Paradigmo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 14 jaroj
malmajuskligo
e (robot Adding: gl)
(malmajuskligo)
'''Scienca paradigmo''', el la greka (παράδειγμα parádeigma), estas aro de strukturoj aŭ vidpunktoj pri la mondo de iu scienca komunumo. Scienca paradigmo inkluzivas [[sienca modelo|modelo]]j, [[teorio]]j, presupozojn kaj valorojn.
 
Laŭ [[Thomas KUHNKuhn]] estas periodoj de "normala" scienco, en kiuj ĉiuj [[sciencisto]]j havas saman vidpunkton, t. e., laboras ene de la sama paradigmo. Tio daŭras ĝis la apero de ''anomalioj'', t. e., nevulgara okazaĵo aŭ neregula afero, ne klarigebla de la tiamaj reguloj aŭ leĝoj, io kion la kutimaj teorioj ne povas ekspliki. Tiam novaj teorioj estas proponataj kaj oni bezonas repensi la sciencajn konceptojn. Tio estas "krizo de paradigmo". Tiuj krizoj estas tre maloftaj. Kuhn proponis kiel ekzemplon la "[[Koperniko|kopernikan revolucion]]". La modelo de [[Tero]] kiel centro de [[Universo]] estis anstataŭita de alia, en kiu la [[Suno]] estas la centro de la Universo. Tiu malfermas pordojn al novaj "neperfektaĵoj", en la universo, kiel la elipsaj orbitoj de [[Keplero]] kaj la krateroj en [[Luno]] de [[Galileo]].
 
Montro de paradigma krizo estas la apero de [[hipotezo]] ''ad-hoc''. Tio okazas kiam aperas novan teorion kiu estas stranga al tiama paradigmo. Oni proponas hipotezon ''ad-hoc'' por klarigi tion kion nova teorio ne sukcesis ekspliki. Ekzemple, kiam [[Alfred WEGENERWegener]] proponis la teorion pri la movo de [[kontinento]]j, oni ne povas klarigi kial ili moviĝas. Sed estas [[fakto]] ke ili moviĝas (''epur se muove'', dirus [[Galileo]]...). Oni sugestis ke la gravita forto estas la kaŭzo de l' movo de kontinentoj, malgraŭ ne estas ia scienca provo de tiu. Tiu hipotezo ne daŭris, sed permesis ke oni pasis al aliaj problemoj en la teorio, ĝis malkovris la veran motivon de l' movo.
 
[[Jürgen HABERMAS]] havas malsaman vidpunkton pri paradigmo. Laŭ li, eble estas kelkaj paradigmoj samtempe, ĉar ĉiu aro de sciencoj bezonas sian paradigmon. Do estus nune la '''Paradigmo de Materialisma Serĉo''' por [[natursciencoj]], '''Paradigmo de Konstrua Serĉo''' por [[homa scienco|homaj sciencoj]] kaj '''Paradigmo de Kritika Demando''' por [[filozofio]].
 
===Esteraj ligoj===
*[http://twm.co.nz/goswam1.htm [[Amit GOSWAMIGoswami]] proponas novan paradigmo-ŝanĝon]
 
[[Kategorio: Scienco|Paradigmo]]
201 405

redaktoj