Reĝisoro: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 15 jaroj
malmajuskligo
e
(malmajuskligo)
La samon oni povas diri pri la televidaj programoj, politikaj, sportaj, amuzaj, konkursaj kaj koncertaj, kiam la vivan transmision devas iu reĝisori. Sed evoluis ankaŭ televidaj enscenigoj de dramoj kaj fabeloj, kiuj foje pli proksimas al la teatra stilo, foje al la stilo filma.
 
Filmoj mem estis komence nur dokumentaj, la kameraisto reĝisoris sin mem. Kiam [[Georges MÉLIÈSMéliès]] pruvis, ke la filmo kapablas rakonti fabelojn, komediojn kaj tragediojn simile kiel teatro, la neceso aranĝi scenojn, gvidi la aktorojn kaj kameraistojn, evoluigis ankaŭ la funkcion de filma reĝisoro. Kaj ĉar filmoj estas daŭraj kaj disvastiĝas tra la tuta mondo, la reĝisora arto en la subkonscio de la publiko estas ligata ĉefe al la filma reĝisorado.
 
La diferenca kvalito de filmoj eĉ kun same bonaj aktoroj pruvis, ke ĝuste la reĝisoro - kvankam nevidata sur la ekrano - influas plej multe la finan rezulton de la filmo. Li ne nur gvidas la aktorojn, sed ankaŭ la kameraojn, alternadon de iliaj rigardoj al la scenoj, li decidas pri diversaj optikaj kaj akustikaj efektoj, kiuj aktivigas la subkonscion kaj fantazion de la spektantoj, de li dependas la tuta etoso kaj koloreco de la scenoj, kies arkitekto kaj pentristo li estas.
201 405

redaktoj