Problemo de Monty Hall: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 53:
 
==Komplementaj rimarkoj==
* (a) Multaj el la personoj kiuj unuafoje studas ĉi problemon, preteratentas (aŭ konsideras sena je gravo) la datumon pri la ĉekomence elektita pordo, kaj tial atentas nur la konsiston de la pordo-duopoj, tiele venante al la erara konkludo, ke la elekto el tiuj povas esti nur aleatora. Al tia erara enfokusigo helpas la fakto, ke la rekte aleatora elekto estas pli konata, kaj koncepte pli simpla, ol elektoj dependaj aŭ kondiĉitaj de pli kompleksaj konsideroj. Ja, tamen, tia strategio pri la pordo-duopoj estas perfekte valida, kaj ties averaĝa rezulto "unufoje aŭto kaj unufoje kapro" estas pli avantaĝa por tiuj preferantaj aŭton ol la provizora "unufoje aŭto kaj dufoje kapro" el la pordo-triopo (kaj malpli avantaĝa por tiuj eventuale preferantaj kapron). Sed tio ne estas la sola strategio ebla kaj, krome, ne rilatas al la demando (1.e).
* (b) La demando (1.e) "Kio estas pli avantaĝa por la ludanto, ĉu resti ĉe la jam elektita pordo, aŭ ŝanĝi kaj preni la alian pordon el tiuj du?" ne interesiĝas, do, pri la avantaĝoj aŭ malavantaĝoj de la aleatora elektado en la duopoj –afero iel surpriza, speciale por tiuj opiniantaj, ke ĝuste la aleatora strategio estas tiu adekvata, kaj kiuj tial ŝatus ian klarigon pri sia eraro. Fakte, demando adekvata al la problemo estus, simple, "Kiu estas por la ludanto la strategio plej konvena por la elekto el la duopoj?" (tiel ke esplorendus pri ĉiuj eblaj alternativoj). Sed tio ĉi probable estus demando tro faka kaj abstrakta, kaj tial malpli adekvata kaj malpli alloga por la publika amuzprogramo en kies kadro la ludo laŭsupoze malvolviĝas.
* (c) Laŭ pluraj paĝoj alilingvaj el [[Wikipedia]], por iuj personoj iĝas paradoksa aŭ kontraŭintuicia la salto de 1/3 al 2/3 en la probablo premie ricevi aŭton laŭ tio, ke oni restas ĉe la jam elektita pordo, aŭ ke oni elektas la alian pordon de la pordo-duopoj. Nu, tiaj kvalifikoj ŝajnas ekscesaj, ĉar tia duobligo de la probablo propre povas eventuale iĝi nur simple surpriza.
 
{{ĝermo}}