Brazila Klubo Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Brazila Klubo Esperanto''' ('''BKE''') estis unua Esperanto-grupo en [[Rio-de-Ĵanejro]], fondita en la [[29-a de junio]] [[1906]]. Kune de la fondintoj estis verkisto [[Everardo Backheuser]]. Backheuser proponis la fondiĝon de esperanta klubo por la disvastigo de la [[lingvo]]. Tiel naskiĝis ĉe la sidejo de la ĵurnalo ‘’[[O Paiz]]’’ kun la partopreno de pli ol 100 personoj, '''Brazila Klubo Esperanto''' (Clube Brasileiro de Esperanto). Okaze de la elekto de la unua estraro de Brazila Esperanto-Ligo, la nelacigebla Everardo Backheuser fariĝis ĝia [[prezidanto]]. La ceteraj estraranoj estis: D-ro [[Nuno Baena]] (1-a vic-prezidanto), D-ro [[Nerval de Gouvêa]] (2-a vic-prezidanto), S-ro [[Lauriano das Trinas]] (Sekretario) kaj S-ro [[Honório Leal]] ([[Kasisto]]).
 
Tuj poste, komenciĝas serio da prelegoj por la disvastigo de la lingvo en malsimilaj lokoj de la urbo kaj eĉ en la najbara urbo Niterói, kie ĉe la lernejo Spencer oni inaŭguras je la 9-a de aŭgusto 1906 la unuan Esperanto-kurson sub la aŭspicio de Brazila Klubo. Atingis grandan sukceson la 3-a prelego igita de D-ro Nerval de Gouvêa ĉe la aŭlo de la Asocio de la Komercoficistoj, en Rio de Janeiro, antaŭ 300 personoj. Tamen la plej granda sukceso okazis dum prelego de la verkisto kaj federacia deputito [[Medeiros e Albuquerque]], unu el la fondintoj de [[Brazila Beletra Akademio]], en la sama loko, kaj kiu altiris la atenton de pli ol 800 personoj. La temo estis: "De Babelo ĝis Esperanto".