Moskva Kremlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 16:
Caro Ivano famiĝis kiel kapabla reganto, kiu disvastigis kaj firmigis la rusan imperion, samtempe kiel konfliktoplena viro, senkompata al siaj kontraŭuloj kaj al sia ĉirkaŭaĵo. Malgraŭ ke li trifoje edziĝis kaj li havis eĉ pluajn (de eklezio nebenitaj) ligojn, li ne nur ne trovis familian feliĉon, sed lia abrupta karaktero kaŭzis en la jaro [[1581]] tragedion, kiam kverelante li morte vundis sian filon. Caro Ivano estas en [[Eŭropo]] konata kun kromnomo „La Terura“, kion li kaŭzis pro sia [[tiranismo]]. En ties fino li mem, sub premo de konscienco li kunkalkulis siajn viktimojn kaj li ĝiskalkulis ĝis sumo tri cent. Sed al tiamaj rusaj interrilatoj tiu ĉi numero ne signifas tiel multon, la longa regado de caro Ivano estas de rusoj taksita kiel sukcesa, precipe kompare kun ĥaosoj sekvantaj post morto de la caro.
 
== Kremlo en Moskvo ==
[[Dosiero:2003-04-18_Moscow_Kremlin.jpg|thumb|450px|La Moskva Kremlo, vidata de trans rivero ''Moskva''.]]
Kremlo en Moskvo en la paso de jarcentoj evoluis al impoza fortikaĵ-areo. Ĝiaj eksteraj muroj el bakitaj brikoj estas 5 ĝis 17 m altaj, longaj pli ol du kilometroj kaj plifortikigitaj per dudek turoj. Interne troviĝas la plej signifaj rusaj preĝejoj, ekz. „Uspenskij sobor“ el la [[15-a jarcento]], en kiu estis kronitaj rusaj caroj, „Blagoveŝĉenskij sobor“ kun orizitaj kupoloj kaj „Arĥangelskij sobor“ kun kriptoj de caroj. Krom tiuj (kaj pluaj) preĝejoj estas en Kremlo ankaŭ signifaj palacoj, ekz. „Bolŝij Kremlovskij Dvorec“, finita en la jaro [[1849]] kaj „Terjemskij Dvorec“ kun privataj ĉambroj de caroj. En kelkaj palacoj estas ekspoziciataj artaj trezoroj de la rusa imperio, amasigita en la paso de la tutaj jarcentoj.
Linio 45:
En 1999 UNESKO distingis la Kremlo-ensemblon kaj la Ruĝan Placon kiel '''[[Monda Kulturheredaĵo de UNESKO#Rusio|Monda Kulturheredaĵo]]'''.
 
== La Moskva Kremlo en Esperanto ==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra [[Eŭropo]] kaj la venonta ĉiĉerono estas [[Maria Sklodovska]], kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta [[Eŭropo]]. Jen kiel ŝi prezentas [[Moskvo]]n kun kvin grandaj vidindaĵoj nome la [[Kremlo]], la [[Ĉielporto]], la [[Facetita Palaco]], la [[Placo Ruĝa]] kaj la [[Katedralo de Sankta Bazilo]]:
 
Linio 55:
:Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.</ref>
 
== Notoj ==
<references/>
 
Linio 70:
[[Kategorio:Aperis en 1156]]
[[Kategorio:12-a jarcento en Moskvo]]
 
{{LigoElstara|de}}
{{LigoElstara|mk}}