Ŝinguoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
En la jarcentoj post la invado de la eŭropanoj ili estis rifuĝintaj el diversaj landopartoj fuĝante de koloniistoj en la regionon ĉe la supra fluejo de ''Río Xingú''. Fine de la 19-a jarcento proksimume 3.000 el la indiĝenoj vivis ĉe la supra [[rivero Ŝinguo|Ŝinguo]], kies [[kaskado]]j protektis ilin kontraŭ eŭropaj enpenetrantoj. Ĝis la mezo de la 20-a jarcento post preskaŭa ekstermo per [[epidemio]]j kiel [[gripo]], [[morbilo]] kaj [[malario]] restis nur malpli ol 1.000 supervivantoj.
 
Du brazilanoj, Orlando Villas Bôas kaj lia frato, tenis ĉi tie de 1946 ĝis 1973 administran kaj komercan postenon kaj kontribuis esence al tio, ke oni instalis ĉe la Supra Ŝinguo en la jaro [[1961]] la ŝinguo-protektejon ''Parque Indígena do Xingu'', por proponi al la restintaj indiĝenoj ŝirmon. Tio kaŭzis, ke la nombro de la ŝinguoj vivantaj ĉi tie en 32 loĝlokoj denove kreskis al 3.000 loĝantoj, la duono el ili aĝas malpli ol 15 jarojn. La ŝinguoj vivantaj en ĉi tiu regiono havas malgraŭ malsamaj lingvoj tute similajn tradiciojn kaj sociajn sistemojn.
== Vidu ankaŭ ==
* [[Indiĝenaj popoloj de Brazilo]]