Olivier Messiaen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 7:
 
:„Mi orientiĝis je fabeloj, kaj Shakespeare foje estas tre fabela, kaj estas precipe ĉi tiu aspekto, kiu min influis. […] Mi ŝatis pli ol ĉio alia [[Makbeto]] (pro la sorĉistinoj kaj la fantomo ''Banquo'') samkiel [[Sonĝo de Somermeza Nokto|''Puck'']] kaj ''Ariel''.“ <ref>Claude Samuel: ''Entretiens avec Olivier Messiaen''; Paris 1986; Paĝo 5</ref>
Kiel infano li enscenigis Ŝekspiron per dekoraĵoj el celofano kaj per vitreroj surpentritaj per akvarelfarboj, je kio lia pli juna frato konsistigis la publikon.<ref>Olivier and Claude Samuel: Conversations with Claude Samuel, Portland 1994, Paĝo 41</ref>
 
Lia patrino, poetino Cecile Sauvage, havis praulojn en suda Francio. Poemo al la nenaskita filo, kiun ŝi verkis dum la gravedeco, estas karakterizata de [[Panteismo|panteisma]] natursento, kiu estis karakterizonta la plenkreskan Olivier.
Linio 17:
En la jaro 1912 familio Messiaen translokiĝis al [[Ambert]] kaj 1914 al Grenoble. Messiaen poste emfazis ofte sian intensan ligitecon je ĉi tiu loko kaj precipe de ĝia grandioza montara pejzaĝo,<ref>Claude Samuel: ''Entretiens avec Olivier Messiaen''; Paris 1986; Paĝo 11</ref> kaj akiris domon sude de la loko. Ekde la oka vivjaro evidentiĝis unuaj nekutimaj muzikaj interesoj. Messiaen komencis memlerne ludi pianon kaj komponi laŭsente [[Kanono (muziko)|kanonojn]] en la [[oktavo]]. Mallonge poste li ricevis sian unuan pianinstruon.
 
Relative frue li familiariĝis kun la pianoverkaroj de [[Maurice Ravel|Ravel]] (Gaspard de la nuit) kaj [[Claude Debussy|Debussy]] (Estampes), kiuj ambaŭ poste fariĝis gravaj por lia komponista evoluo. Je kristnasko li deziris operpartiturojn de [[Wolfgang Amadeus Mozart|Mozart]], [[Christoph Willibald Gluck|Gluck]], [[Hector Berlioz|Berlioz]] kaj [[Richard Wagner|Wagner]]. Frue montriĝis per la katolika kredo plua gvidlinio de lia posta pensado kaj kreado. Jam kiel infano li aĉetis teologiajn librojn. La rilaton inter fantazio, muziko, teatro kaj religio li poste priskribis per jenaj vortoj:
 
:„Estas nekontesteble, ke mi en la veroj de la katolika kredo centfoje, milfoje obligite per la grandiozo retrovis tiun ĉi tenton, kaj ne plu temis pri teatra fikcio, sed pri veraĵo.“ <ref>Claude Samuel: ''Entretiens avec Olivier Messiaen''; Paris 1986; Paĝo 12</ref>
 
Post la reveno de la patro la familio translokiĝis por mallonga tempo al [[Nantes]]. Krom diversaj, sinsekvaj pianinstruistoj precipe estis grava la [[Harmoniscienco|harmoniscienca instruo]] ĉe Jehan de Gibon, kiu konatigis lin kun la opero de Debussy ''Pelléas et Mélisande'', tiam ankoraŭ sentata kiel progresiva. Messiaen poste konfesis, ke ĉi tiu verko efikis sur lin kiel revelacio kaj fulmfrapo kaj influis lin kiel neniu alia.
Linio 36:
Ambaŭ Messiaen poste ekuzis en siaj komponaĵoj, ekz. en ''Nativité du Seigneur'', en kiu li modifis parte kromatikaj la gregoriajn ĉantojn. En la kompozicia klaso de [[Paul Dukas]], kiu ankaŭ estis ege grava por Messiaen, li akiris en [[1930]] sian lastan unuan premion, antaŭ ol li forlasis la konservatorion kun kroma diplomo pri altaj muzikaj studoj. Kromaj instruistoj liaj estis ''Noël Gallon'', frato de ''Jean Gallon'', kiu instruis [[harmoniscienco]]n, [[fugo]]n, [[kontrapunkto]]n kaj [[Instrumentado|orkestrado]], samkiel ''Joseph Baggers'', ĉe kiu Messiaen edukiĝis kiel frapinstrumentisto.
 
Dum sia tempo ĉe la Konservatorio Messiaen tamen ne nur estis muzike formata. Liaj gepatroj antaŭenigis lian plezuron pri teatro, vizitante kun li multnombrajn prezentadojn. Krome ili celis lian bonan ĝeneralan klerecon, kio por lernanto ĉe la Pariza Konservatorio kutime estis malofta.
:„Dum la periodo, kiam mia patro estis nomumita profesoro en Parizo, kun granda plezuro mi vizitis la monumentojn, la muzeojn kaj la preĝejojn; miaj unuaj vizitoj de Notre-Dame (...) sendube influis mian karieron. Mi estas ankoraŭ blindigita per la mirindaj koloroj de tiuj ĉi fenestroj mezepokaj (...) jen la naturo mem en sia plej eksterordinara manifestacio.“<ref>Claude Samuel: ''Entretiens avec Olivier Messiaen''; Paris 1967; Paĝo 4</ref>
 
=== Orgenisto kaj komponisto ===
Linio 43:
En 1931 li transprenis la orgenistopostenon ĉe la [[Parizo|Pariza]] preĝejo Sainte-Trinité, kiun li tenis 55 jarojn. Kvankam la ĉefa tasko de Messiaen konsistis el la liturgia akompano dum la mesoj, li tamen ankaŭ havis la eblecon ludi proprajn improvizadojn. Kiam tio tamen ekenuigis lin, li verkis la ''Messe de la Pentecôte'', en kiu li kunigis ĉiujn siajn iamajn improvizaĵojn. Jam ĉi tiu verko transpaŝis ĉion, kion oni kutime aŭdis dum diservo en preĝejo. Tial la komunumo ne komprenis la muzikon propran de Messiaen kaj indignis pri la moderneco kaj etera raveco de liaj fruaj orgenpecoj, kiujn li verkis kiel "kompona orgenisto".
 
En 1932 Messiaen edziĝis kun la violonistino kaj komponistino ''Claire Delbos'', kiu nur kelkajn jarojn post la naskiĝo de la filo Pascal (nask. 1937) eksuferis nervan malsanon kaj mortis en 1959. Por Delbos Messiaen verkis i.a. la voĉkantan ciklon ''Poèmes pour Mi'' (''Mi'' estis ŝia karesnomo) kaj kelkajn violonaĵojn.
 
Kune kun ''André Jolivet'', ''Yves Baudrier'' kaj ''Jean-Yves Daniel-Lesur'' Messiaen validas kiel fondinto de ''Jeune France'', grupo de komponistoj formiĝanta en 1936. Samjare, en 1936, Messiaen komencis sian instruagadon. Li instruis ekvidan pianludon ĉe la ''Ecole normale de musique'' kaj orgenimprovizadon ĉe la ''Schola Cantorum''.
Linio 50:
:„Lia muziko alprenas senpere pli grandan seriozecon, kiu aperis en la monatoj de suferado kaj aperigis apokalipsajn viziojn.“<ref>Theo Hirsbrunner: ''Olivier Messiaen; Leben und Werk; Laaber 1988; Paĝo 41</ref>
 
En 1941 Messiaen estis nomumita instruisto ĉe la Pariza Konservatorio. Li instruis harmonisciencon sur altega nivelo. Kiam li en 1943 denove trafis sur ''Guy-Bernard Delapierre'', kiun li ekkonis dum la militkaptiteco, li komencis fari en ties loĝejo privatajn kursojn pri analizo. Tio instigis la direktoron de la Konservatorio, transdoni al Messiaen klason pri analizo en la Konservatorio. Tiel Messiaen instruis ekde 1947 [[analizo]]n, [[estetiko]]n kaj [[Ritmo (muziko)|ritmoritmon]]n.
 
La instruadon de kompoziciklaso la estra administrejo malpermesis al Messiaen, ĉar ĝi suspektis lin pro skandalema modernismo. Nur en 1966 li rajtis transpreni la kompoziciklason kaj estis nomumita profesoro pri kompozicio. Laŭ Messiaen mem ĉi tiu klaso estis io kiel elita klaso pri kompozicio. Li tie pritraktis ĉefe temojn, kiuj laŭ sia opinio en aliaj kompoziciklasoj ne ricevis sian parton, kiel ekz. la studado de ekzota, [[Antikva epoko|antikva]] kaj modernega muziko, samkiel orkestrigo kaj [[Ritmo (muziko)|ritmo]]. Sian instruadon ĉe la Konservatorio Messiaen finis en la jaro 1978. En ĉi tiu tempo li edukis tutan generacion da gravaj komponistoj el la 20-a jarcento. Li estis ekz. instruisto de [[Pierre Boulez]], [[Karlheinz Stockhausen]] kaj [[Iannis Xenakis]].
Linio 58:
La 1-an de julio 1961 Messiaen edzinigis la pianistinon ''Yvonne Loriod'', kiu jam en 1941 estis lernantino en lia klaso ĉe la Konservatorio kaj sekve ankaŭ validis kiel unu el la plej gravaj interpretoj de lia muziko.
 
Post komponkomisio de la intendanto de la [[Nacia Opero de Parizo]], [[Rolf Liebermann]], Messiaen verkis inter 1975–1983 laŭ propra [[libreto]] sian ununuran opero ''Saint François d’Assise'', kies 8 bildoj montras la eniron de la Dia graco en la animon de [[Sankta Francisko el Asizo]].
 
En 1967 Messiaen estis elektita en la Instituton de Francio. En 1971 Messiaen estis dekorita per la alte dotita finna ''Wihuri-Sibelius-Premio'', en 1979 per la ''Bach-Premio'' de la Libera kaj Hanza Urbo Hamburgo.
Linio 70:
:„Mia sekreta sopiro je fea pompo en la harmonio puŝis min al tiuj ĉi fajroglavoj, tiuj ĉi abruptaj steloj, tiuj ĉi blu-oranĝaj lafofluoj, tiuj ĉi planedoj de turkiskolora, tiuj ĉi violkoloroj, tiu ĉi grenatruĝo de kreskegaj disbranĉiĝoj, tiu ĉi kirlo de tonoj kaj koloroj en tohuvabohuo de ĉielarko.“<ref>Citaĵo el Messiaen: ''Die Technik meiner musikalischen Sprache''</ref>
 
Messiaen registris dum mondvojaĝoj birdokantojn;– li kapablis diferencigi ĉ. ,700 birdovokojn – kaj utiligis tiujn i.a. en la pianverkoj ''Catalogue d’Oiseaux'' 1956–1958, ''La fauvette des Jardins'' 1970 kaj ''Petites Esquisses d’Oiseaux'' 1986, en ''Jardin du sommeil d’amour'' el la Turangalîla-Simfonio 1946-1948, en la orkestroverko ''Des Canyons aux Étoiles'' 1971–1974 samkiel en nekutime kompleksa formo en la 6-a bildo ''Le Prêche aux Oiseaux'' el sia opero ''Saint François d’Assise''. Rilate siajn komponaĵojn baziĝantajn sur birdovoĉoj Messiaen klarigis:
„Konsidere multaj kontraŭajn skolojn, eksmodaj stiloj kaj kontraŭdiraj skribmanieroj ekzistas neniu humana muziko, kiu inspiris la malesperantojn per fido. Tie la voĉoj de la senfina naturo.“
 
Linio 81:
== Olivier Messiaen kiel sinesteziulo ==
"''kiam mi aŭdas muzikon, kaj same kiam mi legas ĝin, tiam por vidi en mi, antaŭ miaj internaj okuloj, kolorojn moviĝantajn kun la muziko, kaj mi sentas tiujn ĉi kolorojn en ekstreme viva maniero''"<ref>Citaĵo laŭ: Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The correspondence between colour and sound sturcture in his music. Music Perception, 4 (1), S. 41</ref>
Olivier Messiaen nomis sin mem [[Sinestezio|sinesteziulo]], kiu kaj vidas ĉe sonoj kolorojn kaj ankaŭ aŭdis ĉe koloroj sonojn. En la literaturo tamen troviĝas kontraŭdiraj indikoj, ĉu je Messiaen fakte temas pri sinesteziulo malvastasence aŭ ne.
 
=== Esploro de la fenomeno ===
La usona muziksciencisto Jonathan W. Bernard surmontras en traktaĵo, ke la rilatoj koloro-tono ĉe Messiaen entute ne estas arbitraj, sed ke ili baziĝas sur certa skemo.<ref>Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The correspondence between colour and sound sturcture in his music. Music Perception, 4 (1), S. 43</ref>
Kiel kutime ĉe la fenomeno de la sinestezio, ankaŭ la rilatoj de Messiaen substaras al neniu ekstera ordo, estas plene individuaj kaj por aliaj homoj ne logike postplenumeblaj. La rilatoj aperas relative unuecaj kaj tiel lasas konkludi veran sinestezion. Interesa trajto de la sinestezio de Messiaen estas, ke ĝi ne nur pasas en la kutiman direkton ''aŭdi → vidi'', sed ankaŭ inversen. Messiaen ekz. rakontis, ke li komponis la kvinan movimenton de la komponaĵo "Sept Haikai" tradukante la kolorojn, kiujn li imagis je japana pejzaĝo, en tonojn. "''Tio estas, kion mi preskaŭ laŭvorte volis traduki en muzikon; tiu ĉi peco vere estas verda, ruĝa, orkolora kaj blua [...]''" <ref>Citaĵo laŭ Jewanski, Jörg: "Wenn ich Musik höre, sehe ich Farben" Zur Synästhesie bei Olivier Messiaen</ref>
Ne estas tute klare, ĉu je la sinestezio en ambaŭ direktojn temas pri nelibervola fenomeno aŭ pri kutimo de la komponisto.
Indicoj pri stabila rilato tono-koloro en la verkoj de Messiaen troviĝas en variaj fontoj. Eldiroj en intervjuoj, rimarkoj en antaŭparoloj aŭ tekstoj pri liaj komponaĵoj kaj kompreneble kolorskizoj en la partituroj dokumentas la ligon inter aŭda kaj vida perceptado.
Linio 94:
:1. unukolora, ekz.: "''ruĝa''" aŭ "''verda''"
:2. Same unueca kolornuanco, tamen pli kompleksa. Komparebla kun la kolorpasoj de ĉielarko, uzado de kunmetitaj nomoj, ekz.: "''blu-oranĝa''" aŭ "''griz-rozkolora''"
:3. kolorkombinaĵoj de diferenca komplekseco
:* simplaj paroj, ekz.: "''griza kaj orkolora''"
:* triopoj, ekz.: "''oranĝa, orkolora kaj laktblanka''"
:* kompleksegaj kolormiksaĵoj, ekz.: "''transparenta sulfurflavo kun helaj violkoloraj spegulaĵoj kaj etaj makuloj da prusa bluo kaj brunviola bluo''" <ref>komp. Bernard, Jonathan W. (1986): Messiaen's Synaesthesia. The correspondence between colour and sound structure in his music. Music Perception, 4 (1), S. 44</ref>
La duopoj kaj triopoj prezentas supozeble sinsekvon de akordoj, bildigitaj per paralelaj aŭ vertikalaj kolorgrupoj, la lasta punkto je tio konsideras certajn kolorhierakiojn, kiuj ankaŭ sin povas esprimi per punktoj, strioj ktp..
 
Linio 114:
 
== Verkoj ==
=== Orgeno sola ===
* ''Esquisse modale'' (1927; ne publikigita, manskribaĵo perdiĝis?)
* ''Prélude'' (ĉ. 1928; malkovrita en 1997 kaj postmorte eldonita de [[Olivier Latry]]; Paris: Leduc, 2002)
Linio 133:
* ''Livre du Saint Sacrement'' (1984; Paris: Leduc, 1989)
 
=== Pliaj komponaĵoj (elekto) ===
* ''Préludes'' por piano, 1928
* ''Les offrandes oubliées'', sinfonia meditaĵo por orkestro, 1930
Linio 185:
* [http://www.oliviermessiaen.co.uk/ The Olivier Messiaen page (angle)]
 
== Fontindikoj ==
<references/>
 
Linio 200:
[[Kategorio:Viroj]]
[[Kategorio:Membroj de la franca Akademio de Belartoj]]
 
{{Link FA|en}}
{{Link FA|it}}