Krimulrepo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'rechts|eta|Ice-T, neoficiala praulo de krimulrepo '''Krimulrepo''' aŭ '''krimbandorepo''' (laŭ la anglalingva '''''gangsta-rap''''') est...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:56, 18 apr. 2015

Krimulrepokrimbandorepo (laŭ la anglalingva gangsta-rap) estas ĝenro de repmuziko, kiu estas perfortoglora kaj (intertempe) kliŝe priskribas la vivmedion de krimbandano. Hiphopo ekestis en la nigrulaj kvartaloj de usonaj grandurboj, kaj tial la nunaj sociaj problemoj kiel drogismo kaj perforto estis de komence grava ero de la kantoteksto. En fruaj fazoj de hiphopo oni akceptis la tekstojn tre kritike kaj distancite, ankaŭ ĉar la enhavoj kiel soŭlo-produktaĵoj de la 1970-aj jaroj jam sinanoncis kaj ne estis komprenataj. Krimulrepo tamen koncentriĝas nure sur tiun kriman kampon de la vivo kaj gloras je tio la unuopajn aspektojn kiel drogokomercon, prostituistecon, murdon kaj maljustecon. La stilo, en kies deklamkanto kutime karakterizan rolon ludas maldeca lingvaĵo, estas la ĝis nun komerce plej sukcesa subĝenro de hiphopo kaj fine de la 1990-aj jaroj la reganta hiphopa subĝenro. Nur ekde la nova jarmilo multaj aktivuloj sin forturnis de krimulrepo kaj enigis pli fortajn erojn de ordibnara popularmuziko, same kiel ili provis formi pri si pli familiotaŭgan imagon.

Ice-T, neoficiala praulo de krimulrepo