Lucko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
etaj kompletigoj laŭ pola vikipedio
esenca resumo de la urba historio ekde 1939, kiu iom vidigas ĝian kompletan demografian sanĝiĝon ĝis 1949
Linio 1:
'''Lucko''' ('''Луцьк''' en [[ukraina lingvo]]; '''Łuck''' en [[pola lingvo]]) estas ĉefurbo de [[Volina provinco]] en [[Ukrainio]]. La urbo situas borde de la rivero [[Stiro (rivero)|Stiro]], kaj havas proksime 202 500 loĝantojn.
* Koordinatoj: {{koordinatoj gm|50|44|N|25|20|E}}
 
La 1-an de januaro 1939 Łuck havis 39 000 loĝantojn (proksimume 17 500 judoj kaj 13 500 poloj). La distrikto formita ĉirkaŭ la urbo havis 316 970 loĝantojn, inkluzive de 59% ukrainoj, 19,5% poloj, 14% judoj kaj proksimume 23 000 ĉeĥoj kaj germanoj.
 
En 1939 kiel rezulto de la invado de Pollando de ambaŭ flankoj sekve de la [[Molotov-Ribbentrop-pakto]], Lutsk, kune kun la resto de okcidenta [[Volinio]], estis aneksita de Sovetunio. La plejparto de la fabrikoj (inkluzive de la preskaŭ-finita radiostacio) estis malmuntitaj kaj senditaj orienten al Rusio. Proksimume 7 000 el la urbanoj (plejparte poloj) estis deportitaj üer porbrutaj kamionoj al Kazaĥio kaj 1 550 estis arestitaj de la [[NKVD]].
 
Post la komenco de la [[Operaco Barbaroso]] la urbo estis kaptita de la nazia armeo ''[[Wehrmacht]]'' la 25-an de junio 1941, sed ne antaŭ ol miloj de polaj kaj ukrainaj malliberuloj estis mortpafitaj de la NKVD, antaŭ ol ties anoj fuĝis orienten. Dum la nazia okupado plimulto de la judaj loĝantoj de la urbo estis devigitaj en [[getto]]n kaj tiam murdiĝis sur la monteto ''Polanka'' proksime de la urbo. Kadre la masakrado de poloj en Volinio proksimume 10 000 poloj estis murditaj per la [[Ukraina Ribela Armeo]] en la areo. La urbo estis reokupita fare de la [[Ruĝa Armeo]] de Sovetunio la 2-an de februaro 1944.
 
Post la fino de la [[Dua Mondmilito]] la restantaj polaj loĝantoj de la urbo estis forpelitaj, plejparte al la areoj foje nomataj la polaj "[[Regajnitaj Teritorioj]]", do la regionoj de la [[Germana Regno]] oriente de la [[Odro-Niso-limo]] en 1946 transdonitaj al la komunisma [[Pola Popola Respubliko]]. La urbo fariĝis industria centro en la [[Ukraina SSR]]. La ĉefaj ŝanĝoj en la urba demografio rezultis en tio ke ĝis la fino de la 1940-aj jaroj la urba loĝantaro estis preskaŭ tute ukraina.
 
==Partneraj urboj==