Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 13:
=== La bekfluta familio ===

Ekzistas bekflutoj diversgrandaj. Sed, malgraŭ la fakto, ke ĉiu bekfluto ludas nur du [[oktavo]]jn, ensembloj de bekflutoj povas ludi tra sep oktavoj. Ili plej ofte agordiĝas en C aŭ F, kvankam muzikiloj en D, G kaj E-bemolo foje uziĝis. Fakte, ili ankoraŭ troveblas hodiaŭe, precipe la bekfluto en D, nomata "voĉfluto". La suba tabelo montras la tutan familion de muzikiloj en C kaj F. La plej oftaj solmuzikiloj de la bekflutfamilio estas la sopranbekfluto (ankaŭ nomata diskanto) kaj aldbekfluto (ankaŭ nomata "trebel"-o). En lernejoj la sopranbekfluto plej ofte uziĝas. La plej grandaj bekflutoj, pli grandaj ol la basbekfluto, estas malpli ofte uzataj, ĉar ili estas multekostaj kaj la grandego igas ilin malfacile manipuleblaj. Foje oni produktis eksperimentan [[garklajneto]]n, ĉe kvarto super la garklajnbekfluto, sed ĝi estis tro malgranda por akcepti fingrojn de plenkreskuloj.<ref>[http://www.hants.gov.uk/hrs/range/range.html Hampshire Recorder Sinfonia guide to the recorder family] (Gvidilo al la bekflutfamilio de la Sinfonia Bekfluta de Hampshire, anglalingva)</ref>

{| class="wikitable" style="float:right;"
Linio 20:
! Muzikiloj en C !! Tonetendo !! Muzikiloj en F !! Tonetendo
|- style="text-align:right;"
| [[Garklajnbekfluto]] en c<nowiki>'''</nowiki> (C6)
aŭ sopranissimabekfluto || [[Dosiero:Range GarkleinRecorder.png|120px]] || [[Sopranetbekfluto]] en f<nowiki>''</nowiki> (F5)
|| [[Dosiero:Range SopraninoRecorder.png|120px]]
|- style="text-align:right;"
| [[Sopranbekfluto]] en c<nowiki>''</nowiki> (C5)

[[MediaAŭdvidaĵo:SopranoRecorder.ogg|Listen to it]] || [[Dosiero:Range SopranoRecorder.png|120px]] || [[Aldbekfluto]] en f' (F4)
|| [[Dosiero:Range AltoRecorder.png|120px]]
|- style="text-align:right;"
| [[Tenorbekfluto]] en c' (C4)|| [[Dosiero:Range TenorRecorder.png|120px]] || [[Basbekfluto]] en f (F3)|| [[Dosiero:Range BassRecorder.png|120px]]
Linio 41:
=== Novaj enkondukaĵoj modernaj ===

En la frua [[20-a jarcento]] [[Peter Harlan]] disvolvis bekfluton kun iomete pli facila fingrado. Ĉi tio nomiĝas fingrado germana (en la [[franca]]: ''doigté moderne''). Ĉe bekfluto kun tia germana fingrado la kvina truo estas pli malgranda ol la kvara, dum ĉe bekfluto baroka la kvara truo estas pli malgranda ol la kvina truo. La ĉefa malsameco pri fingrado estas por ‘F’ (ĉe la bekflutoj en C) kaj ‘B-bemolo (ĉe la bekflutoj en F). Por ludi ĉi tiun noton per baroka bekfluto, oni devas uzi la fingradon 0 123 4 67. Ludante novsisteman bekfluton (germana fingrado), oni devas uzi la fingradon 0 123 4. Germana fingrado estiĝis populara en [[Eŭropo]], precipe en [[Germanio]], dum la [[1930-oj]], kaj troviĝas nun en diversaj partoj de la [[mondo]], [[Japanio]] inklusive. Sed [[Theodor Adorno]] kritikis tiajn bekflutojn, ĉar laŭ li ili havas malpli bonan agordon de [[dieso]]j kaj [[bemolo]]j, kaj sonon "banalan kaj infanecan".<ref>[http://www.dolmetsch.com/fingerings.htm Dolmetsch online - Recorder fingerings] (Fingrado bekfluta)</ref>

Nuntempe oni produktas bekflutojn kun novaj dizajnoj. Unu tipo estas bekflutoj grandaj (basbekflutoj, basegabekflutoj, k.c.) kun kvadrata [[sekco]], kiuj estas muntitaj el lignotavoloj, anstataŭ ĉizitaj el granda lignobloko.<ref>Dolmetsch faras bekflutojn kun kvarsekcoj kvadrataj. [http://www.dolmetsch.com/millennium.htm Dolmetsch "Millennium" square section recorders] Joachim Paetzold ankaŭ faras bekflutojn kun kvarsekcoj kvadrataj.</ref> Ĉi tiuj flutoj havas plenan serion de klavoj, por faciligi atingon de ĉiu fingrotruo, kaj boraĵon faldan, kiu ebligas al la bekflutisto ludi sidante. Malgraŭ tio, ke ili ne ŝajnas elegantaj, ili estas pli malmultekostaj kaj pli laŭtaj ol aliaj befklutoj de sama grandeco. Alia areo de evoluo estas bekflutoj kun kromaj klavoj kaj redizajnita boraĵo<ref>Vidu la paĝon pri Helder Blockflöten ĉe TTT-ejo de [http://www.mollenhauer.com/ Mollenhauer Blockflöten] (germanlingva)</ref>, kio ebligas:

* malpli laŭtajn notojn altajn
Linio 429:
En [[Britio]], [[Henry Purcell]], inter aliaj, uzis bekflutojn en sia muziko. Pli malfrue [[Georg Friedrich Händel]], dum sia longa periodo kreiva en [[Londono]], verkis multegajn bekflutsonatojn kun [[basso continuo]], ekzemple "The Fitzwilliam Sonatas", kiuj estis kromproduktoj de lia komponado de [[suito]]j, [[opero]]j kaj [[oratorio]]j. Multaj temoj kaj motivoj el tiuj verkaĵoj reaperis en lia [[ĉambromuziko]] por bekfluto. Krome, en tiu epoko, muzikistoj amatoraj preferis bekflutojn por ludi melodiojn. Ankaŭ oni transskribis multajn komponaĵojn renomajn por bekflutoj, ekz. [[La Follia|Folliaj-variacioj]] fare de [[Arcangelo Corelli]].

Aliajn tradiciajn komponaĵojn barokajn verkis [[Jacques Hotteterre]], [[Monsieur Naudot]] kaj la samnomaj kuzoj [[Jean-Baptiste Loeillet]]. La listo inkluzivas la samepokulojn de Vivaldi: [[Benedetto Marcello]], [[Giuseppe Sammartini]] kaj [[Francesco Mancini]]. Krom Bach, la germanoj [[Johann Mattheson]] (el [[Hamburgo]]) kaj [[Georg Philipp Telemann]] komponis muzikon elstaran por bekflutoj.

Ĉe la Baroko malfrua la bekfluto longe kunekzistis kun la kreskanta fluto transversa. Aparte impona ekzemplo de ĉi tio estas la Konĉerto en E-bemolo por Bekfluto, Fluto Tranversa kaj Kordorkestro, fare de Telemann.
Linio 509:
[[Kategorio:Blovinstrumentoj]]
[[Kategorio:Lignaj blovinstrumentoj]]

{{LigoElstara|de}}