Ordeno de germanaj kavaliroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 31:
 
== Pinto de potenco ==
Dum [[1337]] la imperiestro [[Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko la 4-a]] oficiale donis al la ordeno la privilegion konkeri la tutan Litovion kaj Rusion.<ref>Steponas Maculevičius, Doloresa Baltrušiene (red.): ''"Znajomość z Litwą. Księga tysiąclecia. Tom pierwszy"'' ([[pole]]: "Ekkonoj pri Litovio. La jarmila libro. Unua volumo"), Kraštotvarka, Kaŭno, 1999, ISBN 9986-892-34-1, paĝo 21</ref> Sub la regado de la Alta Majstro [[Winrich von Kniprode]] {{prononco|VINriĥ fon KNIProde}}, 1351-1382), la ordeno atingis la pinton de internacia prestiĝo, gastigante multajn nobelojn el okcidenta Eŭropo. La sveda reĝo [[Albreĥto de Meklenburgo]] petis la ordenon invadi la insulon [[Gotlando]], kie [[Vitalienbröder|frataro de piratoj]] havis sian bazon, kaj dum 1398 la kavaliroj detruis la urbon [[Visby]], venkis kaj forpelis la piratojn.
 
Dum [[1386]] la Granda Duko [[Jogaila]] de Litovio baptiĝis, edziĝis kun reĝino Jadwiga de Pollando kaj - sub la pola nomo [[Władysław la 2-a]] {{prononco|VŬAdisŭav}} - iĝis Reĝo de Pollando. Nova reganto en Litovio iĝis lia kuzo [[Vytautas]]. Per tio ekestis strategia alianco inter Pollando kaj Litovio, kiu restis dum pluraj jarcentoj kaj estis tro potenca por ke la ordeno povus venki ĝin. La ordeno provis semi malamikecon inter Władysław (Jogaila) kaj Vytautas kaj komence eĉ sukcesis, sed kiam ĝi reatakis Litovion, la alianco firmiĝis kaj restis tia. La baptiĝo de Jogaila / Władysław signis la kristaniĝon de la tuta Litovio. Kvankam tio signifis, ke la Ordeno de Germanaj Kavaliroj ne plu havis kialon batali kontraŭ la litovoj, la militado kontraŭ Litovio kaj Pollando daŭrigis.
Linio 55:
Kvankam klaras, ke la nobela kaj milite ekspansiema ordeno neniam egalis al "la germana nacio", en la pasintaj jarcentoj tamen transpreno de iuj simboloj faciligis tian miskomprenon: La koloroj de la ordeno - nigra kaj blanka - fariĝis la koloroj de la germana Reĝlando Prusio kun ĉefurbo Königsberg, kiu en la 16-a jarcento estis sekvanto de la Ordena Ŝtato. Tiu Reĝlando [[Prusio]] enkorpigis pli kaj pli da landopartoj de Germanlingvio, kaj meze de la 19-a jarcento ĝi kaj la germanlingva parto de [[Aŭstrio-Hungario]] estis la plej grandaj germanlingvaj ŝtatoj. Kiam proklamiĝis unueca [[Germana Regno]] dum [[1871]], ties naciaj koloroj estis la ordenaj kaj prusiaj koloroj nigra kaj blanka, plus la ruĝa koloro kiel simbolo de la [[Hanso|Hansaj urboj]], kaj tiel restis ĝis [[1918]]. La [[germana nacia teamo de futbalo]] ankoraŭ hodiaŭ portas vestaĵojn en nigra kaj blanka koloroj, kaj apenaŭ iu futbalisto konscias pri la rekta ligo de tiuj koloroj al la mezepoka ordeno.
 
[[FileDosiero:Old people's home run by the Teutonic Knights, Erfurt.JPG|thumb|''Deutschordens Seniorenhaus'' - maljunulejo en [[Erfurto]].]]
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 107:
[[Kategorio:Mezepoko]]
[[Kategorio:Baltio]]
 
{{LigoElstara|de}}
{{LigoElstara|hu}}
{{LigoElstara|no}}
{{LigoElstara|sl}}