Aethelred la 1-a (Mercia): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q272212)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Aethelred la 1-a''' (m. post 704) estis reĝo de [[Mercia]], [[Anglio]], de 675 al 704.
 
== Familio ==
Aethelred estis filo de [[Penda]], reĝo de Mercia, de ĉirkaŭ 626 al 655, kaj Cynewise. Liaj fratoj estis:
* Eowa, kiu mortis en batalo en 652
Linio 10:
Li havis almenaŭ du fratinojn, Cyneburh (kiu edziĝis al Alhfrith, filo de [[Oswiu]], reĝo de [[Northumbria]]), kaj Cyneswith.
 
== Altroniĝo ==
Wulfhere mortis en 675, ne longe post malsukcesa atako kontraŭ [[Northumbria]]. Aethelred sekvis lin kiel reĝo.
 
== Invado de Kent ==
[[Dosiero:British 7th Century.png|thumb|right|250px|Regnoj de Britia dum la malfrua 7-a jarcento]]
En 676 Aethelred invadis [[Kent]] kaj disrabis [[Rochester (Kent)|Rochester]]. La episkopo de Rochester aŭ estis forpelata de Aethelred, aŭ demisiis; Cwichelm, kiu sekvis lin kiel episkopo, demisiis en 678 pro la malriĉeco de la diocezo.
 
== Northumbria ==
Dum la 7-a jarcento oftis militoj inter Mercia kaj Northumbria. Malgraŭ tio estis inter-geedziĝoj de la du reĝaj familioj: Oswiu edziĝis al Cyneburh, fratino de Aethelred, kaj Peada kaj Aethelred edziĝis al Ealhflaed kaj Osthryth, filinojn de Oswiu de Northumbria. La edziĝo de Aethelred okazis antaŭ 679, kiam okazis grava batalo apud rivero [[Trent (rivero)|Trent]], kie Aethelred venkis Northumbria, kaj [[Aelfwine]], subreĝo de [[Deira]], mortis. Sekvis pacakordo per kiu Aethelred pagis la kutiman monpunon pro la morto de Aelfwine, sed regajnis [[Lindsey]], regionon de [[Lincolnshire]] kiun Wulfhere en 674 cedis al Northumbria post malvenko.
 
== Suda Anglio ==
En 681 Aethelred faris du donacojn de bienoj proksime al [[Tetbury]] en norda [[Wessex]]. Tio sugestas ke Aethelred influis en almenaŭ tiu parto de Wessex. Sed sub [[Caedwalla]] (reĝo de Wessex de ĉirkaŭ 685 al 688) Wessex plifortiĝis. Caedwalla konkeris [[Sussex]] kaj [[Kent]]. En 678 li abdikis por pilgrimi al [[Romo]], kaj Kent, verŝajne helpe de Aethelred, sendependiĝis kiel du regnoj. Ĉarto de 691 aludis al invado de Kent fare de Aethelred, kaj aliaj ĉartoj registris ke Aethelred konfirmis bien-donacojn faritajn de la reĝoj de la du regnoj de Kent.
 
== Ekleziaj aferoj ==
Frue dum la regado de Aethelred, [[Teodoro de Tarso]], ĉefepiskopo de [[Canterbury]], reordigis la eklezion en Mercia. Ĉirkaŭ 675 li senpostenigis Winfred, episkopo de [[Lichfield]], kaj dum la sekvantaj kvar jaroj li dividis tiun diocezon en kvin: [[Leicester]], Lichfield, [[Worcester]], [[Hereford]] kaj [[Dorchester]].
 
Linio 30:
Kiel sia frato Wulfhere, Aethelred subtenis Sanktan [[Wilfrid (Jorko)|Wilfrid]] kiam tiu kverelis kun reĝoj de Northumbria. Post kiam reĝo [[Aldfrith]] forpelis Wilfrid el Northumbria en 692, Aethelred nomumis lin episkopo, eble de Leicester. En 702 Aethelred malsukcese subtenis Wilfrid ĉe eklezia konsilio kiu diskutis ĉu Wifrid reiĝu episkopo de Jorko.
 
== Lastaj jaroj ==
En 697 Osthryth, edzino de Aethelred, estis murdata de nobeloj de Mercia pro nesciataj kialoj. Ŝi entombiĝis en la abatejo de Bardney, Lindsey, kiun ŝi kaj sia edzo favoris.
 
Linio 37:
Aethelred entombiĝis ĉe Bardney, kvankam oni ne scias la mortjaron.
 
== Filo ==
Aethelred kaj Osthryth havis almenaŭ unu filon, [[Ceolred (Mercia)|Ceolred]], kiu sekvis Coenred kiel reĝo en 709.
 
[[Kategorio:Anglosaksoj]]
[[Kategorio:Reĝoj de Mercia]]
 
{{LigoElstara|en}}