Secesio (stilo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 10:
La esprimo "secesio" venas de la arta skolo ''[[Vieno|Viena]] Secesio'' ([[germana lingvo|germane]]: ''Wiener Sezession''), kiu en [[1897]] disiĝis de la ''Viena Artista Domo'' (germane: ''Wiener Künstlerhaus''). Ankaŭ la ekspoziciejo de tiu grupo estas nomata ''La Secesio''.
 
La germana esprimo ''Jugendstil'' deriviĝas de la ilustrita revuo ''Die Jugend'' (la junularo), fondita en [[1896]]. La franca esprimo ''Art Nouveau'', uzata en pluraj lingvoj, devenas de la nomo de tiama pariza vendejo de Siegfried (Samuel) Bing, malfermita en [[1895]]. La kataluna kaj hispana ''Modernismo'' estas malsamsignifa kun la sama vorto en multaj aliaj lingvoj.
 
== Ecaro ==
 
La stilo serĉas inspiron en detale observata naturo, prefere ol en arta tradicio. Ĝi estas parte artisma reago al la tiama raciismo kaj al la maleleganto de la unuaj produktoj de moderna industrio.
 
Tial secesio favoras kurbajn, elipsajn, vorticajn formojn kun simbola valoro, freŝajn, diafanajn, mildajn kolorojn. Ĝi aplikiĝas same al mebloj, etaj objektoj, kaj al vastaj konstruaĵoj.
 
Ĉi stilon flegis pluraj talentaj artistoj, kiuj funde regis siajn respektivajn metiojn, eĉ plurajn kiel arĥitekturo kaj meblaro kun kongruaj vestaĵoj, kaj inventis novajn teĥnikojn.
Linio 51:
 
== Kritiko ==
Ĝuste tiu kurboplena stilo ja iom estas en Viena Secesio, ekz. en la pentrarto de Klimt, sed en arĥitekturo tre malofte (ekz. Majolikahaus). Ĝenerale la Viena Secesio kun siaj severaj angulaj linioj, estas pli proksima al posta [[Bauhaus]] kaj [[Art Déco]]. Pro tio eble pli bonus la vorto Novarto en Esperanto, ĉar ĝi estas uzata en multaj lingvoj (Art Nouveau, bulgare: Ар нуво, japane: アール・ヌーヴォー) kaj vaste komprenata en pliaj lingvoj.
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 70:
[[Kategorio:Artaj movadoj]]
[[Kategorio:Arkitekturo]]
 
{{LigoElstara|bg}}
{{LigoElstara|sl}}