj bofraton de Gaveston) [[Hugo Despenser (la pli juna)|Hugon Despenser (la pli junan)]]. Denove multaj nobeloj malkontentiĝis. En 1320 Eduardo konfiskis [[Gower]] de angla nobelo kaj donis ĝin al Hugo Despenser. Du grafoj kaj aliaj potenculoj militis kontraŭ la familio Despenser, kaj, la 14-an de aŭgusto 1321, devigis Eduardon ekzili Hugon kaj lian patron. Sekve pluraj gravaj nobeloj subtenis Eduardon kontraŭ liaj kontraŭuloj, el kiuj multaj gravuloj estis mortigataj. La 16-an de marto 1322, [[Tomaso Plantaĝeneto (2-a grafo de Lancaster)]], la plej potenca kontraŭulo kaj nepo de [[Henriko la 3-a (Anglio)]], malvenkis proksime al [[batalo de Boroughbridge|Boroughbridge]], [[Jorkŝiro]], kaj kaptiĝis. Tomaso mortkondamniĝis per proceso dum kiu oni tute malebligis lin defendi sin. Ĉe [[Jorko]] Eduardo nuligis ĉiujn antaŭajn akordojn kiuj malpliigis liajn povojn. Li revenigis la Despenser patron kaj filon, kiuj potenciĝis pli ol antaŭe, kaj kiuj ĉiam klopodis malpliigi la influon de la reĝino. Ŝajne tio fine persvadis Izabela ke ŝi devis kontraŭi sian edzon. Eble ŝi helpis [[Roĝero Mortimer (1-a grafo de March)|Roĝeron Mortimer]], potencan kontraŭulon de Eduardo, eskapi el la [[Turo de Londono]], kaj aŭ tiam aŭ poste ili iĝis geamorantoj.
 
== Izabela en Francio ==
Konflikto estiĝis inter Eduardo kaj [[Karlo la 4-a (Francio)]] pri [[Gaskonio]], por kiu Eduardo rifuzis omaĝi al la franca reĝo. Karlo konkeris Gaskonion kaj aliajn anglajn posedaĵojn en Francio, kaj anglaj armeoj malsukcesis regajni ilin. Eduardo sendis Izabela al Francio por pridiskuti eblan akordon. La 31-an de majon 1325 ŝi konsentis al pacakordo per kiu Eduardo ja omaĝu, sed ŝia edzo decidis sendi sian filon, la estontan [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardon la 3-an]]. Por Eduardo la 2-a tio estis katastrofa eraro. Kun sia amata filo apud si, Izabela anoncis ke ŝi ne revenos al Anglio antaŭ kiam Eduardo forsendu Hugon Despenser kaj lian patron. En [[Parizo]] ŝi loĝis malkaŝe kun Roĝero Mortimer. Ĉirkaŭ ili kuniĝis anglaj nobeloj kiuj kontraŭis Eduardon kaj la familion Despenser. Karlo la 4-a rifuzis postulon de Eduardo ke li forpelu ŝin, respondante, "Volonte ŝi alvenis, kaj libere ŝi rajtis reiri [al Anglio] se ŝi tion dezirus. Sed, se ŝi preferas resti ĉi tie, ŝi estas mia fratino kaj mi rifuzas forpeli ŝin." Duonfrato de Eduardo alianciĝis al Izabela, kaj edziĝis al kuzino de Mortimer.
 
== Falo ==
Septembron 1326 Mortimer kaj Izabela invadis Anglion, akompanate de relative malmultaj batalistoj. Eduardo klopodis kunigi grandegan armeon por venki ilin, sed multaj rifuzis subteni lin. [[Henriko Plantaĝeneto (3-a grafo de Lancaster)]], frato de la ekzekutita Tomaso kaj posedanto de ties vastaj bienoj, kaptis trezoron de la du Despenser kaj marŝis suden por subteni Mortimer. La 2-an de oktobro Eduardo kaj la du Depsenser fuĝis el [[Londono]]. La 15-an de oktobro londona homamaso mortigis plurajn gravajn subtenantojn de Eduardo.
 
Linio 36:
La 20-an de januaro 1327, post parlamentaj debatoj, Eduardo decidis abdiki: tio anonciĝis en Londono la 24-an de tiu monato, kaj Eduardo la 3-a surtroniĝis. Ĉar li havis nur 14 jarojn, Izabela kaj Mortimer servis kiel regentoj. Ili translokigis Eduardon la 2-an al Kastelo Berkeley, [[Gloucestershire]]. Septembron aŭ oktobron 1327 Izabela informiĝis ke ŝia edzo mortis "pro dolorega malsano" en la kastelo: laŭdire Izabela ordonis lian murdon per intence ambigua komando. Eduardo entombiĝis en la katedralo de [[Gloucester]].
 
== Literaturo ==
Ĉirkaŭ 1592 [[Christopher Marlowe]] verkis teatraĵon ''Edward II'' (''Eduardo la 2-a'').
 
== Idoj ==
Eduardo la 2-a kaj Izabela de Francio havis kvar idojn:
* [[Eduardo la 3-a (Anglio)]] (1312-1377)
Linio 74:
[[Kategorio:Anglaj reĝoj]]
[[Kategorio:Plantaĝenetoj]]
 
{{LigoLeginda|no}}