Anilino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
 
== Historio ==
La anilino estis unue izolita, en 1826, de la germana kemiisto [[Otto Unverdorben]] (1806-1873), pere de la detrua distilado de la [[indigo]], kaj nomis ĝin '''Crystallin'''. En 1834, [[Friedlieb Ferdinand Runge|Friedlieb Runge]] izolis el la [[karbogudro]] iun substancon kiu fariĝis bele blukolora kiam oni traktis ĝin kun [[Kalcia hipoklorido]], kaj li alnomis ĝin '''kyanolo''' aŭ '''cyanolo'''. En 1840, [[Carl Julius Fritzsche]] (1808–1871) traktis la indigon kun [[Kalia hidroksido|kalia hidroksido]] kaj akiris ian oleecan substancon al kiu li nomis '''anilino''', omaĝe al iu indigoproduktanta planto, kies nomo estis Añil. En 1842, [[Nikolao Zinin|Nikolaj Nikolajeviĉ Zinin]] (1812-1880) reduktis la [[Nitrobenzeno|'''Nitrobenzenon]]''' kaj produktis la bazon al kiu li nomis '''benzidam'''. En 1843, [[August von Hofmann]] (1818-1892) demonstris ke ĉiuj tiuj substancoj estas la samaj, kaj ekde tiam ili estas konataj kiel fenilamino aŭ anilino.
 
En 1856, la studento [[William Henry Perkin]] (1838-1907) malkovris la [[Maŭveino|'''Maŭveinon]]''', ankaŭ konata kiel ruĝeca anilino, kaj tiele komencis la fabrikadon de la unua sinteza tinkturo. Aliaj anilinaj tinkturoj sekviĝis, samkiel [['''Fuksino]], [[Safranino]]''', kaj [['''Indulino]]'''<ref>[http://www.treccani.it/enciclopedia/induline/ Indulino], Enciclopedia Italiana.</ref> aŭ fenilaminodiazino<ref>La [http://encyclopedia.jrank.org/I27_INV/INDULINES.html indulino] estis unue malkovrita en 1863 de [[Heinrich Caro]] (1834-1910) kaj John Dale (1815-1889)</ref>. Kiam la maŭveino malkovriĝis, tiam la anilino estis altkosta. Iom post, aplikante metodon raportitan en 1854 de Antoine Béchamp (1816-1908), ĝi estis preparita ''en tunoj''. La Reduktiĝo de Béchamps ebligis la disvolviĝon de amasa tinkturproduktiĝo en [[Germanio]]. Nuntempe, BASF rangas kiel unu el la plej grandaj fabrikantoj, respegulante la heredon de la sinteza tinkturproduktado, kies prototipo estis la anilino, kaj etendiĝis pere de la azobazaj tinkturoj<ref>Azobazaj tinkturoj </ref>. La unua azobaza tinkturo estis la [[Flava anilino|'''flava anilino]]'''.
 
== Produktado ==