Tutmonda Esperantista Junulara Organizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
:''Ĉi tiu artikolo temas pri la esperanto-asocio. Por aliaj signifoj de la vorto vidu [[Tejo]].''
[[Dosiero:TEJO-stelo-emblemo.png|thumb|right|200px|Emblemo de TEJO]]
La '''Tutmonda Esperantista Junulara Organizo''' ('''TEJO''') estas organizo por junaj parolantoj de [[Esperanto]] (ĝis inkluzive 29-jaraĝaj) kun individuaj membroj kaj [[landa sekcio de TEJO|landaj sekcioj]]. Estas nuntempe 46 landaj sekcioj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton, sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj. TEJO mem estas la junulara sekcio de [[Universala Esperanto-Asocio]].
 
TEJO organizas [[Internacia Junulara Kongreso|Internacian Junularan Kongreson]], ĉiujare en malsama loko tra la mondo. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri [[homaj rajtoj]], [[tutmondiĝo]], lingvo-problemoj, kaj la [[Interreto]]. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.