Arketipo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 4 eksteraj ligiloj + 1 ligoj + 5 kategorioj
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
[[Psikoanalizo]] > [[Carl Gustav JUNGJung]] > Arketipo
----
'''Arketipo''' estas termino enkondukita de [[Carl Gustav JUNGJung|Karlo Jung]] en la [[psikologio]]n. Ĝi devenis de la koncepto de [[instinkto]]j. Multaj studoj pri diversaj bestoj indikis ke instinkto estas heredita tendenco fari specifajn agojn, kiam la cirkonstancoj tion ebligas kaj necesigas. Tiaj agoj povas esti tre kompleksaj, ekzemple la konduto de [[abelo]]j kiam ili trovas kaj poste informas la abelaron pri la troviĝloko de certaj floroj.
 
Jung difinis arketipon kiel hereditan inklinon agi kaj formi koncepton specife homan. Ekzemplo estas la kapablo kaj inklino paroli, kio ekzistas kiel natura parto de la disvolviĝo de la homa menso. Ĉiuj infanoj nature lernas paroli, kvankam la specifaj detaloj de la lingvoparolado estas lernataj. Studoj faritaj de lingvistoj montris ke la strukturo de [[lingvo]]j estas ĉie simila, kvankam kun multegaj variantoj kaj idiosinkraziaj detaloj.
Linio 9:
Arketipaĵo estas vortigo aŭ bildigo (aŭ specifa ago) instigita de arketipo. Estas erare supozi ke arketipo estas specifa bildo aŭ koncepto. Arketipo estas la denaska kapablo kaj inklino, kiam la cirkonstancoj instigas, vortigi aŭ bildigi (aŭ agi) laŭ simila skemo, kiu troviĝas nature en la homo.
 
[[Freud|Sigmund FREUDFreud]] enkondukis la koncepton, ke specifaj ideoj kaj agoj estas heredaĵoj, kiujn ĉiuj homoj reproduktas siamaniere. Jung rafinis tiun koncepton, per sia atentigo, ke la specifa karaktero de ĉie manifestiĝanta ideo aŭ ago estas kulture determinita, kvankam ĝi estas estigita sur la bazo de malkonscia instinkta heredaĵo, kiu estiĝis laŭ la normala darvina hereda scienco.
 
<!-- drb -->
Linio 28:
[[Kategorio:Mitologio]]
[[Kategorio:Religio]]
 
 
[[cs:Archetyp]]