Ĉevalo Beiaard: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e korektetoj
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[ImageDosiero:Face of the Cheval Bayard.jpg|right|275px]]
'''Ĉevalo Beiaard''' ([[nederlanda lingvo|nederlande]]: ''Ros Beiaard'' [bejard] = [[kariljono]]) estas ligna ĉevalo de gigantaj dimensioj. [[Gildo]] da [[portisto]]j portas ĝin en procesio kun amasa partopreno tra urbo [[Dendermonde]]. Nuntempe tia procesio okazas ĉiun dekan jaron. Tio fortigas la emociojn de la kortuŝataj dendermondanoj, ĉar estas reala ŝanco, ke oni vidas la ĉevalon je la lasta fojo. Sekve al la legendo (vidu malsupre) sur la ĉevalo eksidas kvar junaj fratoj el Dendermonde, la Kvar Hejminfanoj, ornamitaj per kavaliraj kirasoj. Ilia korpa kapablo estas ne malpli admirinda ol tiu de la portantoj, konsidere ilian pozicion sur la larĝa dorso kaj la daŭron de la procesio.
 
== La legendo de Ĉevalo Beiaard ==
 
Kiam la sinjoro de Aymon ekhavis malpacon kun [[Karolo la Granda]], tiu malliberigis lin post kelkaj bataletoj. Liaj kvar filoj sukcesis eskapi danke al Ĉevalo Beiaard, kiu apartenis al la plej juna filo ''Reynout''. La daŭra, sed sensukcesa postkurado de la fratoj frustris Karolon tiel, ke li proponis liberigi ilian patron interŝanĝe kun la transdono de la ĉevalo. Post longa kaj korŝira hezito Reynout konsentis. Sub la okuloj de sia mastro la ĉevalo estis ligita al muelŝtono kaj ĵetita en riveron [[Skeldo]]. Trifoje la ĉevalo sukcesis reveni surfacen. Nur kiam Reynout forturnis la rigardon por ne plu devi vidi la agonion de sia ĉevalo, la besto restis definitive subakve.
Linio 12:
[[Kategorio:Statuoj]]
[[Kategorio:Flandrio]]
 
{{Link FA|fr}}