Cido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nomo > batalnomo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
'''Cido''', en hispana lingvo '''El Cid''', el la araba ''sidi'', ''senjoro'', estas la [[batalnomo]] de Rodrigo DÍAZ DE VIVAR, konsiderata tradicie kiel la nacia heroo de [[Hispanio]], kaj specife de [[Kastilio]]. Li naskiĝis en Vivar, malgranda vilaĝo apud [[Burgoso]], en 1043 kaj mortis en [[Valencio (Hispanio)|Valencio]], je la [[10-a de julio]] de [[1099]]. Apartenanta al la tiama nobelaro, li elstaris en la kortumo de reĝo [[Sanĉo la 2-a (Kastilio)]]. Laŭ la legendo, post la mortigo de tiu ĉi, li devigis ties fraton [[Alfonso la 6-a de Kastilio|Alfonso la 6-a]] ĵuri ke li ne instigis la murdon de sia frato. Post la ĵuro la reĝo koleriĝis kaj ekzilis Rodrigon en [[1081]]; aliaj versioj kulpigas pri tio la malobeemon de la nobelo.
 
== Biografio ==
Rodrigo estas filo de Diego Laínez, militisto je la servo de la [[regno de Kastilio kaj Leono]] dum la epoko de la reĝo Ferdinando la 1-a. Rodrigo naskiĝis inter 1043 kaj 1048 el patrino Teresa Rodríguez. Kiam la patro mortiĝis, la juna Rodrigo devis esti paĝio en la kortego, kie li amikiĝis kun la tiama infanto Sanĉo. Ambaŭ vivs kune unuan militistan kaj veturadan sperton kiam en 1064 iris al la islama urbo [[Zaragozo]] ricevi la impostojn. Tie Rodrigo lernis la militajn praktikojn tiamajn kiuj foje permesis al aliancanoj lukti kontraŭ malamikoj de sia propra religio favore al amikoj de nesama religio. Tiele oni organizis miksan armeon de kristanoj estrataj de Sanĉo kaj islamanoj estrataj de al-Muktadir, kiu iris kontraŭ la aragona reĝo Ramiro, el kiu oni konkeris la urbon Graus por la islama zaragoza regno.<ref> Carlos Contreras Elvira, ''El Cid, entre la historia y el mito'', Qué leer, oktobro 2007, nº 125, Barcelono, p. 41.</ref> La Cido partoprenis diversajn luktojn, kaj kvankam li estas ofte konsiderata simbolo de la ''[[Reconquista]]'', li ne sole luktis kontraŭ la muzulmanoj, sed ankaŭ partoprenis internajn batalojn ene de la kristana kampo aŭ apogante siajn muzulmanajn amikojn, ĉefe la emiron de [[Zaragozo]].
 
Linio 11:
La ĉefa venko de Cido estis la konkero de [[Valencio]] (1092-1094), kie li formis kvazaŭ sendependan [[regno (politiko)|regnon]], kie pluis la islama juro eĉ sub regado de kristana reĝo aŭ registo. Post lia morto (1099), lia edzino, nome [[Jimena Díaz]], ankoraŭ defendis la urbon dum iom da tempo, sed fine ŝi devis ĝin forlasi en [[1101]], kaj revenis al Kastilio kun la restoj de la edzo; dum la urbo revenis al la manoj de la araboj.
 
== Sekvo ==
Cid fariĝos heroo de la eposo ''[[Kanto de Mia Cido]]'', unu el la ĉefaj verkoj de la frua [[hispanlingva literaturo]]. Kvankam la manuskripto estas posta oni povas dedukti, ke la verkado de la poemo okazis ĉirkaŭ 80 jaroj post la morto de Cid. Vere tiam la regno de Kastilio denove bezonis mitajn figurojn pro la minacoj de [[almohadoj]], ĵus alvenintaj el [[Nordafriko]]. Post la malvenko de la kastilia reĝo Alfonso la 8-a en Alarcos (1195) oni utiligis la senmakulan figuron de la heroa ''Cid'' kiel ekzemplo por la kristanaj tiamaj militistoj. Tiele oni modifis la historion: malaperis ĉiuj malamikecoj inter la heroo kaj la kristana kastilia reĝo, malaperis la servoj de Rodrigo al diversaj islamaj reĝoj kaj regnoj, same kiel lia akceptemo de islama kutimaro, oni pligrandigis la militajn heroaĵojn kaj eĉ oni aldonis legendajn ingrediencojn necesajn por la mita konstruo, kiel tiu de iu venko eĉ postmorte.<ref> C. Contreras E., ''El Cid, entre la historia y el mito'', Qué leer, oktobro 2007, nº 125, Barcelono, p. 43.</ref> Tio estis la bazo por postaj verkoj de la epoko de [[Alfonso la 10-a]] aŭ aliaj kronikoj de la 13a kaj [[14a jarcento]]j.
 
Linio 19:
* ''Le Cid'' (La Cido) (1637) de [[Pierre Corneille]]
 
== Notoj ==
<references/>
 
Linio 26:
[[Kategorio:Mortintoj en 1099]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1043]]
 
{{LigoLeginda|zh-classical}}