Walter Ulbricht: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14:
 
== Gvidrolo partia kaj ŝtata==
En 1946 li realigis kun la socialdemokrato [[Otto Grotewohl]] la kunfandon de la socialdemokratia partio SPD kaj KPD al [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands|Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED)]]. De 1946-50 li estis vicpartiestro kaj forĝis tiam decide la kurson estontan de SED. De 1949-60 li estis vica ministroprezidanto de la nove fondita ŝtato ''[[Germana Demokratia Respubliko|Germana Demokratia Respubliko (GDR)]]''; ekde 1949 li estis paralele membro de la politburoo, ekde 1950 ĝenerala sekretario kaj ekde 1953 Unua sekretario kaj tiel ankaŭ ĉefo de SED.
 
Intime orientiĝadante pri la kurso de Sovetunio Ulbricht malfunkciigis ĉiujn eblajn kontraŭulojn ene kaj ekstere de la partio kaj igis GDR-on modela komunisma popoldemokratio kun politike kaj ekonomie strikta ligiteco al aliaj ŝtatoj de la [[Orienta Bloko]].
 
Post la morto de la ŝtatprezidanto [[Wilhelm Pieck]] en 1960 Ulbricht transprenis la estradon de la nove fondita Ŝtata konsilio ''(Staatsratvorsitzender)'' kaj iĝis sekve ŝtatestro. De 1960-71 li krome funkciis kiel estro de la nove fondita Nacia defendkonsilio ''(Nationaler Verteidigungsrat)'' kaj iĝis sendube la absolute plej influa homo de GDR. Post la konstruo de la [[Berlina muro]] li engagiĝis pri internacia agnosko de GDR. Li jam dum la 1950-aj jaroj estis konvikite pri la neceso havi du germanajn ŝtatojn. En 1971 li devis demisii pro la kvazaŭe puĉa premado de [[Erich Honecker]] kiel Unua sekretario de SED kaj ludis poste kiel nura Prezidanto de la Ŝtata konsilio sole reprezentan, malgravan rolon.
 
==Eldiroj ==