Maginot-linio: Malsamoj inter versioj

21 bitokojn forigis ,  antaŭ 4 jaroj
e
Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Forigo de 51 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q162746))
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj)
La '''Maginot-linio''' estas [[fortikaĵo|fortikaĵlinio]] en [[Francio]]. La granda parto de la Maginot-linio estis konstruita en la jaroj [[1930]]–[[1934]].
 
Ĝi estis nesturmebla, sed ĝi tute senutilis, ĉar la germanoj pasis tra Belgio (same kiel dum la [[Unua mondmilito]]). Post la militĉeso la garnizonoj de la Maginot-linio estis ĉiam tie nevenkitaj, sed senpovaj, ili nenion plu povis fari ol kapitulaci.
 
En tiu ĉi periodo en la franca limregiono elkreskis la ĉefaj fortikigitaj zonoj – la rejna kaj la zono de Rejno ĝis [[Longjono]] en nordorienta Francio. La Maginot-linio sume konsistis el tri ĉefaj fortikigitaj spacoj: „Burgundan pordegon“ fermis [[Belfort]], la duan spacon [[Lauter]] en [[Alzaco]], apoganta sin ĉe [[Rejno]] kaj [[Saar]], baris 80 km de limregiono, kaj la tria – [[Messo]] en [[Lotrino]] – defendis sume 120 km de la franca limregiono. Al la Maginot-linio apartenis ankaŭ du memstaraj fortikigitaj sektoroj – [[Kolmaro]] kaj [[Strasburgo]] kaj la memstara barejsektoro Saar. Sed en la jaro [[1934]] la konstruado de tiuj ĉi fortikaĵoj ne finiĝis; daŭris konstruado de novaj fuortaroj kaj pliperfektigado de jam konstruitaj kaj armitaj objektoj. Indikoj pri la suma nombro de la fortikaĵobjektoj de tiu ĉi linio tre diferencas: da ĝi estis proksimume 5800. El tio estis sume 49 fuortaroj – 29 infanteriaj kaj 20 artileriaj – kaj du grandgrupoj. Krome estis 246 infanteriaj fuortoj, 52 artileriaj izolitaj fuortoj, 3216 betonaj fortikaĵetoj armitaj per peza mitralo, 472 betonaj fortikaĵetoj armitaj per kontraŭtanka kanono kaj 936 betonaj objektoj armitaj per kanonoj kaj mitraloj. Krome la Maginot-linio konsistis el 222 malgrandaj betonaj objektoj kun blendaj kupoloj, servantaj kiel kaŝejoj de batalpretaj taĉmentoj, 94 rezistkapablaj gvatobjektoj, 205 kaŝejoj el ferbetono por bezonoj de komunikilaro kaj pluaj objektoj.
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Francio]]
[[Kategorio:Fortikaĵoj en Francio]]
 
{{LigoLeginda|sv}}
112 889

redaktoj