Thomas Paine: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 25:
Paine laboris kiel impostkolektanto en [[Alford]] kaj [[Grantham]], ambaŭ en la angla provinco [[Lincolnshire]]. Je la [[18-a de februaro]] [[1768]] li translokiĝis al [[Lewes]] en la provinco [[East Sussex]], kie li denove laboris kiel impostkolektanto kaj envolviĝis en lokaj politikaj aferoj kiel ano de la urbokonsilantaro kaj fondinto de debatsocieto.
 
Paine peticiis la parlamenton pri pli bonaj salajroj por impostkolektantoj, sed malsukcesis. Post nesukcesa geedziĝo, la bankrotiĝo de sia butiko kaj la perdo de sia posteno kiel impostkolektanto li forlasis Lewes por komenci denove.
 
En Londono li renkontis [[Benjamin Franklin]] kaj poste migris al Usono en septembro [[1774]], kie li eldonis kontraŭsklavecan broŝureton kaj fariĝis kunredaktoro de ''Pennsylvania Magazine''.
Linio 31:
Li baldaŭ fariĝis elokventa proparolanto por la usona movado por sendependiĝo.
 
Lia broŝuro ''Common Sense'' (''Ordinara senco'') eldonita la [[10-a de januaro|10-an de januaro]] [[1776]] baldaŭ estas tre bonkonata. Oni diras, ke oni distribuis ĝis 500 000 ekzemplerojn en lando kun nur kelkaj milionoj da loĝantoj. ''Common Sense'' konvinkis multe da usonanoj, inkluzive de [[George Washington]], batali por sendependiĝo kaj la verko helpis efektivigi la ''[[Usona Deklaro de Sendependeco|Declaration of Independence]]'' ("Deklaracio de Sendependiĝo"). Paine ankaŭ estis la homo kiu proponis la nomon ''United States of America'' por la nova ŝtato.
 
Dum la revolucia milito Paine eldonis serion da broŝuretoj, kiuj tre inspiris usonanojn dum la longa batalo.
 
En [[1791]] Paine eldonis ''Rights of Man'' ("Homrajtoj"), libreton, kiu subtenis la [[franca revolucio de 1789|francan revolucion]]. La libro forte kritikis kaj eŭropajn monarkiojn kaj sociajn instituciojn kaj estis tiel polemikega, ke la brita registaro volis procesi kontraŭ Paine. Bonŝance li jam estis foririnta al Parizo.
 
Kvankam Paine estis entuziasma subtenanto de la franca revolucio, kiel ano de la Nacia Konvencio li kontraŭstaris la ekzekutadon de [[Ludoviko la 16-a (Francio)|Ludoviko la 16-a]]. Tio certigis, ke Paine baldaŭ konfliktiĝis kun la gvidantoj de la revolucio kaj li estis malliberigita kaj mortkondamnita de [[Robespiero]]. Tute hazarde Paine eskapis morton.
Linio 49:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|Thomas Paine}}
* [http://www.abacci.com/books/book.asp?bookID=2449 The Age Of Reason] ({{en}})
* [http://www.abacci.com/books/book.asp?bookID=2447 The American Crisis] ({{en}})
* [http://www.abacci.com/books/book.asp?bookID=410 Common Sense] ({{en}})
* [http://www.abacci.com/books/book.asp?bookID=2448 The Rights Of Man] ({{en}})
 
{{Vivtempo|1737|1809|Paine, Thomas}}
 
{{Vivtempo|1737|1809|Paine, Thomas}}
[[Kategorio:Usonaj verkistoj]]
[[Kategorio:Usona Revolucio]]
[[Kategorio:Eseistoj]]
 
{{LigoElstara|he}}