Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

41 bitokojn forigis ,  antaŭ 4 jaroj
e
Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
}}
[[Dosiero:Liseberg 2007 1.JPG|200px|thumb|left|Liseberg amuzparko, Göteborg]]
'''Göteborg''' ([[Sveda lingvo|svede]] [{{IPA|jœte'bɔrj}}], {{Sono|sv-Göteborg.ogg|''Göteborg''}}; esperante '''Gotenburgo'''). Fondita en [[1619]] de [[Svedio|sveda]] [[reĝo]] [[Gustavo la 2-a Adolfo]]. La urbo situas sur la okcidenta bordo apud la elfluejo de la rivero Göta.
 
Gotenburgo estas la dua plej granda urbo de Svedio kun pli ol duona miliono da loĝantoj en la dense loĝata areo kaj preskaŭ 900 000 en Gotenburgo kun ĉirkaŭurboj. La urbo kunkreskis kun apudaj dense loĝataj areoj en la apudaj komunumoj Mölndal kaj Partille.
Kelkaj el la grandaj industriaj konzernoj kiel Volvo, SKF kaj aliaj bone konataj industriaj teknikaj kompanioj kiel ESAB kaj Hasselblad AB ekestis kaj havas siajn ĉefoficejojn en Gotenburgo. Granda parto de la svedaj eksporto kaj importo iras tra la haveno de Gotenburgo, kiu estas la plej granda haveno de Nordio. Gotenburgo estas ĉefurbo de la moderna sveda provinco [[Västra Götalands län]] kaj episkopa sidejo de Gotenburga diocezo.
 
En ĝi okazis la 8-a kongreso de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]] (SAT) de la 14-a ĝis 18-a de aŭgusto [[1928]] kun ĉ. 400 partoprenantoj el 24 landoj. En la kongreso interkonsentiĝis konvencio inter SAT kaj [[LEA]]-oj. La kongreso akcentis la kulturan, edukan, ne-politikan kaj kontraŭdogman karakteron de SAT. En la urbo ankaŭ okazis la [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]]-kongreso en 1976 kaj la 88-a [[UK 2003|Universala Kongreso de Esperanto]] en 2003.<br />
[[Enciklopedio de Esperanto - G|EdE-G]]
 
[[Kategorio:Bohuslando]]
[[Kategorio:Västra Götalands län]]
 
{{LigoElstara|af}}
{{LigoLeginda|sv}}
112 889

redaktoj