Ekstremadura lingvovario: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e asturi-
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 23:
La norda estas kutime konsiderita kiel la lingvo propra, kaj estas parolata en la nordokcidento de la aŭtonoma regiono Ekstremaduro, kaj la sudokcidento de Salamanko, provinco de la aŭtonoma regiono [[Kastilio kaj Leono]].
 
La centra kaj suda estas parolataj en suda kaj centra Ekstremaduro, kaj estas, almenaŭ ekde la [[18-a jarcento]], [[Kastilia lingvo|kastiliaj]] dialektoj. En la portugala urbeto [[Barrancos]] (~''baranko'') (en la landlimejo inter Ekstremaduro, Andaluzio kaj Portugalio), dialekto de la [[Portugala lingvo|portugala]] peze influita de la ekstremadura estas parolata, nomata "[[Barranquenho]]", la Baranka dialekto. La norda ekstremadura ankaŭ havis sub-dialektan regionon en suda Salamanko, la ''"palra d'El Rebollal"'', kiu jam preskaŭ malaperis.
== Historio ==
Okcidenta Ekstremaduro estis rekonkerita de la [[Regno de Leono]], kies lingvo la [[Malnova leona lingvo|Malnova leona]] estis uzata de tiuj novaj lristanaj enloĝantoj, kiuj alvenis ĉirkaŭ la [[12-a jarcento]] al la teritorio kie la ekstremadura estas ankoraŭ parolata.
 
Post la uniĝo de la regnoj Leono kaj Kastilio (en la 'Kronon de Kastilio kaj Leono'), la kastilia lingvo ([[Hispana lingvo|hispana]]) malrapide anstataŭigis la Latinan kiel la oficialan lingvon de la institucioj, per tio subpremante la malnovan leonan tiel ke ĝi iĝis signo de malriĉo kaj nescio de tiuj kiuj ĝin parolis. Nur en [[Asturio]] (kie la lingvo naskiĝis) la homoj restis konsciaj ke ili parolas lingvon, malsaman de kastilia lingvo; sed eĉ tie nur iuj aŭtoroj uzis ĝin en siaj verkaĵoj.
 
Probable la kultura tumulto de la kastilia [[Universitato de Salamanko]] estis la kaŭzo de la rapida kastiliigo de ĉi tiu provinco, per tio dividante la asturi-leonan domajnon inter la asturia kaj la leona en la nordo, kaj la ekstremadura en la sudo de la malnova Leona regno. La ekspansio de la hispana ankaŭ venis el la sudo kun la ekonomia revivigo de la [[provinco Badaĥozo]].
 
La malfrua [[19-a jarcento]] vidis la unuan seriozan provon verki en la ekstremadura, ĝis tiam neskriba lingvo, kun la fama poeto [[José María Gabriel y Galán]]. Naskiĝinta en Salamanko, li loĝis la plejparton de sia vivo en la nordo de [[Cáceres (provinco)|Cáceres]], Ekstremaduro. Li verkis en loka varianto de la ekstremadura, plena je dialektaj restaĵoj, sed ĉiam kun okulo sur la hispana uzado, kaj ankaŭ skribante la plejparton de siaj verkoj en la hispana.
 
Post tio, lokismoj estas la ŝablona maniero en la provoj defendi la ekstremaduran lingvon, ĝis tiom ke hodiaŭ nur iuj provas revigligi la lingvon, kaj fari nordan Ekstremaduron dulingva regiono, dum la registaro kaj oficialaj instancoj opinias ke la plej bona solvo estas ke la nordokcidentaj ekstremaduranoj parolu la kastilian dialekton sen ajna defendo. Estas ankaŭ provoj konverti en lingvon la sudajn kastiliajn dialektojn ("castuo", kiel iuj nomis ĝin uzante la faman vorton aperintan en poemoj de [[Luis Chamizo]], kio faras eĉ pli malfacile defendi la "realan" lingvon kaj faciligas al la administracio malakcepti kun-oficialecon kaj normaligecon de la ekstremadura). Ĝi estas en serioza danĝero malaperi, kun nur la plej maljunaj homoj nunparolantaj ĝiajn restaĵojn, dum la pleja parto de la ekstremadura loĝantaro ignoras la areon kaj eĉ la ekziston de la lingvo, kun preskaŭ ĉiuj skribaj kaj aŭdovidaj periloj en la hispana.
 
== Organizaĵoj kaj mezoj ==
 
Ekzistas regiona organizaĵo ekstremadura, APLEx [http://www.aplexextremadura.com/englishindex.htm], kiu klopodas defendi la ekstremaduran lingvon (kaj ankaŭ la hispanajn dialektojn de Ekstremaduro), unu ĵurnalo (Belsana) kaj unu kultura ĵurnalo, Iventia [http://www.iventia.com], skribita en la nova unuecigita ekstremadura kaj en la malnova sub-dialekto "palra d'El Rebollal".
== Vidu ankaŭ ==
* [[Menéndez Pidal]]
* [[Asturia lingvo]]
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=ext Ethnologue raporto por ekstremadura]
* [http://www.proel.org/lenguas.html Lingvoj de Hispanio kaj mapo] — en la hispana
* [http://www.aplexextremadura.com/englishindex.htm APLEx Ekstremadura Kultura Socio]
* [http://www.iventia.com/ Iventia.com] — Kultura novaĵ-retejo en la ekstremadura
* [http://www.geolectos.com Lingva kartografio] de Ekstremaduro, kiu ofertas 418 lingvajn kaj etnografiajn mapojn pri rura vortprovizo.
 
<!--{{Romance languages}}-->
Linio 57:
[[Kategorio:Ekstremaduro]]
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]
 
{{LigoElstara|ext}}