Longfingra certio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
oiseaŭ → oiseaux
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 31:
La Longfingra certio estas 12.5&nbsp;cm longa kaj pezas 7.0 al 12.9 g. Ili havas tre brunajn suprajn partojn tre markitajn de nigro, sablokoloro kaj blankeco, kaj tre brunan voston. La ventro kaj flankoj estas nuancokrecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli senkolorajn suprajn partojn ol plenkreskuloj, kaj ties subaj partoj estas blankecaj kun malhela punktetado ĉe flankoj.<ref name= Harrap/>
 
La kontaktalvoko estas tre silenteca, mallaŭta kaj altatona ''sit'', sed plej distinga alvoko estas penetranta ''crii'', foje ripetata kiel serio de notoj. La maskla kanto komencas per ''srrih, srrih'' sekvata laŭvice de kelkaj babilecaj notoj, pli longa descenda murmuraĵo kaj fajfo kiu falas kaj poste leviĝas.<ref name= Harrap/>
 
La teritorio de la Longfingra certio koincidas kun tiuj de aliaj kelkaj arbogrimpuloj, kiuj povas prezenti lokajn identigoproblemojn. En Eŭropo, la Longfingra certio kunhavas multe de sia teritorio kun la Mallongfingra certio. Kompare al tiu specio, ĝi estas pli blanka sube, pli bruna kaj pli punkteca supre, kaj havas pli blankan superokulan strion kaj iom pli mallongan bekon. Vida identigo, eĉ kun la birdo enmane, povas esti neebla pro manko de nekonfuzigaj markoj. Kantanta arbogrimpulo estas pli facile identigebla, ĉar la Mallongfingra certio havas distingan serion de regulaj nesekvaj notoj laŭsone tre diferencaj el la kanto de la Longfingra certio; tamen oni scias, ke ambaŭ specioj povas kanti la kanton de la alia.<ref name= Harrap/>
 
Tri himalajaj iamaj subspecioj de la Longfingra certio estas nuntempe konsiderataj kiel plena specio nome [[Hodgsona certio]], ekzemple de [[BirdLife International]],<ref name =Birdlife >{{cite web|title= Hodgson's Treecreeper ''Certhia hodgsoni'' |work= BirdLife Species Factsheet |url=http://www.birdlife.org/datazone/search/species_search.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=32349&m=0 |publisher=[[BirdLife International]] |accessdate=2008-05-27}}</ref> sed se ili estas ankoraŭ konsiderataj kiel subspecioj de la Longfingra certio, ili devas esti distingitaj el tri aliaj sudaziaj arbogrimpuloj. La senmarka vosto de la Longfingra certio diferencigas ĝin el la [[Himalaja certio]], kiu havas distingan striecan vostobildon, kaj ties blanka gorĝo estas evidenta diferenco el la [[Sikima certio]]. La [[Nepala certio]] estas pli malfacile separebla el la Longfingra certio, sed ĝi havas pli kontrastajn cinamokolorajn, pli ol sablokolorajn, flankojn.<ref name= Harrap/>
Linio 123:
La Longfingra certio reproduktiĝas post la unua jaro, kaj nestumas en arbofendoj aŭ malantaŭ arboŝeleroj.<ref name =BTO/> Kie estas, la enmetita nordamerika [[Sekvojadendro|Giganta Sekvojo]] estas la preferata nestarbo, ĉar oni povas facile elfosi nestokavaĵon en ties milda arboŝelo.<ref name= Cocker >{{cite book | last = Cocker | first = Mark | coauthors= Mabey, Richard |title = Birds Britannica | year = 2005 |location=London | publisher = Chatto & Windus | isbn = 0-7011-6907-9}} 394</ref> Foje ili uzas ankaŭ fendojn en konstruaĵoj aŭ muroj, kaj ankaŭ artefaritajn nestoskatolojn aŭ tegmentorandojn en koniferaj arbaroj.<ref name=Harrap/> La nesto havas bazon de bastonetoj, pinpingloj, herberoj aŭ arboŝelo, kovritan de pli milda materialo kia plumetoj, lano, musko, [[likeno]] aŭ araneretoj.
 
En Eŭropo, la ino demetas tipe 5 aŭ 6 ovojn el marto al junio, sed en Japanio 3 al 5 el majo al julio.<ref name=Harrap/> La ovoj estas blankaj kun etaj rozecaj punktetoj ĉefe en la larĝa pinto,<ref name=Harrap/> 16 al 12&nbsp;mm kaj pezas 1.2 g el kio 6% estas ŝelo.<ref name =BTO/> Nur la ino kovas la ovojn dum 13–17 tagoj ĝis kiam la nefrumaturaj lanugaj idoj eloviĝas; poste ili estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj, sed kovataj nur de la ino, dum pliaj 15–17 tagoj antaŭ [[elnestiĝo]].<ref name =BTO/> Junuloj revenas al nesto dum kelkaj noktoj post [[elnestiĝo]]. Ĉirkaŭ 20 % de paroj, ĉefe sude kaj okcidente zorgas duan ovodemetadon.<ref name=Harrap/>
 
Predantoj de arbogrimpulaj nestoj kaj idoj inkludas la speciojn de [[Granda buntpego]], [[Rufa sciuro]] kaj malgrandaj [[Musteledoj]], kaj predado estas ĉirkaŭ trioble pli alta en fragmentitaj arbarzonoj ol en ampleksaj zonoj de arbaroj (32.4% kontraŭ 12.0% en malpli fragmentita arbaro). La indico de predado pliiĝas laŭ la kvanto de arbarbordo ĉe la nestoloko, kaj ankaŭ la esto de apuda agrikultura zono, en ambaŭ kazoj probable pro alta grado de predado fare de musteledoj.<ref name= Huhta>{{cite journal|last= Huhta |first= Esa |coauthors= Aho, Teija; Jäntti, Ari; Suorsa, Petri; Kuitunen, Markku; Nikula, Ari; Hakkarainen Harri |month= February |year=2004 |title= Forest Fragmentation Increases Nest Predation in the Eurasian Treecreeper |journal= Conservation Biology|volume=18 |issue=1 |pages=148–155 | doi=10.1111/j.1523-1739.2004.00270.x}}</ref> La survivindico de junuloj de tiu specio estas nekonata, sed 47.7% de plenkreskuloj survivas ĉiun jaron. La tipa vivdaŭro estas de du jaroj, sed la maksimuma konstatita aĝo estas de 8 jaroj kaj 10 monatoj.<ref name =BTO/>
Linio 145:
* [http://ibc.hbw.com/ibc/phtml/especie.phtml?idEspecie=7461 Filmetoj de Longfingra certio ] ĉe Interreta Birdokolekto
* [http://www.oiseaux.net/oiseaux/grimpereau.des.bois.html En la franca pri tiu ĉi specio]
 
{{LigoLeginda|uk}}
 
[[Kategorio:Certiedoj]]
[[Kategorio:Birdoj de Eŭropo]]
[[Kategorio:Birdoj de Azio]]
 
{{LigoElstara|en}}
{{Link FA|fr}}
{{Link FA|sv}}