GNU: Malsamoj inter versioj

45 bitokojn forigis ,  antaŭ 6 jaroj
e
Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Forigo de 66 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q44571))
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj)
{{Temas pri|la projekto lanĉita de [[Richard Stallman]]|[[GNU (apartigilo)]]}}
[[Dosiero:Heckert_GNU_white.png|thumb|250px|La simbolo de GNU]]
La projekto '''GNU''' estis lanĉita de [[Richard Stallman]] kun la celo de krei kompletan [[Libera programaro|liberan]] [[Operaciumo|operaciumon]]. Li anoncis la projekton al la publiko la [[27-a de septembro|27-an de septembro]], [[1983]], ĉe la net.unix-wizards [[Usenet|novaĵgrupo]]. Poste Stallman dissendis la [[GNU-Manifesto]]n kaj aliajn eseojn, kiuj pritraktas liajn kialojn por la projekto GNU, unu el kiuj estas ''reporti la kunlaboran
senton kiu ekzistis en la komputila mondo antaŭe''.
 
Por certiĝi, ke la GNUa programaro restos libera por ĉiuj uzantoj "lanĉi, kopii, modifi kaj disdoni", la projekto disdonas ĝin sub permesilo, kiu estis verkita por doni al ĉiuj tiujn rajtojn, dum ĝi malpermesas plue malpliigi la permesojn. Ĉi tiu ideo, tiel nomata angle "copyleft" (vortlude "kopio-maldekstra", aŭ "malkopirajto"), estis enkorpigita en la [[GPL|Publikan Permesilon de GNU]] (GPL).
 
En 1985, Stallman kreis la [[FSF|Fondaĵon de Libera programaro]] [angle ''Free Software Foundation'' (FSF)], por provizi subtenon por la GNUa projekto. La FSF ankaŭ dungis programistojn por kontribui al GNU, sed granda parto de la laboro estis (kaj estas) farata de libervolaj programistoj. Kiam GNU iĝis pli vaste konata kaj estimata, interesataj firmaoj komencis kontribui al la laboro aŭ ekvendis GNUan softvaron kaj teknikan subtenon. La plej konataj kaj plej sukcesaj el ĉi tiuj estas ''Cygnus Solutions'', kiu nun estas parto de ''[[RedHat]]''.
 
Jam en 1990, la GNUa sistemo havis etendigeblan tekstoredaktilon, [[Emakso]]; tre sukcesan optimumigitan tradukilon, [[GCC]]; kaj la plejmulton de la kernaj programadaj bibliotekoj kaj utilprogrametoj de norma Uniksa distribuo. La sola afero, kiu mankis al ĝi, estis la [[kerno (operaciumo)|kerno]].
 
== La GNUa Manifesto ==
En la GNUa Manifesto, Stallman menciis, ke unua versio de kerno ekzistis sed ĝi postulis pli da funkcioj por imiti Unikson. Li aludis al TRIX, kerno verkita ĉe [[MIT]], kies verkistoj decidis disdoni ĝin senkoste. Ĝi estis kongrua kun Unikso versio 7. En decembro de 1986 laboro komenciis por
modifi tiun kernon. La verkistoj post iom da tempo decidis, ke ĝi estas neuzebla kiel komenca punkto, precipe ĉar ĝi funkciis nur ĉe malvaste
konata kaj multekosta 68000-komputilo kaj pro tio ili bezonus porti ĝin al aliaj arkitekturoj antaŭ ol ĝi estus uzebla. En 1988, la MACH-a mesaĝopasa kerno de CMU estis konsiderata. Komence ĝi estis prokrastata dum ĝiaj verkistoj forstrekis kodon de AT&T. Komence la GNUa kerno estis nomata Alix, sed poste Michael Bushnell preferis la nomon [[Hurd]]. Tial la nomo Alix estis movita al subsistemo, kaj estis poste tute forstrekita. Dum la sekvaj jaroj, la verkado de Hurd estis malrapida pro teknikaj kaj personaj malkonsentoj.
 
== La Linuksa kerno aperas ==
En 1991 [[Linus Torvalds]] verkis la Unikso-kongruan [[Linukso|Linuksan]] kernon kaj eldonis ĝin laŭ la GPL. Linukso estis plue verkata de diversaj
programistoj en la [[Interreto]]. En 1992, Linukso estis kunmetita kun la GNUa sistemo. Ili formis kune tute funkciantan liberan operaciumon. Oni vidas la GNUan sistemon plej ofte en ĉi tiu formo, kutime nomata la GNU/Linuksa sistemo; aparta kolekto de operaciumo kaj programoj tiam estas nomata ''distrubuaĵo de GNUo-Linukso'', ''distribuaĵo de GNU'' aŭ ''Linuksa distribuaĵo''. (''Hurd'' ankoraŭ estas aktive verkata, kaj prova versio de la GNUa sistemo kiu uzas Hurd-on anstataŭ Linukson estas nun havebla.)
 
{{Portalo Libera programaro}}
 
[[kategorioKategorio:Libera programaro]]
[[Kategorio:Mallongigoj]]
 
{{LigoElstara|ar}}
 
{{LigoLeginda|pl}}
112 941

redaktoj