Marie-Antoinette: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lebr04.jpg estas anstataŭigita per Marie_Antoinette_and_her_Children_by_Élisabeth_Vigée-Lebrun.jpg. [[commons:User:CommonsDelinker|CommonsD
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 39:
Kiam Marie Antoinette estis 13-jaraĝa, la imperiestrino, maljuna damo kaj [[vidvino]], interesiĝis plie pri ŝia edukado por la ŝia estonta edziniĝo. La ĉefdukino lernis ludi [[klaviceno]]n de [[Christoph Willibald von Gluck|Gluck]] kaj francajn dancojn de Jean-Georges Noverre. Kiam la patrino elektis krome du aktorojn por instrui al ŝi prononcon kaj kantadon, la franca [[ambasadoro]] protestis oficiale ([[aktoro]]j tiam estis ne tre decaj personoj). Sekve [[Maria Teresia]] petis al li nomumon de guvernisto akceptota de la franca krono. Estis elektita la [[abato]] de Vermond, admiranto de [[klerismo]] kaj ŝatanto de [[belarto]]j, kiu sendita al la imperia [[kortego]] devis plenumigi la mankojn en la edukado de la juna ĉefdukino kaj ekprepari ŝin por ŝia onta posteno.
 
La [[13-an de junio]] [[1769]] la [[markizo]] de Durfort, ambasadoro de Francio en Vieno, realigis la oficialan manpeton de la [[Dauphin]]. [[Maria Teresia]] akceptis tuj. En Francio la lojala partio, malamike pro la falo de la aliancoj kaŭzita de Étienne François Choiseul, duko de Choiseul, favore de la ĉiama malamiko, nomigis la estontan [[daŭfeno|daŭfeninon]] "la Aŭstria".
 
=== Daŭfenino ===
Linio 79:
La 4-an de majo [[1789]] oni malfermis la [[Francaj Ĝeneralaj Statoj|Ĝeneralajn Statojn]]. Post la malferma meso sinjoro de la Fare predikis, kontraŭ Marie Antoinette denuncante la lukson senbremsan de la kortego kaj de tiuj kiuj, sataj de tiu lukso, serĉas la plezuron en "infana imitado de la naturo" (rakontita de Adrien Duquesnoy en la "Journal sur l’Assemblée constituante" ([[taglibro]]), evidenta aludo al la ''Petit Trianon'' (kastelo ĉe Versailles).
 
La 4-an de junio mortiĝis la malgranda Ludoviko Jozefo. Por eviti elspezojn oni forigis la ceremoniaron en la [[Baziliko de Saint-Denis]]. La politika aktualo ne permesis al la reĝa familio solenan funebron. Kortuŝita pro tiu evento kaj malorientita pro la stato de la Ĝeneralaj Statoj, Marie Antoinette konvinkiĝis de la ideo de kontraŭrevolucio. En julio, Ludoviko la 16-a elpostenigis [[Jacques Necker|Necker]]. La reĝino brulis sian dokumentaron kaj kolektis siajn diamantojn, klopodis konvinki la reĝon por eliri el Versajlo kaj iri al pli sekura loko, malproksima de Parizo. Ekde la 14-a de julio oni proklamis priserĉadon tra Parizo. La favorituloj de la reĝino estis unuarangaj kaj la kapo de la reĝino meritis prezon. Oni akuzis ŝin je voli eksplodigi la Parlamenton per bombo kaj je sendi trupojn al Parizo.
 
La 1-an de oktobro oni produktis novan skandalon: post bankedo oferita al la korpogardistoj de la Militdomo, reĝimento de [[Flandrio]] kiu ĵus alvenis al Parizo, la reĝinon oni aklamis, la blankajn kokardojn oni svingis kaj la trikolorajn oni piedpremis. Parizo estis kolera pro tiu monarkismaj manifestacioj kaj pro la bankedo kiam eĉ panon ne havis la popolo. La 5-an de oktobro manifestacio de virinoj iris al Versajlo petante panon kaj dirante, ke oni iras serĉe de la "panisto" (la reĝo), la "panistino" (la reĝino) kaj la "malgranda metilernanto" (la daŭfeno). Venonttage matene la insurekcianoj, armitaj per pikiloj kaj [[tranĉilo]]j, eniris en palacon, mortigis du korpogardistojn kaj minacis la reĝan familion, kiu vidiĝis reveni al Parizo eskortita de la trupoj de la [[Markizo de La Fayette]] kaj la insurekciantoj. Dum la reveno oni lanĉis minacojn kontraŭ la reĝino kaj eĉ oni montris al ŝi [[ŝnuro]]n promesante al ŝi strat-lanternon en la ĉefurbo por pendigi ŝin.
[[Dosiero:Family Tree Madame Royale.jpg|580px|center|thumb|Arbo de la reĝa familio ekde la epoko de Ludoviko la 15-a kaj ĝis la gefiloj de Luis la 16-a kaj de Karlo la 10-a.]]
 
Linio 94:
Enkete en Parizo de delegitaro de la [[Konstitucia Asembleo]], Ludoviko la 16-a respondis per banalaĵoj, kiuj publikitaj, kolerigis la popolon, kiu postulas la detronigon de la reĝo. Marie Antoinette intervjuis sekrete kun [[Antoine Barnave]], kiu volas konvinki la reĝon por ke tiu akceptu sian rolon de konstitucia monarko. La 13-an de septembre, Ludoviko la 16-a, akceptis la Konstitucion. La 30-an, la Konstitucia Asembleo disformiĝis kaj estis anstataŭata de la [[Parlamento|Leĝofara Asembleo]], kvankam onidiroj primilitaj kontraŭ la proksimaj monarkioj, unuarange, ĉe Aŭstrio, evidentiĝis. La popolo starigas kontraŭ Marie Antoinette, kiun oni konsideris "ina monstro" eĉ "Madamo [[Vetoo]]"; akuzante ŝin enmeti la ĉefurbon en sangobanejon. La 3-an de aŭgusto de [[1792]] la manifesto de la duko de Brunsvigo finardigas la popolon, ĉar per tiu milita minaco anoncis konsekvencojn sekve al ia domaĝo de la reĝa familio.
 
La 10-an de aŭgusto eksplodis la insurekcio. La Tujlerjojn oni atakis, la reĝo rifuĝis en la [[Nacia Konvencio (Franca Revolucio)|Konvencio]], kiu voĉdonis sian provizoran detronigon, kaj ambaŭ gereĝoj estis internigitaj en la monaĥejo de la Feuillants. Venonttage, la reĝa familio estis translokigita al la [[prizono Temple]]. Tie mortos, post preskaŭ du jaroj, ŝia dua virfilo, kiam tiu estis 10-jaraĝa, konata kiel [[Ludoviko la 17-a (Francio)|Ludoviko la 17-a]], kvankam kompreneble neniam reĝos. Dum la amasmurdoj de septembro, la [[Marie-Louise de Savoie-Carignan, princino de Lamballe|princino de Lamballe]], simbola viktimo, estis sovaĝe murdita kaj ties kapo montrita sur lanĉopinto, eĉ antaŭ la fenestroj malantaŭ kiuj estas Marie Antoinette. Malmulte poste, kiam jam la milito komenciĝis, la reĝa familio restis retenita de la Konvencio. Komence de decembro, oni malkaŝis la "feran ŝrankon" kie Ludoviko la 16-a kaŝis sian sekretan dokumentaron. La proceso tiam estis neevitebla.
 
La 26-an de decembro la Konvencio voĉdonis favore de la morto de Ludoviko la 16-a, kiu estis ekzekutita la 21-an de januaro [[1793]]. La 27-an de marto, [[Maximilien Robespierre|Robespierre]] demandis unuafoje antaŭ la Konvencio, pri la estonteco de la reĝino. La 13-an de julio la [[daŭfeno]] estis separita de sia patrino kaj fidita al ŝuisto Antoine Simon. La 2-an de aŭgusto Marie Antoinette estis separita de siaj filinoj kaj alportita al la [[Conciergerie]]. La enketado komencis venonttage.
Linio 108:
Por troigi la akuzon, Tinville deklarigis la daŭfenon kontraŭ ŝia patrino. Antaŭ la tribunalo, la infano akuzis sian patrinon kaj sian onklinon je incito al masturbo kaj al aliaj seksaj agadoj. Kolera, Marie Antoinette, petis la virinojn de la publiko defendu ŝin.
 
Oni akuzis ŝin interparoli kun fremdaj potencoj. Kiel la reĝino neas ĝin, Herman, prezidanto de la Tribunalo, markis ŝin kiel "la ĉefa instiganto de la perfido de Ludoviko Kapeto", kio okazigus proceson pro alta perfido. La akuzakto deklaris tiel: "Ekzaminita ĉiu dokumento prezentita de la publika akuzisto rezultis ke, kiel la Mesalinoj, Brunegildoj, Fredegundoj kaj Mediĉoj, kiuj estis taksitaj kiel reĝinoj de Francio kaj kies nomoj, porĉiame hatataj, ne eniros en la jarrakontaro de la Historio, Marie Antoinette, vidvino de Ludoviko Kapeto, estis, post ŝia paŝo tra Francio, plago kaj hirudo de francoj."
 
La deklaroj de la atestantoj rezultis malmulte konvinkaj. Marie Antoinette respondis, ke ŝi estis nur la edzino de Ludoviko la 16-a kaj ke estis li kiu eraris kaj ke ŝi akceptis sian volon. Fouquier-Tinville petis mortopunon kaj deklaris la akuziton: ''"deklare malamiko de la franca nacio"''. La du advokatoj de Marie Antoinette, Tronçon-Ducoudray kaj Chauveau-Lagarde, junaj kaj senespertaj, senkone la dokumentaron, povis nur legi kaj laŭte kelkajn notojn kiujn povis redakti.
Linio 156:
{{ADLS|2008|33}}
 
{{LigoElstara|bs}}
{{LigoElstara|it}}
{{LigoElstara|pt}}
{{LigoLeginda|sr}}
{{vivtempo|1755|1793}}
 
[[Kategorio:Arkidukoj]]
[[Kategorio:Habsburgo]]