Samuel Taylor Coleridge: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Verkaro: Vivtempo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
'''Samuel Taylor COLERIDGE''' (la 21-an de oktobro 1772 - la 25-an de julio 1834), angla poeto kies plej fama verkoj estas ''[[The Rime of the Ancient Mariner]]'' kaj ''Kubla Khan''.
 
== Biografio ==
Li naskiĝis en la malgranda urbo Ottery St Mary, [[Devon]] kaj estis la plej juna inter dek infanoj de la paroĥestro, John Coleridge. Dum sia infaneco li akiris amon de poezio kaj literaturo. Post la morto de sia patro en 1781 li eniris la lernejon Christ's Hospital. De 1791 al 1794 li studis ĉe [[Jesus College (Kembriĝo)]]. En 1792 li premiiĝis pro poemo pri la sklav-komerco. Ĉe la Universitato de Kembriĝo li amikiĝis kun [[Robert Southey]]. La du poetoj edziĝis kun du fratinoj, Sara kaj Edith Fricker, sed la edzeco de Coleridge kaj lia edzino Sarah estis nekontenta, kaj fine ili eksedziĝis. En 1795 Coleridge renkontis [[William Wordsworth]] kaj lian fratinon [[Dorothy Wordsworth|Dorothy]].
 
Linio 9:
Dum 1797 kaj 1798 li loĝis en [[Somerset]] (William Wordsworth loĝis apude). La du poetoj eldonis en 1798 gravan poemaron, ''Lyrical Ballads'', kiu multe influis la evoluon de la angla poezio. La plejparto de la poemoj estis de Wordsworth, sed la libro enhavis ''The Rime of the Ancient Mariner''. Tiun aŭtunon Coleridge kaj Wordsworth vojaĝis en Germanion, kie Coleridge lasis sian kolegon kaj vizitis universitatajn urbojn: tie li ekkonis germanajn filozofiajn verkojn, inkl. tiujn de [[Immanuel Kant]]. Post lia reveno en Anglion li loĝis ĉe Keswick en [[Cumberland]], ne malproksime de la hejmo de Wordsworth ĉe Grasmere. Li faris kelkajn vojaĝojn al Italio, Sicilio kaj Malto. Parte pro trouzado de laŭdano, li grave malsanis kaj en 1817 li translokiĝis al la hejmo de sia kuracisto, James Gillman, en Highgate, Londono. Tie li mortis en 1834.
 
== Verkaro ==
Krom poemoj li verkis pri la fakoj filozofio kaj literatura kritiko. Lia ĉefa proz-verko estas ''Biographia Literaria'' kiu pritraktas tiujn temojn kaj estas grava verko de la angla romantika movado.
 
{{Vivtempo|1772|1834|Coleridge, Samuel Taylor}}
[[Kategorio:Anglaj poetoj]]
 
[[Kategorio:Anglaj poetoj]]
{{LigoElstara|pl}}