Osvaldo Lenine Macedo Pimentel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|250px|'''Lenine''' – brazila muzikisto kaj kantaŭtoro '''Osvaldo Lenine Macedo Pimentel''' (mallongigite al artistonomo '''Lenine'''; naskiĝinta la...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Lenine.jpg|eta|250px|'''Lenine''' – brazila muzikisto kaj kantaŭtoro]]
'''Osvaldo Lenine Macedo Pimentel''' (mallongigite al artistonomo '''Lenine'''; naskiĝinta la [[2-an de februaro]] [[1959]] en [[Recife]]) estas [[brazila muziko|brazila muzikisto]] kaj [[kantaŭtoro]] el [[Pernambuko]].
 
Komence de la 1980-aj jaroj Lenine komencis sian muzikan karieron kaj ligis komence la tradician muzikon de nordorienta Brazilo kun [[punko]]. Li ludis ekzemple [[marakato]]n sur naftobareloj kaj kriis je tio afrikajn kantojn. Ekde tiam Lenine eksperimentis per multaj muzikformoj, je tio plejofte ligante modernan [[Elektronika muziko|elektronikan]] kun tradicia brazila muziko. La tekstoj de liaj pecoj estas bizara poezio. La trarompo sukcesis al li en 1997 per la lumdisko ''O Dia Em Que Faremos Contato''. La albumo ''Na Pressão'' fariĝis en 1999 lia tutmonda trarompilo. Li prezentis kaj en 2000 kun propra muzikbando kaj ankaŭ en 2013 (kun la Orkestro Martin Fondse) dum la [[Festivalo de Moers]]. „Kiel ĉiuj grandaj muzikistoj de Brazilo li estas unualinie [[kantisto]] kaj [[kantaŭtoro]]. Li distingiĝas tamen disde ĉiuj aliaj kolegoj per sia nelacigebla esploremo, kiu eksperimentigis lin pli kaj pli pert [[elektronika muziko|elektroniko]].“<ref>[http://www.moers-festival.de/programm/samstag/lenine-martin-fondse-orchestra-the-bridge.html Lenine & Martin Fondes Orchestra]</ref>
 
Inter 2002 kaj 2009 li gajnis kvin fojojn la Latinidmuzikan [[premio Grammy|Gramion]] en la kategorioj ''plej bona brazila nunempa albumo'' kaj ''plej bona brazila kanto''.
 
Inter aliaj [[Gilberto Gil]] kaj [[Daniela Mercury]] kantas liajn pecojn ; Lenine mem gitaras kun muzikistoj kiel ekzemple [[Chico César]].
== Diskaro ==
== Referencoj ==
<references />
== Ligoj eksteren==
{{Commonscat|Osvaldo Lenine Macedo Pimentel}}