Julja Lermontova: Malsamoj inter versioj

13 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Julja Vzevolodna Lermontova''' ([[1847]]-[[1919]]) (ruse: Юлия Всеволодовна Лермонтова), estis rusa kemiistino, sciencistino, unua rusa doktorino pri kemio, kaj tria en Eŭropo kiu ricevis doktorecon. Ŝi studis en la [[Universitato de Hajdelbergo|Universitatoj de Hajdelbergo]] kaj [[Universitato de Berlino|Berlino]] antaŭ ol ricevi sian doktorecon en la [[Universitato de Göttingen]]. Ŝi estis membro de la Rusa Societo pri Fiziko-kemio. Ŝiaj samtempuloj ŝin rigardis kiel unu el la tiamaj plej gravaj kemiistinoj. Dum sia tuta vivo, Lermontova restis sub la ombro de sia amikino, [[Sofja Kovalevskaja]] ([[1850]]-[[1891]]), la matematikistino kiu iĝis la unua profesorino pri matematiko en Eŭropo.
 
Ŝi defendis doktorecan tezon "Pri via kono rilate al la metilenaj kombinaĵoj", en [[Universitato de Berlino|Berlino]], sub la gvido de [[August von Hofmann]] ([[1818]]-[[1892]]) kaj diplomiĝis en [[Universitato de Göttingen|Göttingen]] sub la gvidoj de [[Friedrich Wöhler]] ([[1800]]-[[1882]]), Hans Hübner ([[1837]]-[[1884]]) kaj Johann Benedict Listing ([[1808]]-[[1882]]). Ŝi estis kuzino en dua grado de la rusa verkisto kaj poeto [[Miĥail Lermontov]] ([[1814]]-[[1841]]).
 
==Biografio==