Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
 
=== Borodino kiel natursciencisto ===
En 1850 li komencis sian edukadon ĉe la ''Armea Akademio por Medicino kaj Kirurgio'' en Sankta-Peterburgo, kie li baldaŭ malkovris sian dumvivan entuziasmon por [[Eksperimento|eksperimenta]] [[kemio]]. En 1858 li doktoriĝis ĉe la sama akademio pri [[medicino]]. En sia [[disertaĵo]] li okupiĝis pri esploroj de kemiaj kaj venensciencaj ecoj de fosfor- kaj arsenacidoj. Post sia doktoriĝo li estis unu jaron [[kirurgio|kirurgiisto]] en armea malsanulejo, poste li forlasis Rusion, por science plukleriĝi en okcidenta Eŭropo. Lia instruisto [[Nikolao Zinin|Nikolaj Nikolajeviĉ Zinin]] ebligis al li studon en eŭropa eksterlando. Lia unua celo estis la laboratorio [[Emil Erlenmeyer]] en la Karpfengasse 2 en Heidelberg. Tie li ankaŭ trafis sur rusajn samlandanojn, i.a. [[Dmitrij Mendelejev]]. Post du jaroj lia stipendio estis plilongigita, tamen tiam li iris al [[Pizo (Italio)|Pizo]] je Sebastiano de Luca.
 
Post sia reveno en la jaro 1862 li ricevis postenon kiel profesoro pri [[organika kemio]] ĉe la akademio en Sankta-Peterburgo, kie li de tiam sin dediĉis al siaj kemiaj esploroj.