Akademio pro Interlingua: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Akademio pro Interlingvao movita al Akademio pro Interlingvo: Vere ne estis Akademio pro Interlingvao, sed pro ia ajn interlingvo.
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
En [[1910]] oni kreis la '''Akademion pro Interlingvo''' ('''Academia pro Interlingua''') (kiel posteumo de l' [[Akademi Internasional de Lingu Universal]] (Internacia Akademio de universala lingvo), kiu propagandis la [[Idiom Neutral]] de l' inĝeniero [[Waldemar ROSENBERGERRosenberger]]. Tiu akademio, de sia vico, estas posteumo de la [[Kadem Volapüka]] (Akademio de [[Volapuko]]). La nomon Interlingvon oni uzis tiam kiel ĝeneralan nomon al ĉiuj [[planlingvoj]] pritraktitaj de la Akademio ĉefe [[Latino sen fleksio]].
 
Per jara pago ĉiu ajn tion deziranta povis aliĝi kaj iĝi akademiano; krome la celo de la Akademio ne estis evoluigi au flegi lingvon, sed simple diskuti pri io ajn koncernanta novlatinidan lingvoplanadon. Pro tio la sinteno de la Akademio iĝas ĉiam liberala: en ĝia organo aperas artikoloj en multaj planlingvoj, grand-parte pausaĵoj, plibonigoj au idoj de [[Latino sen fleksio]]. La [[Unua Mondmilitomondmilito]] haltigas la laborojn de la Akademio inter [[1915]] kaj [[1921]]. En [[1913]] la revuo ''Discussiones'' malaperas: ĝin anstatauas la far-de Peano redaktita ''Academia'', inter [[1914]] kaj [[1927]]. Fine, oficiala organo de la Akademio iĝis ''[[Schola et Vita]]'', kiun redaktis la italo [[Nicola MASTROPAOLO]] ([[1926]]-[[1939]]). La Akademio de Interlingua malaperis definitive dum la [[Dua Mondmilitomondmilito]]. En [[1958]] alvoko aperinta en [[Utrecht]] ([[Nederlando]]) provis rekunigi la restantajn amikojn de [[Latino sen fleksio]], sed ĝi restis seneĥa: la lastaj Peano-anoj verŝajne aliĝis al la samnoma, sed pli lastatempa IALA-[[Interlingvao]].