Problemo de Monty Hall: Malsamoj inter versioj

1 662 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
* (d) Kaj post tio, la gvidanto donas al la ludanto duan ŝancon por atingi sian premion, lin invitante fari duan kaj definitivan elekton el la pordo-duopo da ankorau fermitaj pordoj (el kiuj, tial, unu estas tiu komence almontrita de la ludanto, kaj el kiuj unu kaŝas la aŭton kaj la alia kaŝas la alian kapron.
* (e) Kaj ĉe tio jena demando ŝprucas: ''Kio estas pli avantaĝa por la ludanto, ĉu resti ĉe la jam elektita pordo, aŭ ŝanĝi kaj preni la alian pordon el tiuj du?''
 
== Solvo de la kerna demando ==
=== Plej koncize ===
* (a) Mi preferas aŭton, ol kapron.
* (b) El tri fojoj laŭ la unua elekto, jen mi averaĝe trafos la pordon kun aŭto en unu
fojo, kaj trafos pordon kun kapro en du fojoj.
* (c) Sekve, por la dua elekto, en tiu (nekonata) unu fojo konvenus al mi resti ĉe la
sama pordo, kaj en tiuj (nekonataj) du fojoj konvenus al mi elekti la alian pordon.
* (d) Tial, la ĝenerala strategio al mi konvena por la dua elekto estas, ĉiukaze elekti
la alian pordon (ĉar en tiu unu fojo mi trafos pordon kun kapro, kaj en tiuj du fojoj trafos
la pordon kun aŭto).
=== Ne tiel koncize, sed pli klare ===
* (a) Se la unuan, aleatoran elekton mi ripetos multfoje, jen, averaĝe el tri fojoj, mi trafos la pordon kun aŭto en unu fojo, kaj trafos pordon kun kapro en du fojoj.
* (b) Se por la dua elekto mi sisteme restos ĉe la sama pordo, jen mi restos ĉe la rezultoj de (a). Sed se por la dua elekto mi sisteme prenos la alian pordon de la duopoj, jen se mi unue trafis la pordon kun aŭto, nun trafos pordon kun kapro, kaj reciproke; sekve, averaĝe el tri fojoj, nun en unu fojo mi trafos pordon kun kapro, kaj en du fojoj trafos la pordon kun aŭto –ja inverse ol en (a).
* (c) Tial, por tiuj preferantaj kapron, la konvena strategio estas, ĉiukaze resti ĉe la sama pordo. Kaj por tiuj preferantaj aŭton, la konvena strategio estas, ĉiukaze preni la alian pordon de la duopoj.
 
{{ĝermo}}
234 297

redaktoj