Artikolo difinita: Malsamoj inter versioj

partikulo indikanta difinitecon, uzata en substantiva subfrazo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Esperantix (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun 'En la Gramatiko de la Fundamento de Esperanto Zamenhof skribis ke : "Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo definita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombr...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:56, 30 apr. 2015

En la Gramatiko de la Fundamento de Esperanto Zamenhof skribis ke : "Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo definita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. Rimarko : la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi."

Por bone kompreni kion li celis per tiu rimarko, oni devas scii ke en la eŭropaj okcidentaj lingvoj latinidaj aŭ germanidaj (kiel ekz. la franca, hispana, la itala, la portugala, la angla, la germana, la nederlanda kaj la sveda) la definitaj kaj nedifinitaj artikoloj servas por indiki ke la sekvanta vorto estas substantivo (nomo). La germana eĉ montras la substantivoj skribe per majusklo.

Kun ekscepto de la angla (the/an) en ĉiuj aliaj la definita kaj nedefinitaj artikoloj ankaŭ indikas la gramatikan "sekson" de la nomo (vira, ina aŭ neutrala) kaj la nombron (singulara aŭ plurala). En la germana ili ankaŭ indikas la kvin gramatikaj kazoj.

Sed en la slavaj lingvoj kiel ekzemple la rusa kaj la pola, ekzistas nek definita nek nedefinita artikoloj. Ili tute ne estas necesaj por atentigi ke la sekvanta vorto estas nomo, ĉar la finaĵo montras tion kaj samtempe la gramatikan sekson. Do por tiuj naciecoj la uzo de la artikoloj en esperanto povas ja esti konfuziga.